×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Robota svarmo esploros Venecion

Robotoj kiuj estas laŭkonstruitaj laŭ fiŝoj, maraj rozoj kaj konkoj kolektos datumojn subakve en Venecio. Ili organizos sin mem, naĝos sen telekomando kaj liveros precizan bildon pri la ekologia situacio.

"En la unua projekto niaj robotoj naĝis en naĝbaseno", diras la estro de projekto ĉe la universitato de Graz en Aŭstrio. "Por la sekva paŝo ne eblas tuj preni la Atlantikon." Estas pli bone esplori la svarmon de fiŝsimilaj robotoj en mara golfo. "Tute aparta golfo estas Venecio", li diras. La malklara akvo estas ideala por testi komunikadon ĉe malbona videbleco. La labirintecaj kanaloj bonege taŭgas por esplori la kognajn kapablojn de robota svarmo - simile kiel oni esploras musojn en labirinto.

Tial konsorcio el Graz, Italio, Kroatio, Francio, Germanio kaj Belgio kontaktis esploristojn en Venecio kaj baldaŭ poste estis finance starigita la EU-projekto SubCULTron, kun buĝeto de kvar milionoj da eŭroj ĝis la jaro 2019. Oni celas krei svarmon da 120 robotoj kiuj en la akvo de Venecio kolektos datumojn: sen gvida centrejo, aŭtonome kaj mem organizite. Ĉu por biologiaj celoj por eltrovi kiel la laŭnatura fiŝprovizo revenas al artefaritaj bredejoj de moluskoj, ĉu por eltrovi la influon de industrio, de turismo aŭ de loĝantoj pri la kvalito de la akvo.

Ankaŭ subakvaj teknologioj por monitorado en la maro staras en fokuso. La tri necesaj tipoj de robotoj ĝis nun ekzistas nur sur la papero, sed la projektestro malkaŝas kion ili kapablu. "Ĉe la surfaco naĝos kvin platformoj kiuj - simile al maraj rozoj malfaldas siajn foliojn - direktas siajn sunpanelon laŭ la suno kaj komunikas inter si. La robotoj povas ĉe specialaj subakvaj stacioj reŝargi energion kaj sendi datumojn al la laboratorio. Artefarita fiŝo povos naĝi ĝis profundeco de 15 metroj subakve. La robotoj devos tial esti sufiĉe fortikaj por elteni la premon kaj fluon de la akvo.

La kora elemento kaj tute nova en la scienco estas artefaritaj konkoj kiuj simile al veraj konkoj sidos fikse sur la mara grundo, sed kiuj ankaŭ povos malfiksiĝi por veni al la surfaco. "Ili formos sensoran reton kiu kapablos memstare reagi je ŝanĝiĝoj kaj povos ŝanĝi la lokon. Ili mem decidos kiuj informoj estos gravaj". La energion la subakvaj robotoj ricevu aŭ de la sunpanelo de la komunika stacio aŭ ankaŭ de la fluo sur la mara grundo. La komunikado okazos aŭ helpe de lumteknologioj, se la akvo estos klara, aŭ elektre en malklara akvo aŭ akustike. Unuan vidon en la projekton oni povis havi pasintsemajne en la Expo 2015 rekte en Venecio.


Robotoj kiuj estas laŭkonstruitaj laŭ fiŝoj, maraj rozoj kaj konkoj kolektos datumojn subakve en Venecio. Ili organizos sin mem, naĝos sen telekomando kaj liveros precizan bildon pri la ekologia situacio.

"En la unua projekto niaj robotoj naĝis en naĝbaseno", diras la estro de projekto ĉe la universitato de Graz en Aŭstrio. "Por la sekva paŝo ne eblas tuj preni la Atlantikon." Estas pli bone esplori la svarmon de fiŝsimilaj robotoj en mara golfo. "Tute aparta golfo estas Venecio", li diras. La malklara akvo estas ideala por testi komunikadon ĉe malbona videbleco. La labirintecaj kanaloj bonege taŭgas por esplori la kognajn kapablojn de robota svarmo - simile kiel oni esploras musojn en labirinto.

Tial konsorcio el Graz, Italio, Kroatio, Francio, Germanio kaj Belgio kontaktis esploristojn en Venecio kaj baldaŭ poste estis finance starigita la EU-projekto SubCULTron, kun buĝeto de kvar milionoj da eŭroj ĝis la jaro 2019. Oni celas krei svarmon da 120 robotoj kiuj en la akvo de Venecio kolektos datumojn: sen gvida centrejo, aŭtonome kaj mem organizite. Ĉu por biologiaj celoj por eltrovi kiel la laŭnatura fiŝprovizo revenas al artefaritaj bredejoj de moluskoj, ĉu por eltrovi la influon de industrio, de turismo aŭ de loĝantoj pri la kvalito de la akvo.

Ankaŭ subakvaj teknologioj por monitorado en la maro staras en fokuso. La tri necesaj tipoj de robotoj ĝis nun ekzistas nur sur la papero, sed la projektestro malkaŝas kion ili kapablu. "Ĉe la surfaco naĝos kvin platformoj kiuj - simile al maraj rozoj malfaldas siajn foliojn - direktas siajn sunpanelon laŭ la suno kaj komunikas inter si. La robotoj povas ĉe specialaj subakvaj stacioj reŝargi energion kaj sendi datumojn al la laboratorio. Artefarita fiŝo povos naĝi ĝis profundeco de 15 metroj subakve. La robotoj devos tial esti sufiĉe fortikaj por elteni la premon kaj fluon de la akvo.

La kora elemento kaj tute nova en la scienco estas artefaritaj konkoj kiuj simile al veraj konkoj sidos fikse sur la mara grundo, sed kiuj ankaŭ povos malfiksiĝi por veni al la surfaco. "Ili formos sensoran reton kiu kapablos memstare reagi je ŝanĝiĝoj kaj povos ŝanĝi la lokon. Ili mem decidos kiuj informoj estos gravaj".

La energion la subakvaj robotoj ricevu aŭ de la sunpanelo de la komunika stacio aŭ ankaŭ de la fluo sur la mara grundo. La komunikado okazos aŭ helpe de lumteknologioj, se la akvo estos klara, aŭ elektre en malklara akvo aŭ akustike. Unuan vidon en la projekton oni povis havi pasintsemajne en la Expo 2015 rekte en Venecio.