×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Tiel eblas forigi antaŭjuĝojn

Kiam Gordon Allport publikigis sian plej gravan hipotezon, en Usono furoris rasa malpaco. Dum jardekoj blankuloj kaj nigruloj estis strikte separitaj en lernejo kaj laborejo, sed en la jaro 1954 la plej supera kortumo decidis ke blankaj kaj nigraj gelernantoj estonte lernu kune. En la sudaj ŝtatoj de Usono okazis furiozaj protestoj, la nacia gvardio devis interveni por malfermi la lernejojn. La psikologo Allport aliflanke estis konvinkita: Ekde kiam gelernantoj kaj gepatroj dum kelkaj jaroj havas rektan kontakton inter si, tiam la plej grandaj antaŭjuĝoj malaperas de si mem. Kaj tiel okazis - kio estas konsiderata kiel pruvo por la "kontakthipotezo" de Allport kiun li estis publikiginta en la jaro 1954 en libro. Esploristoj estas konvinkitaj ke tiu pli ol 50 jarojn aĝa pripenso povus helpi majstri la aktualan situacion pri la rifuĝintoj en Eŭropo. "La necerteco en la kontakto kun rifuĝintoj estas granda, precipe ĉe homoj kiuj ne havas sperton kun enmigrado", diras 119 renomaj germanaj sciencistoj antaŭ nelonge en letero al la germana registaro. "Homoj timas precipe tion kio estas nekonata al ili aŭ - en la aktuala kazo - tiujn kiuj estas nekonataj", klarigas la esploristoj. Ilia averto havas kaŭzon: Antaŭjuĝoj disvastiĝas ĝuste tie kie loĝas malmultaj eksterlandanoj. En orienta Germanio kie la kvoto de eksterlandanoj estas malpli alta ol en la okcidenta parto de Germanio, 43 procentoj de la enketitoj indikis ke la alta nombro de rifuĝintoj en Germanio timigas ilin, dum en la okcidento estas nur 36 procentoj kiuj esprimas tiun timon.

"La kontakthipotezo estas ankoraŭ tre aktuala", diras profesoro el la universtitato de Marburgo kiu iniciatis la leteron al la registaro. Allport siatempe opiniis ke nura kontakto ne sufiĉas, antaŭjuĝoj malaperas nur sub konkretaj kondiĉoj. Tiel personoj devas vere konatiĝi kun fremduloj, momenteca renkonto surstrate ne sufiĉas. Due ambaŭ devus komuniki je sama nivelo. La policano kiu disdonas nutraĵojn al rifuĝintoj laŭ tio ne reduktas antaŭjuĝojn. Trie personoj devus laŭeble alstrebi komunan celon. Kaj kvare la leĝo devus akceli la kontakton al la fremda grupo. Hodiaŭ oni scias ke tiuj kvar kondiĉoj starigas la kontakton tre efike, sed ke antaŭjuĝoj estas forigeblaj ankaŭ sub malpli bonaj kondiĉoj.

Ekzistas intervenoj kiuj ne bezonas rektan kontakton, ekzemple se iu ekscias ke iu el sia grupo estas en kontakto kun anoj de la malplimulto. Jam tio sufiĉas por redukti antaŭjuĝojn. Eĉ la imagopovo jam povas sufiĉi.

Ke rifuĝintoj en barakaroj dum longa tempo restas inter si, tion la esploristoj konsideras kritikinda vide al la kontakthipotezo. Necesas atenti ke ne ekestu gettoj, sed necesas krei situaciojn en kiuj homoj povas sperti kontakton. La rifuĝintoj devas estis disigitaj en la tuta lando. Tio validas same por grandurboj kiel por kamparaj distriktoj kaj foraj regionoj.

Kiam Gordon Allport publikigis sian plej gravan hipotezon, en Usono furoris rasa malpaco. Dum jardekoj blankuloj kaj nigruloj estis strikte separitaj en lernejo kaj laborejo, sed en la jaro 1954 la plej supera kortumo decidis ke blankaj kaj nigraj gelernantoj estonte lernu kune. En la sudaj ŝtatoj de Usono okazis furiozaj protestoj, la nacia gvardio devis interveni por malfermi la lernejojn. La psikologo Allport aliflanke estis konvinkita: Ekde kiam gelernantoj kaj gepatroj dum kelkaj jaroj havas rektan kontakton inter si, tiam la plej grandaj antaŭjuĝoj malaperas de si mem. Kaj tiel okazis - kio estas konsiderata kiel pruvo por la "kontakthipotezo" de Allport kiun li estis publikiginta en la jaro 1954 en libro.

Esploristoj estas konvinkitaj ke tiu pli ol 50 jarojn aĝa pripenso povus helpi majstri la aktualan situacion pri la rifuĝintoj en Eŭropo. "La necerteco en la kontakto kun rifuĝintoj estas granda, precipe ĉe homoj kiuj ne havas sperton kun enmigrado", diras 119 renomaj germanaj sciencistoj antaŭ nelonge en letero al la germana registaro. "Homoj timas precipe tion kio estas nekonata al ili aŭ - en la aktuala kazo - tiujn kiuj estas nekonataj", klarigas la esploristoj.

Ilia averto havas kaŭzon: Antaŭjuĝoj disvastiĝas ĝuste tie kie loĝas malmultaj eksterlandanoj. En orienta Germanio kie la kvoto de eksterlandanoj estas malpli alta ol en la okcidenta parto de Germanio, 43 procentoj de la enketitoj indikis ke la alta nombro de rifuĝintoj en Germanio timigas ilin, dum en la okcidento estas nur 36 procentoj kiuj esprimas tiun timon.