×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Teknologio anstataŭos laboratoriajn mamulojn

Simuliloj de homaj organoj sur icoj Rilate la akran disputon inter la scienca komunumo, kiu opinias, ke ankoraŭ nuntempe nepre necesas vaste eksperimenti sur bestoj kaj organizoj de bestoprotektado, kiuj firmege kontestas la utilecon kaj pravigeblecon de tia eksperimentado, mi emas abomeni ĉiun procezon, kiu ial suferigas bestojn. Kvankam specifa direktivo de la Eŭropa Unio firme rekomendas al esploristoj pri novaj medikamentoj anstataŭigi eksperimentadon sur bestoj per alternativaj metodoj, tre verŝajne ĝi influas ĝis nun nur la kosmetikan industrion. Tamen, espereble, nova bioteknologia evoluo ebligos nuligi la ekspluatadon de bestoj por laboratoriaj testoj de medikamentoj tuj, kiam reguligistoj aprobos ĝin.

Unuflanke bestoj nenecese kongruas al homoj pro bazaj diferencoj de ilia biologia strukturo. Aliflanke testoj sur laboratorie kultivitaj histoj ne ĉiam estas fidindaj, ĉar iliaj ĉeloj tre ofte ĉesas funkcii.

En laboratorio antaŭ nelonge kreita en norda Londono, disvolviĝas eksperimento, kies celo estas malkovri kiel reagos la hepato al nova medikamento. Ĝenerale, tian eksperimenton oni faris sur hepataj ĉeloj kultivitaj en vico de laboratoriaj provtuboj aŭ, por obteni kiel kutime la permeson de la reguligistoj antaŭ la klinika testado de medikamento, oni faris la eksperimentojn sur mamuloj kiel musoj aŭ hundoj.

Tamen en tiu londona laboratorio oni uzas aparaton malpli grandan ol poŝtelefonon, kiu enhavas miniaturan hepaton kreitan sur ico per homaj ĉeloj kaj promesas rezultojn pli fidindajn. Temas pri unu el la unuaj komercaj versioj de bioaparato, kiun la bioinĝenieroj surnomas “organo sur ico”. Tiu ĉi hepata ico helpas al esploristoj malkovri medikamenton por la malsano “hepatito B”, virusa inflama afekcio de la hepato.

Aliloke oni jam produktas “pulmon sur ico” (vidu la supran bildon) kaj ankaŭ icojn, kiuj simulas renon, inteston, muskolon, grason kaj oston. Kompreneble ĉi tiuj icoj ne enhavas kompletajn organojn sed nur la plej malgrandajn grupojn de ĉeloj necesajn por simuli la funkciadon de tuta organo.

En la hepata ico oni uzas miniaturajn “skafaldojn” por forte teni ĉelojn el donacitaj hepatoj, kiuj iakiale ne taŭgis por transplanto. Tiajn ĉelojn oni povas frostigi por estonta uzado. La miniaturaj skafaldoj ene de miniaturaj basenetoj estas nutritaj per taŭga fluidaĵo ilin atinganta per kanaletoj. Post kelkaj tagoj de adaptiĝo la ĉeloj estas pretaj kaj tiam oni infektas ilin je hepatito B. Ĉar oni povas simuli tiun specifan tipon de homa malsano nur ĉe la primatoj, t.e. ordo de mamuloj inkluzivanta prosimiulojn, simiojn kaj homojn, ĝis nun por ununura eksperimento estis necesaj dekoj da ĉimpanzoj. Krome, ĉar ĉiu hepata ico enhavas 12 miniaturajn hepatojn, sciencistoj povas per ĝi efektivigi samtempe nombron da eksperimentoj.

Ĉeloj de aliaj organoj postulas ne nur fluadon de nutra likvaĵo sed ankaŭ mekanikan agadon. Ekz., la pulma ico devas “spiri”. Helpe de aldona reto de kanaletoj por konduko de aero al la ĉeloj kaj per alterna kreado de vakuo ĉirkaŭe, oni alterne streĉetas kaj malstreĉas ilin, ĝuste kiel okazas en la homa brusto dum spirado.

Tiu noviga teknologio ĉiam pli pruvas sin tre efektiva aparte por testado de medikamentoj, do, espereble baldaŭ, ĝi povos ŝpari al amaso da kompatindaj mamuloj suferojn kaj torturojn.

Simuliloj de homaj organoj sur icoj

Rilate la akran disputon inter la scienca komunumo, kiu opinias, ke ankoraŭ nuntempe nepre necesas vaste eksperimenti sur bestoj kaj organizoj de bestoprotektado, kiuj firmege kontestas la utilecon kaj pravigeblecon de tia eksperimentado, mi emas abomeni ĉiun procezon, kiu ial suferigas bestojn.

Kvankam specifa direktivo de la Eŭropa Unio firme rekomendas al esploristoj pri novaj medikamentoj anstataŭigi eksperimentadon sur bestoj per alternativaj metodoj, tre verŝajne ĝi influas ĝis nun nur la kosmetikan industrion. Tamen, espereble, nova bioteknologia evoluo ebligos nuligi la ekspluatadon de bestoj por laboratoriaj testoj de medikamentoj tuj, kiam reguligistoj aprobos ĝin.

Unuflanke bestoj nenecese kongruas al homoj pro bazaj diferencoj de ilia biologia strukturo. Aliflanke testoj sur laboratorie kultivitaj histoj ne ĉiam estas fidindaj, ĉar iliaj ĉeloj tre ofte ĉesas funkcii.

En laboratorio antaŭ nelonge kreita en norda Londono, disvolviĝas eksperimento, kies celo estas malkovri kiel reagos la hepato al nova medikamento. Ĝenerale, tian eksperimenton oni faris sur hepataj ĉeloj kultivitaj en vico de laboratoriaj provtuboj aŭ, por obteni kiel kutime la permeson de la reguligistoj antaŭ la klinika testado de medikamento, oni faris la eksperimentojn sur mamuloj kiel musoj aŭ hundoj.

Tamen en tiu londona laboratorio oni uzas aparaton malpli grandan ol poŝtelefonon, kiu enhavas miniaturan hepaton kreitan sur ico per homaj ĉeloj kaj promesas rezultojn pli fidindajn. Temas pri unu el la unuaj komercaj versioj de bioaparato, kiun la bioinĝenieroj surnomas “organo sur ico”. Tiu ĉi hepata ico helpas al esploristoj malkovri medikamenton por la malsano “hepatito B”, virusa inflama afekcio de la hepato.

Aliloke oni jam produktas “pulmon sur ico” (vidu la supran bildon) kaj ankaŭ icojn, kiuj simulas renon, inteston, muskolon, grason kaj oston. Kompreneble ĉi tiuj icoj ne enhavas kompletajn organojn sed nur la plej malgrandajn grupojn de ĉeloj necesajn por simuli la funkciadon de tuta organo.

En la hepata ico oni uzas miniaturajn “skafaldojn” por forte teni ĉelojn el donacitaj hepatoj, kiuj iakiale ne taŭgis por transplanto. Tiajn ĉelojn oni povas frostigi por estonta uzado. La miniaturaj skafaldoj ene de miniaturaj basenetoj estas nutritaj per taŭga fluidaĵo ilin atinganta per kanaletoj. Post kelkaj tagoj de adaptiĝo la ĉeloj estas pretaj kaj tiam oni infektas ilin je hepatito B.

Ĉar oni povas simuli tiun specifan tipon de homa malsano nur ĉe la primatoj, t.e. ordo de mamuloj inkluzivanta prosimiulojn, simiojn kaj homojn, ĝis nun por ununura eksperimento estis necesaj dekoj da ĉimpanzoj. Krome, ĉar ĉiu hepata ico enhavas 12 miniaturajn hepatojn, sciencistoj povas per ĝi efektivigi samtempe nombron da eksperimentoj.