×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Trodikeco

Volante kontribui al Esperanta Retradio, mi devas pensi ĉiusemajne pri iu temo. Ofte, post kiam mi ekpensis temon, mi konstatas, ke jam ekzistas informoj pri ĝi en la esperanta Vikipedio.

Admirinda Vikipedio (ĝenerale, kaj specife en Esperanto)!!! Kiuj estas la sindonemaj samideanoj, kiuj produktas (aŭ tradukas) tiom da artikoloj? Kiom? Pli ol 217.000 !! ! Post tiu enkonduko – kiu celas pardonpeti pro miaj citaĵoj el Vikipedio (sed ankaŭ atentigi pri la mirinda esperanta Vikipedio) – mi parolos pri trodikeco. Pasintan semajnon mi tre mallonge pritraktis la danĝeran sukeron, dirante i.a. ke ĝi kaŭzas tropezon kaj trodikecon. Sed evidente estas ankaŭ aliaj kaŭzoj. Ilin mi mencios poste.

La vortoj “tropezo” kaj "trodikeco" (aŭ trodikiĝo) – kun la partikulo "tro" – indikas ion eraran, ion malbonan.

Por difini la du statojn (kaj aliajn pezostatojn) oni uzas la korpomasan indicon (KMI). Ĝi estas mezurata tiel: korpopezo dividita per la kvadrato de la korpoalto.

Ekzemple: sepdek-kilograma homo kiu altas 1,70 metrojn havas la KMI-n 24,22, ĉar 70 dividita per 1,702 = 24,22.

Ideala KMI (laŭ Vikipedio) - por viroj: 24; por virinoj: 22. Sed tiu idealo ne validas por muskolaj homoj aŭ homoj kun fortaj, dikaj ostoj.

Oni konsideras, ke KMI inter 18,5 kaj 24,9 indikas normalpezon. Vidu diversajn gradojn da tropezo (ankoraŭ laŭ Vikipedio): tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko trodikiĝogrado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; sufiĉe alta sanrisko trodikiĝogrado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; alta sanrisko trodikiĝogrado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

Estas pluraj kaŭzoj de tropezo kaj trodikeco (trodikiĝo). Oni diferencigas inter personaj kaj sociaj.

Personaj kaŭzoj: sento de malplivaloreco, persona frustracio, enuiĝo, deprimoj, ĉagreno en socia kaj profesia medio, fiaskaj travivaĵoj.

Sociaj kaŭzoj: lernitaj nutraj kutimoj, reklamo, migrado el kulturrondo, en kiu la tropezo aperas kiel beleco, ŝanĝo de korpa laboro al mensa.

Sed tiuj kaŭzoj estas nerektaj. Ili estas la motivoj de la rektaj kaŭzoj: ĉefe troo da nutraĵoj, malbona nutrado kaj manko de movo.

Aliaj rektaj kaŭzoj estas i.a. genetikaj faktoroj kaj endokrinaj malsanoj.

Sed en plejmultaj kazoj la kaŭzoj estas nutrado kaj manko de movo. Nuntempe multaj homoj (infanoj, adoleskantoj, plenkreskuloj) manĝas kaj trinkas tro rapide, kaj manĝas kaj trinkas tro da multkaloriaj produktoj: sukerhavaj, grashavaj (specife fritaĵoj) ktp.

Trodikeco plialtigas la riskon de (inter aliaj): alta sangopremo, diabeto, korinfarkto, apopleksio, mamkancero, artrito, vejna trombozo.

Menciindas ke en la evoluintaj kaj evoluantaj (kaj aliaj) landoj plejmultaj homoj havas pli da mono ol en la pasinteco, povante aĉeti pli da menciitaj malbonaj nutraĵoj (multaj el kiuj eĉ ne ekzistis en la pasinteco). Sed miaopinie la du ĉefaj faktoroj estas: 1) la reklamo prezentas tiajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kiel ion bonan; 2) manko da klerigoj pri la kaŭzoj kaj danĝeroj de la trodikeco.

Rilate al manko de movo: de infanoj ĝis plenkreskuloj pasigas tro da tempo antaŭ la televido, multaj agoj estas nuntempe faritaj ne mane aŭ piede, sed elektronike, kaj mankas intereso au tempo sportumi.

“Trodikiĝo estas tiom kreskanta problemo, ke la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ankaŭ la Centers for Disease Control and Prevention parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio) [...].” (Vikipedio)

Vidu sube anglalingvan statistikon de 2005 pri la procentaĵoj de trodikaj homoj (pli ol 14-jaraĝaj) en kelkaj landoj.

Sed la datumoj jam ŝanĝiĝis. Laŭ novaj esploroj (en 188 landoj) la unuajn lokojn nun okupas Usono, Ĉinio, Hindio, Rusio, Brazilo, Meksiko, Egiptio, Germanio, Pakistano kaj Indonezio. En la tuta mondo ĉirkaŭ 670 milionoj da homoj estas trodikaj. Preskaŭ triono de la monda loĝantaro estas tropeza aŭ trodika. (http://www.healthdata.org/news-release/nearly-one-third-world%E2%80%99s-population-obese-or-overweight-new-data-show)

(https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bmi30chart.png)

Volante kontribui al Esperanta Retradio, mi devas pensi ĉiusemajne pri iu temo. Ofte, post kiam mi ekpensis temon, mi konstatas, ke jam ekzistas informoj pri ĝi en la esperanta Vikipedio.

Admirinda Vikipedio (ĝenerale, kaj specife en Esperanto)!!! Kiuj estas la sindonemaj samideanoj, kiuj produktas (aŭ tradukas) tiom da artikoloj? Kiom? Pli ol 217.000 !! !

Post tiu enkonduko – kiu celas pardonpeti pro miaj citaĵoj el Vikipedio (sed ankaŭ atentigi pri la mirinda esperanta Vikipedio) – mi parolos pri trodikeco.

Pasintan semajnon mi tre mallonge pritraktis la danĝeran sukeron, dirante i.a. ke ĝi kaŭzas tropezon kaj trodikecon. Sed evidente estas ankaŭ aliaj kaŭzoj. Ilin mi mencios poste.