×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Sandra, la nehoma persono

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj, en la zoologia ĝardeno de la kvartalo Palermo, en la argentina ĉefurbo Bonaero, oni vidis neordinaran movadon de la publiko. Scivolemuloj kaj ĵurnalistoj amasiĝis antaŭ la loko, kie vivas Sandra, 29-jara ina orangutano, por foti kaj filmi ŝin. Kaj Sandra, kiu vivas tie jam de 20 jaroj, ŝajne miris pro tiom da atento, dum ŝi manĝis fruktojn.

La kaŭzo de tiom da tumulto estis unika decido de argentinaj juraŭtoritatuloj: juĝistoj decidis doni al la orangutano rajton je libereco. Alta instanco decidis, ke kvankam la orangutanino ne estas homo, ŝi tamen havas sentojn kaj pro tio indas apliki al tiu situacio “habeas corpus”, nome la rajton vivi en libereco. Simila peto estis rifuzita en Novjorko antaŭ iom da tempo, koncerna al kaptitaj ĉimpanzoj. La bestkuracistoj de tiu zoologia ĝardeno asertas, ke Sandra bonege vivas tie, kun multaj zorgoj pri ŝia komforto kaj sano. Defendantoj de bestaj rajtoj kontraŭargumentas, ke ŝi estas konstante malĝoja, izoliĝema, eĉ deprimita kaj stresa. Ili nomas Sandra-n “nehoma persono”, kiu rezonas, prenas decidojn, lernas, konservas amajn ligojn, suferas pro manko de libereco, posedas memkonscion, perceptas la pasadon de la tempo, ploras pro perdoj, komunikas. La rufafela, 150 centimetrojn alta Sandra naskiĝis en zoologia ĝardeno en Germanujo, kaj neniam vivis libera, en la naturo. Ŝi naskiĝis de geiĝo inter individuoj de du malsamaj specioj de orangutanoj kaj mem naskis idon en la artefarita medio – kio ne estas ordinara fenomeno en tia situacio. La idon oni transportis en Germanujon. Fakuloj asertas, ke ŝi ne tute kapablus adaptiĝi al la natura vivo. Sekve, la decido de la juĝistoj estas apenaŭ plenumebla. Tamen, oni konsideras la eblecon sendi ŝin al protektata naturparko. Eĉ se la argentina decido ne alportos konkretajn, praktikajn paŝojn, tamen ĝi estas aplaŭdinda. Ĝi helpas konsciigi la homojn pri iliaj kruelaĵoj kontraŭ bestoj. Zoologiaj ĝardenoj, ekzemple, estas forigindaj institucioj. Kostariko jam decidis malaktivigi siajn du tiajn ĝardenojn, ĉar ilia ekzisto ne kongruis kun la naturmedia protektado tie praktikata. Ni krome memoru, ke en la jaro 1978 UNESKO aprobis Universalan Deklaracion pri Rajtoj de Bestoj, kiu interalie enhavas ĉi tiun frazon: “La homo, estante mem animalspecio, ne rajtas ekstermi aliajn animalojn aŭ ekspluati ilin.”