×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Preventa medicino por aviadiloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Nerva sistemo por aviaj strukturoj

Unu el la gravaj problemoj de la aviada sektoro estas lokalizi komencajn paneojn en la korpo de aviadilo. Noviga eltrovo de la Israela Aera Industrio (IAI) ebligos trafe alfronti tiajn problemojn dum la flugo mem de la aviadilo. Teknika skipo de tiu industrio dezajnis kaj konstruis realtempan diagnozan sistemon konsistantan el optikaj fibroj instalitaj kiel sentiloj en la avia strukturo, kiuj kapablas monitori ĝian fizikan staton. Tiel oni povas ricevi avertojn pri okazintaĵoj en la strukturo ― ekz. fendoj, malfortigo de partoj (ĉefe metalaj) aŭ penetro de fremda objekto ― kaj poste surtere ripari ilin, kiam la damaĝo estas ankoraŭ malgranda kaj ne minacas la tutan aviadilon.

La uzado de optikaj fibroj ŝparas tempon kaj monon, plialtigas la optimuman ekspluatadon de la aviadilo kaj preventas ĝian devigan halton. Ĝis nun la sistemo perfekte eltenis la provtestojn sur senpilotaj aviadiloj.

Temas fakte pri iuspeca nerva sistemo enplantita en la korpo de la aviadilo. La fina celo estas anstataŭigi ĝiajn nuntempajn periodajn antaŭplanitajn kontrolojn per riparinterveno laŭ la avertoj de la sistemo, kiu daŭre analizas la situacion de la strukturo kaj reagas realtempe.

Malfrua malkovro de damaĝo en la avia strukturo kaŭzas tre altajn kostojn por riparado kaj longtempan halton de la aviadilo en hangaro.

La kosto de la diagnoza sistemo de optikaj fibroj estas sufiĉe malalta kaj ĝia instalado dum la konstruado de la aviadilo sufiĉe facila.

Kompreneble en la sektoro de la civila aviado la sekureco de la flugoj havas la plej altan prioritaton. La nuntempaj tradiciaj normoj por prizorgado kaj kontrolo de aviadiloj postulas de la aviadaj kompanioj tre altajn kostojn. Do kiam ili devas aĉeti novajn aviadilojn, la kostoj de bontenado de specifa aviadilo fariĝas kritikaj por ĝia elekto. La ĉefa celo de la sistemo de optikaj fibroj estas krom plialtigi la sekurecon dank' al fruaj avertoj pri problemoj en la avia strukturo, ankaŭ samtempe signife redukti la kostojn de bontenado. Analoge al la medicina kampo, temas pri “preventa medicino”. La optikaj fibroj tre precize indikas kie estiĝis damaĝo en la avia strukturo kaj ege faciligas ilian riparon dum multe pli mallonga halto de la aviadilo.

La grandaj produktistoj de aviadiloj troviĝas en diversaj fazoj de implementado kaj testo de la teknologio por preventa diagnozo.

Dank' al evidentaj avantaĝoj de tia teknologio por la sekureco kaj por la redukto de kostoj de bontenado, oni povas antaŭvidi ĝian sufiĉe rapidan disvastiĝon. Des pli, ke la internaciaj aŭtoritatoj por la sekureco de flugoj jam komencis ekzameni la novan teknologion cele al eventualaj novaj normoj pri ĝia aprobo, verŝajne eĉ pri ĝia deviga instalo en la novaj civilaj aviadiloj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Nerva sistemo por aviaj strukturoj

Unu el la gravaj problemoj de la aviada sektoro estas lokalizi komencajn paneojn en la korpo de aviadilo. Noviga eltrovo de la Israela Aera Industrio (IAI) ebligos trafe alfronti tiajn problemojn dum la flugo mem de la aviadilo. Teknika skipo de tiu industrio dezajnis kaj konstruis realtempan diagnozan sistemon konsistantan el optikaj fibroj instalitaj kiel sentiloj en la avia strukturo, kiuj kapablas monitori ĝian fizikan staton. Tiel oni povas ricevi avertojn pri okazintaĵoj en la strukturo ― ekz. fendoj, malfortigo de partoj (ĉefe metalaj) aŭ penetro de fremda objekto ― kaj poste surtere ripari ilin, kiam la damaĝo estas ankoraŭ malgranda kaj ne minacas la tutan aviadilon.

La uzado de optikaj fibroj ŝparas tempon kaj monon, plialtigas la optimuman ekspluatadon de la aviadilo kaj preventas ĝian devigan halton. Ĝis nun la sistemo perfekte eltenis la provtestojn sur senpilotaj aviadiloj.

Temas fakte pri iuspeca nerva sistemo enplantita en la korpo de la aviadilo. La fina celo estas anstataŭigi ĝiajn nuntempajn periodajn antaŭplanitajn kontrolojn per riparinterveno laŭ la avertoj de la sistemo, kiu daŭre analizas la situacion de la strukturo kaj reagas realtempe.

Malfrua malkovro de damaĝo en la avia strukturo kaŭzas tre altajn kostojn por riparado kaj longtempan halton de la aviadilo en hangaro.

La kosto de la diagnoza sistemo de optikaj fibroj estas sufiĉe malalta kaj ĝia instalado dum la konstruado de la aviadilo sufiĉe facila.

Kompreneble en la sektoro de la civila aviado la sekureco de la flugoj havas la plej altan prioritaton. La nuntempaj tradiciaj normoj por prizorgado kaj kontrolo de aviadiloj postulas de la aviadaj kompanioj tre altajn kostojn. Do kiam ili devas aĉeti novajn aviadilojn, la kostoj de bontenado de specifa aviadilo fariĝas kritikaj por ĝia elekto. La ĉefa celo de la sistemo de optikaj fibroj estas krom plialtigi la sekurecon dank' al fruaj avertoj pri problemoj en la avia strukturo, ankaŭ samtempe signife redukti la kostojn de bontenado.

Analoge al la medicina kampo, temas pri “preventa medicino”. La optikaj fibroj tre precize indikas kie estiĝis damaĝo en la avia strukturo kaj ege faciligas ilian riparon dum multe pli mallonga halto de la aviadilo.