×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Revoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Atenton: La ĉi-suba teksto ne kongruas kun la parolata teksto. Do aŭskultu sen legi, kaj legu sen aŭskulti por kompari ambaŭ.

De tempo al tempo indas rememori, ke nia vivo ne nepre devas aspekti tiel, kiel ni alkutimiĝis perceptadi ĝin dum niaj ĉiutagaj okupoj, kiujn kelkaj el ni preferas nomi nia ĉiutaga luktado kun la vivo. Kvankam en nia kapo kelkfoje aperas belaj pensoj pri pli bona vivo, ili daŭras nur momenton kaj ni kutime rapide revenas al tio, kio ŝajnas esti por ni pli reala, ĉar estas palpebla, kaj do spertebla.

Tamen hodiaŭ mi deziras dividi kun vi kelkajn pensojn koncerne revojn, kiuj estas troveblaj en Vikicitaĵoj. Ili devenas de diversaj aŭtoroj. Ekzemple tiu ĉi: „Memoru, ĉio estas ebla! - La hieraŭaj revoj estas la hodiaŭa realeco”. Kiel vi reagas je tio? Ĉu ne estas esperoplene ekscii, ke ĉio eblas? La aŭtoro de la penso diras tion, kaj tuj poste kvazaŭ klarigas al ni, ke ĝuste tio efektiviĝas, pri kio ni pli frue revis. Do la revo estas ĉiukaze kondiĉo necesa por realigi pripensitan celon. Tio rememorigas al mi iun gdanskan muzikiston, danke al kies revo en la muroj de iama elektrejo kreiĝis la nuna bela objekto de la Gdanska Filharmonio.

Komence estis revo kaj tuj poste aperis multaj diversaj obstakloj por ĉirkaŭiri. Imagu la artistaron de la gdanska orkestro, kiu sub la gvido de sia direktoro propramane ordigadis la tiaman industrian terenon de sia estonta sidejo eksterlabortempe, tute honorofice. Kiom da horoj de interparoloj por supervenki multajn formalaĵojn, por konvinki plurajn decidopovajn personojn pri la senco de la ideo, ja la iama elektrejo estis alies posedaĵo. Tiel dum apenaŭ kelkaj jaroj la hieraŭa revo fariĝis la hodiaŭa realeco. Por mi belege! Alia plaĉa penso tekstas: „Tio, kion oni plej volas fari, estas verŝajne la plej farinda”. La aŭtoro sufloras al ni, ke se ni tre volas fari ion, ni simple klopodu realigi la dezirojn, kiuj elfluas el la profundo de nia koro, kaj ĝuste ĉi fakto permesos atingi sukceson. Ni ja jam aŭdis en unu el sonartikoloj la alvokon „Sekvu vian koron”, ĉu ne?

Tamen kion tio signifas: „klopodi realigi dezirojn”? La respondon ni povas trovi en la citaĵo: „La celo estas la tasko, kiun ni starigas al niaj revoj”. Ne sufiĉas revi, sed necesas ankaŭ difini celon kaj plenumi konkretajn agojn. La vera revo certe puŝos nin, kaj kiam ni komencos agi, ni certe eksentos la alfluon de nova energio. Aŭ ekzemple tio ĉi: „La revo de feliĉuloj estas feliĉigi aliajn”. Certe ĉiu bonkora homo volonte kundividas sian feliĉecon. Simile estas kaze de adeptoj de Esperanto, kiuj sian ĝojon pro ekposedo de la lingvo plej volonte transdonus al la tuta homaro. Laŭ mi nia plej efika batalilo estas tutsimple entuziasmo, neniukaze kritikemo.

Tre optimismige sonas ankaŭ tiu frazo: „Kiam ni pensas pri la realigado de revoj, ni neniam estas solecaj”. Plej verŝajne niaj revoj povas esti tiom fortaj, ke ni tiam kvazaŭ altiras homojn, kiuj akompanas nin. Kaj kune kun kamaradoj oni povos ja aliri ĉien. Sed tute inverse, kvazaŭ averta mi trovas la jenan eldiron: „Kiel komforte estas revi, se ni ne devas efektivigi niajn planojn”. Mi komentus ĝin tiel, ke ĉi-kaze ŝajne temas ne pri revoj, sed pri speco de sopiro al iu utopio. Ĉe tia sinteno antaŭ ni ankoraŭ longa vojo al sukceso. Sed kompreneble, kiel ni legas en alia citaĵo: „Ĉiu rajtas revi malsame”. Tio, pri kio ni revas estas nia propra elekto.

Ni estas liberaj inviti pensojn, kiuj gastas en nia menso, kaj tiuj niaj elektoj konsistigas la enhavon de nia vivo. Mi tute ne intencas instrui kiun ajn, ĉar ne mi elpensis tiujn saĝajn vortojn cititajn tie ĉi. Skribinte la tekston mi mem kvazaŭ intencas konsciiĝi pri kelkaj veroj, kiuj tiel facile perdiĝas. Antaŭ kelka tempo, en unu el siaj belaj sonartikoloj Paŭlo parolis pri superstiĉoj. La superstiĉuloj ja konfirmas la aserton, ke ne ĉiu kapablas forte kredi je sia propra prospero. Valoras do dediĉi tempon por revi, sed ĉio kiel ĉiam dependas de ni.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Atenton: La ĉi-suba teksto ne kongruas kun la parolata teksto. Do aŭskultu sen legi, kaj legu sen aŭskulti por kompari ambaŭ.