×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Talentitaj maldekstramanskribantoj

Generacioj da etaj maldekstramanuloj dum multaj jaroj estis instruataj uzi la "belan dekstran manon". La maldekstra flanko dum longa tempo estis konsiderata malbona kaj malforta, la dekstra aliflanke bona kaj forta. Al la dekstra flanko estas atribuitaj ankoraŭ hodiaŭ viraj ecoj, dum la maldekstra estas konsiderata virineca.

Tio ankoraŭ ofte montriĝas ĉe la severa sidordo de vilaĝaj preĝejoj: Je la dekstra flanko sidu la viroj, je la maldekstra la virinoj. Ankaŭ ĉe geedziĝoj la seksoj havas ankoraŭ siajn klarajn flankojn: la fianĉo staras dekstre de la altaro, la fianĉino maldekstre.

Tiaj tradicioj ne restis seninfluaj je la lingvo: La vorto "dekstra" en multaj lingvoj ricevis la kromsignifon "ĝusta, prava", dum vortoj kiuj enhavas la radikon "maldekstra" esprimas ion "malĝustan, malpravan, mallertan". Maldekstruloj ne nur politike estis malŝatataj, sed ili ŝajne estis ankaŭ malpli taŭgaj por majstri sian vivon.

Tiu malplimulto de maldekstramanuloj bonŝance hodiaŭ ne plu estas minacata: La koncernaj homoj interagas en kluboj por maldekstramanuloj, estas eĉ ofertataj kursoj por reinstruado cele al uzo de la maldekstra mano. Specialaj vendejoj trovas memkonsciajn klientojn per produktoj por maldekstramanuloj, ekzemple per tondiloj, ladujo-malfermiloj, brakhorloĝoj, komputilaj klavaroj kaj eĉ bumerangoj por tiu celgrupo.

Kaj ankaŭ la scienco dediĉas sin al maldekstramanuloj: Hodiaŭ tiaj homoj estas konsiderataj pli kreivaj. Ĉe maldekstramanuloj partoj de la dekstra cerboduono estas pli forte strukturitaj, inverse okazas ĉe dekstramanuloj. Muzikaj aŭ artaj kapabloj laŭ ĝenerala opinio estas regataj de la dekstra cerboduono, dum logika kaj matematika pensado prefere okazas en la maldekstra cerboduono.

La inteligentec-kvociento de maldekstra- kaj dekstramanuloj averaĝe estas la sama. Tamen inter alttalentuloj troviĝas pli da maldekstramanuloj ol averaĝe. Aliflanke ankaŭ multaj maldekstramanuloj malfacile lernas. Ebla ekspliko estas ke ili devas supersalti aparte multajn barojn en la mondo de dekstramanuloj.

Kiom da ili sukcesegas en tio, tion montras historiaj ekzemploj: La militestro kaj imperiestro Gaius Julius Caesar same estis maldekstramanulo kiel ankaŭ la universala geniulo Leonardo da Vinĉi aŭ la franca imperiestro Napoléon Bonaparte. En la arta sfero la spektro de maldekstramanuloj etendiĝas de Ludwig van Beethoven al Paul McCartney kaj Robert Redford ĝis Lady Gaga kaj Anĝelina Ĵolie. Koncernatoj al kiuj ankoraŭ mankas memkonscio memoru pri la elektokampanja slogano de la maldekstramanulo Barack Obama: "Jes, ni kapablas!


Generacioj da etaj maldekstramanuloj dum multaj jaroj estis instruataj uzi la "belan dekstran manon". La maldekstra flanko dum longa tempo estis konsiderata malbona kaj malforta, la dekstra aliflanke bona kaj forta. Al la dekstra flanko estas atribuitaj ankoraŭ hodiaŭ viraj ecoj, dum la maldekstra estas konsiderata virineca.

Tio ankoraŭ ofte montriĝas ĉe la severa sidordo de vilaĝaj preĝejoj: Je la dekstra flanko sidu la viroj, je la maldekstra la virinoj. Ankaŭ ĉe geedziĝoj la seksoj havas ankoraŭ siajn klarajn flankojn: la fianĉo staras dekstre de la altaro, la fianĉino maldekstre.

Tiaj tradicioj ne restis seninfluaj je la lingvo: La vorto "dekstra" en multaj lingvoj ricevis la kromsignifon "ĝusta, prava", dum vortoj kiuj enhavas la radikon "maldekstra" esprimas ion "malĝustan, malpravan, mallertan". Maldekstruloj ne nur politike estis malŝatataj, sed ili ŝajne estis ankaŭ malpli taŭgaj por majstri sian vivon.

Tiu malplimulto de maldekstramanuloj bonŝance hodiaŭ ne plu estas minacata: La koncernaj homoj interagas en kluboj por maldekstramanuloj, estas eĉ ofertataj kursoj por reinstruado cele al uzo de la maldekstra mano. Specialaj vendejoj trovas memkonsciajn klientojn per produktoj por maldekstramanuloj, ekzemple per tondiloj, ladujo-malfermiloj, brakhorloĝoj, komputilaj klavaroj kaj eĉ bumerangoj por tiu celgrupo.

Kaj ankaŭ la scienco dediĉas sin al maldekstramanuloj: Hodiaŭ tiaj homoj estas konsiderataj pli kreivaj. Ĉe maldekstramanuloj partoj de la dekstra cerboduono estas pli forte strukturitaj, inverse okazas ĉe dekstramanuloj. Muzikaj aŭ artaj kapabloj laŭ ĝenerala opinio estas regataj de la dekstra cerboduono, dum logika kaj matematika pensado prefere okazas en la maldekstra cerboduono.

La inteligentec-kvociento de maldekstra- kaj dekstramanuloj averaĝe estas la sama. Tamen inter alttalentuloj troviĝas pli da maldekstramanuloj ol averaĝe. Aliflanke ankaŭ multaj maldekstramanuloj malfacile lernas. Ebla ekspliko estas ke ili devas supersalti aparte multajn barojn en la mondo de dekstramanuloj.

Kiom da ili sukcesegas en tio, tion montras historiaj ekzemploj: La militestro kaj imperiestro Gaius Julius Caesar same estis maldekstramanulo kiel ankaŭ la universala geniulo Leonardo da Vinĉi aŭ la franca imperiestro Napoléon Bonaparte. En la arta sfero la spektro de maldekstramanuloj etendiĝas de Ludwig van Beethoven al Paul McCartney kaj Robert Redford ĝis Lady Gaga kaj Anĝelina Ĵolie. Koncernatoj al kiuj ankoraŭ mankas memkonscio memoru pri la elektokampanja slogano de la maldekstramanulo Barack Obama: "Jes, ni kapablas! ".