×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Skajpumi la Zamenhofan tagon

Skajpumi la Zamenhofan tagon

Hezitinte, pro la teruraj atencoj en Parizo, daŭrigi mian artikolo-projekton, mi fine opinias, ke niaj klopodoj por disvastigi Esperanton estas dignaj kaj pacemaj respondoj al tiaj malhomaj krimoj.

Kiel konvinki la eo-skeptikulojn? Kiel pruvi, ke Esperanto estas viva lingvo, kiu ege meritas la atenton de nia mondo? Tiuj demandoj gravegas por la eo-aktivuloj, kiuj daŭre cerbumas por trovi trafajn rimedojn.

Unu el la eblaj respondoj estas: konduki ilin al eo-kongreso kaj montri la riĉecon de niaj interŝanĝoj, kiuj bezonas nenian tradukon male al la funkciado de Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiuj ceteraj internaciaj organizoj.

Sed malfacile estas alkonduki ĝis ni tiujn, kiuj ne konas aŭ eĉ ignoras Esperanton. Kompreneble la gazetaro estas la ĉefa peranto por konigi Esperanton. Ĉiuj el niaj lokaj asocioj jam kutimas inviti ĵurnalistojn okaze de niaj gravaj kunvenoj aŭ kongresoj, de la vizitoj de eksterlandaj samideanoj... Ni konas la rezultojn, kelkfoje pozitivajn sed ofte nesufiĉajn. La foresto, pro diversaj kialoj, estas ofta respondo sed de tempo al tempo la gazetoj konsentas pri artikoleto aŭ mallonga informo pri niaj agadoj. La lokaj gazetoj, ĝenerale pli facile ol la naciaj, eĉ bonvenigas jam skribitajn tekstojn akompanatajn de foto kaj aldonas ilin sur siajn paĝojn laŭ la disponebla spaco. Ni ne subtaksu tiajn eblecojn.

Mi hodiaŭ proponas krei raportindan eventon, por kiu ne necesas granda elspezo. Ĉiujare pli kaj pli da samideanoj komunikiĝas, de komputilo al komputilo, per Skajpo. Ĉi tiu programo ebligas virtualajn kunvenojn en kiuj povas samtempe partopreni samideanoj el ĉiuj kontinentoj.

Ekzemple la 15an de decembro 2014, okaze de la lasta Zamenhofa Tago, preparinte tiun eventon nur kelkajn tagojn antaŭe, mi, akompanate de kelkaj samklubanoj, komunikiĝis per Skajpo kun 17 landoj: de Japano, matene, ĝis Meksiko, vespere, laŭ la sunkuro. Ni Skajpumis matene de iu ĉambro de loka radioelsendejo kaj vespere de asocia kafejo. La loka gazetaro estis invitita. La sukceso estis modesta, ĉar nur unu ĵurnalisto venis, sed kuraĝiga ĉar li raportis pri Esperanto kaj nia eventeto per artikolo titolita "Une façon équitable de communiquer" (justa maniero komunikiĝi). Mi decidis tion refari ĉi-jare sed preparinte la projekton pli frue kaj uzante lokon iomete pli vastan. Mi jam havas sufiĉe da perSkajpaj korespondantoj, kelkajn el ili mi ekkonis okaze de la pasintjara renkontiĝo. Krome, la kvalito kaj la profundeco de la interŝanĝoj gravas pli ol la nombro de la partneroj.

Mi ankoraŭ hezitas inter du aŭ tri lokoj. Mi elektos iun ne tro malproksiman al la gazetejoj, sufiĉe grandan por akcepti, krom la samklubanoj kaj la invititaj ĵurnalistoj, eventualajn scivolemulojn pri nia lingvo. Tiucele mi esperas, ke la gazetoj informos pri nia anonco antaŭ la Zamenhofa tago. Kompreneble la elektota loko disponu fidindan retaliron por uzi Skajpon senprobleme. Mi kunportos videoprojekciilon kaj sonsistemon laŭ la esperata nombro de spektantoj. La tutan sistemon mi provos kelkajn tagojn antaŭe kaj, por ke tiu projekto ne iĝu katastrofo se paneo okazus, mi havos en mia komputilo kelkajn jam preparitajn videojn, kiel alternativan programon.

Kompreneble tia projekto povas taŭgi ankaŭ por tute alia okazaĵo. Ekzemple dum la lasta UK en Lillo, kelkaj perigordaj partoprenantoj, akompanataj de diversaj alilandanoj, komunikiĝis kun samklubanoj restintaj en sia regiono.

Estis por ni okazo reklami Esperanton kaj nian partoprenon al la kongreso de Lillo. Tri novaj eroj aperis en nia loka gazetaro: unu artikolo kun foto - tiun mi mem redaktis (!) - kaj du mallongaj informoj.

Hodiaŭ restas kelkaj semajnoj antaŭ la venonta Zamenhofa Tago. Mi profitas la retejon Esperanta Retradio por proponi, ke vi, karaj aŭskultantoj, mem kreu similajn eventojn en via regiono por konigi Esperanton al via loka gazetaro kaj ties legantoj aŭ nur al viaj geamikoj. Vi ne hezitu mem prepari artikolon kun foto se la invitita gazetaro ne venus. Bonvolu informi pri via sukceso, aŭ malsukceso, en tiu aventuro. Kaj eĉ se neniu artikolo aperus, ĝuu viajn tiuokazajn interŝanĝojn.

Mi antaŭdeziras al ĉiuj bonan Zamenhofan tagon!

Claude Labetaa labetaa.claude@wanadoo.fr (por interŝanĝi pri niaj projektoj)