×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Trompado el la tuta mondo

Trompado el la tuta mondo

Kiel honestaj estas civitanoj de diversaj ŝtatoj? Ekonomikisto provis klarigi tiun demandon per eksperimentoj. La rezultoj mirigas: Japanoj foje aperas tute supre en la listo de la trompantoj, foje tute malsupre.

Ĉu kelkaj naciecoj tordas la veron pli forte ol aliaj? Demandoj kiel tiu kondukas profunden en la regnon de la antaŭjuĝoj. Ekonomikisto de la universitato de Orienta Anglio aŭdacas spite al tio starigi tiun demandon. Kiel la sciencisto raportas, li malkovris indikilojn por tio, ke la civitanoj de diversaj ŝtatoj emas esti pli malhonestaj almenaŭ sub kelkaj kondiĉoj ol aliaj ŝtatanoj. En unu testo ĉinoj trompis plej ofte, en alia testo turkoj. Kion tio eldiras, pri tio tamen ankaŭ la esploristo ne scias respondon.

Ĉe la eksperimentoj partoprenis pli ol 1500 testpersonoj el Brazilo, Ĉinio, Grekio, Japanio, Rusio, Svislando, Turkio, Usono, Argentino, Danlando, Grandbritio, Hindio, Portugalio, Sudafriko kaj Suda Koreio. Ĉiu partoprenanto kaŝe ĵetis moneron, neniu povis kontroli la rezulton. Se la monero montris kapon, la ludanto ricevis 5 usonajn dolarojn, se la monero montris la nombron, tiam li nenion ricevis. Do estis facile trompi kaj same facile estis kvantigi la dimension de la malhonesteco: Se 100 partoprenantoj de nacieco po unu fojo ĵetas moneron, tiam devus aperi proksimume 50 foje kapo kaj 50 foje nombro. La devion de tiu distribuo la esploristo interpretis kiel la grandecon de malhonesteco. 70 procentoj de la ĉinaj partoprenantoj indikis kiel rezulton kapo. Laŭ tio supozeble 20 procentoj de la ĉinoj trompis. Plej honestaj estis la britoj el kiuj trompis verŝajne 3,4 procentoj.

Ĉe dua testo aperis demandoj pri la scio. Ĉe tio eblis kaŝe serĉi la solvon en la interreto. Tri el la demandoj estis tiom malfacilaj ke principe nur malmultaj partoprenantoj povis respondi ilin - el kio la esploristo disvolvis mezuron de malhonesteco. En tiu testo estis plej honestaj la partoprenantoj el Japanio kiuj en la monerĵeta testo ankoraŭ okupis la duan rangon en la trompotabelo. En tiu dua testo turkaj partoprenantoj trompis plej ofte. Partoprenantoj el Grekio en ambaŭ testoj okupis mezan rangon. La grekoj nur elstaris rilate al aparta pesimismo. Ili taksis la nivelon de honesteco de siaj samlandanoj kiel plej malbona.

"Necesas interpreti la rezultojn kun plej granda singardo", admonas la esploristo. Ke ĉe la monerĵetado la azianoj estis aparte trompemaj, tio ekzemple povus havi kulturajn kaŭzojn. Hazardaj ludoj tie ja jam estas konsiderataj kiel malhonestaj, kaj tio verŝajne akcelas la emon al trompado en tia ludo.