×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Sonregistraĵoj per kompufono

Sonregistraĵoj per kompufono

Lingvo vivas kiam ĝi fluas el la buŝo de la parolanto. Ne ĉio kio elfluas estas sufiĉe valora por konservi ĝin kaj por diskonigi ĝin al la tuta mondo. Sed se temas pri Esperanto, tiam necesas konservi tion kion kapablaj E-parolantoj sukcesas esprimi.

Per registrado kaj konservado de voĉesprimoj el la tuta mondo eblas iom levi la nivelon de vivanteco de nia lingvo kaj instigi aliajn parolantojn de Esperanto imiti tiun ekzemplon.

Komputilo kaj interreto hodiaŭ prezentas la rimedojn por realigi tion: Per komputilo eblas registri paroladojn kaj per interreto eblas ilin konservi kaj diskonigi al la tuta mondo. Tio estas granda ŝanco por nia lingvo. Tiun ŝancon ni kaptu: Ni parolu kaj registru niajn paroladojn. Kaj se la kvalito de la registraĵo estas sufiĉe bona, ni prezentu la sondosieron en taŭga virtuala loko en la interreto.

Tamen sonregistrado kaj la prilaborado de la registraĵo ne estas simpla afero. Estas multaj obstakloj kiuj malhelpas bonan registradon. Ekzemple necesas silento, sed ofte estas multe da bruo en la ĉambro kie okazas la registrado. Kaj ankaŭ necesas agordi la komputilon por la sonregistrado.

Oni bezonas taŭgan programon kaj necesas trovi la ĝustajn agordojn. Finfine oni devas konverti la registraĵon al taŭga formato por la interreto, ekzemple al la formato mp3. Multaj homoj kiuj provas tion, ne sukcesas, precipe maljunaj E-parolantoj kiuj ja aliflanke kapablus bone paroli kaj diri ion konservindan kaj diskonigindan.

Do necesas trovi solvon por tiu problemo. Kaj bonŝance tiu solvo troviĝas en la manoj de preskaŭ ĉiu moderna homo: Temas pri la kompufono, do telefono kiu disponas pri ecoj de komputilo por plenumi multajn funkciojn. Ĉiu kompufono povas esti uzata ankaŭ kiel voĉregistrilo. Kaj ankaŭ disponeblas komuna formato kiu taŭgas por sendi la voĉregistraĵon tra la interreto al aliaj homoj. Tiu formato estas m4a.

Estas sufiĉe facile fari sonregistraĵon per kompufono. Oni enŝaltu la koncernan aplikaĵeton kaj oni ekparolu. Necesas nur atenti ke oni troviĝu dum tiu momento en sufiĉe silenta medio kaj ke oni parolu klare kaj sufiĉe laŭte en taŭga distanco al la kompufona mikrofono kiu estas nur tre malgranda truo en la malsupra parto de la kompufono.

Post la parolado la programo proponas nomon (numeron) por konservi la sondosieron kaj jen via registraĵo konserviĝas en la kompufono. Nun eblas rekte sendi retpoŝte la sondosieron al amiko kiu aŭskultas ĝin kaj eventuale prilaboras ĝin por publikigi ĝin en la interreto.

Se vi, kara aŭskultanto de la ERR, ŝatas kontribui al la oferto de nia servo, tiam faru mallongan provregistraĵon per via kompufono kaj sendu ĝin al jena retpoŝta adreso: kompufono@aldone.de . Jam la du kontribuantoj el Brazilo uzas kompufonojn por produkti la sondosierojn por la Esperanta Retradio. Do provu ankaŭ vi! Vi povas per tio kontribui al pli forta vivo de nia lingvo.

Sonregistraĵoj per kompufono

Lingvo vivas kiam ĝi fluas el la buŝo de la parolanto. Ne ĉio kio elfluas estas sufiĉe valora por konservi ĝin kaj por diskonigi ĝin al la tuta mondo. Sed se temas pri Esperanto, tiam necesas konservi tion kion kapablaj E-parolantoj sukcesas esprimi.

Per registrado kaj konservado de voĉesprimoj el la tuta mondo eblas iom levi la nivelon de vivanteco de nia lingvo kaj instigi aliajn parolantojn de Esperanto imiti tiun ekzemplon.

Komputilo kaj interreto hodiaŭ prezentas la rimedojn por realigi tion: Per komputilo eblas registri paroladojn kaj per interreto eblas ilin konservi kaj diskonigi al la tuta mondo. Tio estas granda ŝanco por nia lingvo. Tiun ŝancon ni kaptu: Ni parolu kaj registru niajn paroladojn. Kaj se la kvalito de la registraĵo estas sufiĉe bona, ni prezentu la sondosieron en taŭga virtuala loko en la interreto.

Tamen sonregistrado kaj la prilaborado de la registraĵo ne estas simpla afero. Estas multaj obstakloj kiuj malhelpas bonan registradon. Ekzemple necesas silento, sed ofte estas multe da bruo en la ĉambro kie okazas la registrado. Kaj ankaŭ necesas agordi la komputilon por la sonregistrado.

Oni bezonas taŭgan programon kaj necesas trovi la ĝustajn agordojn. Finfine oni devas konverti la registraĵon al taŭga formato por la interreto, ekzemple al la formato mp3. Multaj homoj kiuj provas tion, ne sukcesas, precipe maljunaj E-parolantoj kiuj ja aliflanke kapablus bone paroli kaj diri ion konservindan kaj diskonigindan. Muitas pessoas que tentam isso não conseguem, especialmente os antigos E-speakers que, por outro lado, seriam capazes de falar bem e dizer algo que vale a pena preservar e divulgar.