×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Pri la sanigaj fortoj de arbaro

Sata verdo, freŝa aero, multe da trankvilo kaj al tio aldoniĝas la odoro de humida tero. Ke arbaraj promenoj estas bonaj por la sano, tion jam sciis niaj avinoj. Multnombro da sciencaj studaĵoj nun pruvas ke restado en arbaro posedas verajn sanigajn fortojn kaj precipe efikas ankaŭ pozitive al nia psiko.

"Pasigu sinsekve du tagojn en arbara areo kaj via imunsistemo dankos al vi." Ĉar certaj konsisteroj de la arbara aero, kiuj estas nomataj terpenoj, aktivigas viajn naturajn kancer-mortigajn ĉelojn al plialtigo de produktivo je pli ol 50 procentoj. "Tiu pli alta produktivo daŭros ankoraŭ 30 tagojn poste", klarigas la biologo Clemens Arvay, kiu dediĉis al tiu temo la libron "La efiko de biofilio - sanigo el la arbaro". La libro de pluraj semajnoj okupas la trian rangon en la furorlisto de nebeletraj libroj en Aŭstrio.

En Japanio "arbar-banado" jam estas konsiderata rekonata metodo por la prevento de malsanoj. Arbaraj promenoj laŭ esploroj de la esplorbranĉo "Arbara Medicino" malaltigas sangopremon kaj korfrekvencon kaj igas la arteriojn pli elastaj. Krome la elŝuto de adrenalino kaj sekve la nivelo de streso estas pli malalta ol post ekskurso en la urbon. La sciencistoj de la Nippon Medical School en Tokia krome eltrovis ke la irado en arbaro evidente aktivigas la kancer-mortigajn ĉelojn.

Esploristoj kredas ke plantoj produktas certajn flarsubstancojn por protekti sin kontraŭ infektantoj kaj damaĝantoj. Promenantoj en arbaro enspiras tiujn substancojn - kaj tio profitigas la homan imunsistemon, ĉar kelkaj el tiuj terpenoj stimulas la formadon de blankaj sangoglobetoj, la leŭkocitoj, kiuj kompetentas pri batalo kontraŭ kancero. 200 el tiuj evidente aparte efikaj flarsubstancoj jam estas esploritaj.

La aŭstra arbarprizorga entrepreno kaj la Naturamikoj antaŭ nelonge prezentis sian aktualan studaĵon "Sperti naturon kaj sano". "Nia studaĵo montras ke jam la restado en arbaro kaj naturo akcelas nian tutan bonfarton", diras la estro de la arbarprizorga entrepreno. "Homoj en arbaraj regionoj malpli ofte malsaniĝas kaj averaĝe vivas pli longe. Jam la vido al la naturo aŭ promeno en arbaro sufiĉas por redukti streshormonojn kaj malaltigi la pulsfrekvencon. " Jam dum pli longa tempo estas konate ke la aero en arbaroj estas tiom malriĉa je polvo kiel alikaze nur en montaro kaj ĉe la maro. La koncentriĝo de polveroj atingas nur unu ĝis dek procentojn kompare al la koncentriĝo en urboj.


Sata verdo, freŝa aero, multe da trankvilo kaj al tio aldoniĝas la odoro de humida tero. Ke arbaraj promenoj estas bonaj por la sano, tion jam sciis niaj avinoj. Multnombro da sciencaj studaĵoj nun pruvas ke restado en arbaro posedas verajn sanigajn fortojn kaj precipe efikas ankaŭ pozitive al nia psiko.

"Pasigu sinsekve du tagojn en arbara areo kaj via imunsistemo dankos al vi." Ĉar certaj konsisteroj de la arbara aero, kiuj estas nomataj terpenoj, aktivigas viajn naturajn kancer-mortigajn ĉelojn al plialtigo de produktivo je pli ol 50 procentoj. "Tiu pli alta produktivo daŭros ankoraŭ 30 tagojn poste", klarigas la biologo Clemens Arvay, kiu dediĉis al tiu temo la libron "La efiko de biofilio - sanigo el la arbaro". La libro de pluraj semajnoj okupas la trian rangon en la furorlisto de nebeletraj libroj en Aŭstrio.

En Japanio "arbar-banado" jam estas konsiderata rekonata metodo por la prevento de malsanoj. Arbaraj promenoj laŭ esploroj de la esplorbranĉo "Arbara Medicino" malaltigas sangopremon kaj korfrekvencon kaj igas la arteriojn pli elastaj. Krome la elŝuto de adrenalino kaj sekve la nivelo de streso estas pli malalta ol post ekskurso en la urbon. La sciencistoj de la Nippon Medical School en Tokia krome eltrovis ke la irado en arbaro evidente aktivigas la kancer-mortigajn ĉelojn.

Esploristoj kredas ke plantoj produktas certajn flarsubstancojn por protekti sin kontraŭ infektantoj kaj damaĝantoj. Promenantoj en arbaro enspiras tiujn substancojn - kaj tio profitigas la homan imunsistemon, ĉar kelkaj el tiuj terpenoj stimulas la formadon de blankaj sangoglobetoj, la leŭkocitoj, kiuj kompetentas pri batalo kontraŭ kancero. 200 el tiuj evidente aparte efikaj flarsubstancoj jam estas esploritaj.

La aŭstra arbarprizorga entrepreno kaj la Naturamikoj antaŭ nelonge prezentis sian aktualan studaĵon "Sperti naturon kaj sano". "Nia studaĵo montras ke jam la restado en arbaro kaj naturo akcelas nian tutan bonfarton", diras la estro de la arbarprizorga entrepreno. "Homoj en arbaraj regionoj malpli ofte malsaniĝas kaj averaĝe vivas pli longe. Jam la vido al la naturo aŭ promeno en arbaro sufiĉas por redukti streshormonojn kaj malaltigi la pulsfrekvencon. "

Jam dum pli longa tempo estas konate ke la aero en arbaroj estas tiom malriĉa je polvo kiel alikaze nur en montaro kaj ĉe la maro. La koncentriĝo de polveroj atingas nur unu ĝis dek procentojn kompare al la koncentriĝo en urboj.