×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Patrino de medicina mariĥuano - Medicino estas unu

Pasintjare sur la pola Fejsbuko estis observebla batalo de la patrino Dorota Gudaniec, pri la vivo de sia infano. Ŝia filo Max Gudaniec estis tiam kvinaĝulo. Li naskiĝis kun la sindromo de Down. Jam nur tio kaŭzas grandajn problemojn. Post unu vakcinado (ne nepre pro tio) komenciĝis ĉe li epilepsio, kiu estis kuracimuna. Ofte okazas, ke infanoj malsanaj je tiu malsano havas eĉ kelkcent epilepsiatakojn dum la tago! Estadante en hospitalo Maks malsaniĝis je sepsemio kaj inflamo de perikardo, hashimoto kaj tiroido. Oni enkondukis lin en komaton kaj poste ne povis lin elkonduki. Li iom post iom estis forpasanta. Sed lia patrino Dorota ne konsentis pri tio. Ĉiun kelkan horon ŝi sur Fejsbuko skribis, kio okazas al Maks. Ŝi priskribadis ĉiujn laŭvicajn stadiojn de liaj malsanoj. Ĉion. Fine ŝi eksciis, ke al ŝia filo restis unu aŭ du semajnoj da vivo. Tiam IU sufloris al ŝi, ke ŝi apliku mariĥuanon. Ŝi ege ekmiris. Sed tiu IU diris al ŝi: „Provu”. Li kaŝe sufloris al ŝi kelkajn aliajn aferojn. Ŝi provis. Ŝi akiris la mariĥuanon, sed ne temas pri formo de mariĥuano, pri kiu ni pensas. Estas sekaĵo nomata Bedrocan neatingebla en Pollando. Bonŝance ekzistas procedo de importado de celmedikamento, kiu ne estas ankoraŭ registrita. Ŝi sukcesis importi la kuracilon el Nederlando, kaj ricevinte ĝin kuregis al hospitalo, kaj petis kuracistojn: „Apliku ĝin ĉe li!” Sed la kuracistoj respondis: „Ne, ĉar malekzistas proceduro”. Dum la infano estis forpasanta. La kuracistoj preferis rigardi la mortantan infanon ol superpaŝi procedurojn, kiuj por ili estis pli gravaj. Ŝi do mem aplikis la akiritan kuracilon. Poste ŝi eĉ trovis kuraciston, kiu konsentis apliki la kuracadon al ŝia filo – d-ron Bocheński. Li estis aplikanta ankaŭ la kuracilon ankoraŭ al 9 aliaj terure malsanaj je epilepsio infanoj. La reago je tio estis tuja – la atakoj ĉesis. Simile okazas plej ofte ĉe ĉiu malsanulo. Eĉ se temas pri limigo al kelkaj atakoj dum unu monato anstataŭ kelkcento de kelksekundaj ĉiutage, estas granda sukceso. Kial ne doni la kuracilon al ĉiuj infanoj? Ĉar mankas proceduroj... Similaj ekzemploj de la malpovo de la sansistemo multas. Kiom longe?

Medicino akademia en lastaj jaroj faris miraklojn. Temas pri atingaĵoj, kiujn ne eblas sublevi. Ja teknologioj, kiuj servas nuntempe por diagnozi, estas strangegaj. Kion precipe kirurgoj nun povas fari kun la homo, estas magio. Tio neniam pli frue okazis, estas atingaĵoj de medicino en kazoj akraj! Kiam iu rompis al si kruron, subiĝis al akcidento – estas akraj kazoj. Ĉi tie la natura medicino ne konfirmiĝis entute. Sur tiu ĉi kampo oni devas turniĝi ĝuste al la akademia medicino. Sed en kazoj de longdaŭraj malsanoj la efikeco de la akademia medicino estas nula! Tiu ĉi medicino kuracas pacienton longdaŭre malsanan kaj kuracas, kaj kuracas... sed tiu neniam resaniĝas. Se la efikeco ne estus nula, malekzistus longdaŭraj malsanoj. Verŝajne malekzistus ankaŭ malsanoj, kiuj laŭ la akademia medicino estas opiniataj malkuraceblaj. Sed ne ekzistas malkuraceblaj malsanoj. Ni nur ne scias, kiel kuraci ilin. Kiam okazas t.n. malkuraceblaj kazoj, tiam estas necesa integriĝo de medicinoj. Tiam la divido je medicino akademia kaj la natura, kaj ĉiuj ceteraj malekzistas. Ĉar fakte medicino estas unu. Ĉar en kuracado temas nur pri tio, ke ni kuracu kaj nenio pli. Nenio alia tiam gravas. Neniuj proceduroj kaj malpermesoj devus limigi la agadon, kiu devas esti alprenita por la bono de paciento, kiu ja estas HOMO. Ni homoj rajtigis kuracistojn, ke ili helpu nin per ĉiuj eblaj rimedoj. Kaj en ekstremaj situacioj ili devus posedi „liberan manon”por povi elekti, kiun ajn manieron, kiu almenaŭ limigas suferojn. La kuracisto havas la devon starigi al si la demandon: „Kion mi ankoraŭ povus provi apliki, por plibonigi la sanstaton de mia paciento?” Dum ofte okazas, ke la sansistemo kreas tiajn procedurojn, kiuj permesas diri al si: „Mi faris ĉion laŭ la procedo, kaj nenion pli mi jam povas fari (ĉar malpermesas al mi fari ion pli la proceduro – do nenio minacas al mi)”. Ni estas tre dankemaj al sanserva sistemo, kiu ofte anticipe decidas pri niaj vivo kaj morto. Ĉu ni malsanuloj ne havas la esperon veninte al kuracisto, ke tiu efektive faros por ni ĉion eblan? En minaco, ni pretas preni sur nin ĉian respondecon, anstataŭ tiu aŭ tiu specialisto, kies rolo estas prizorgi nin? Ja ĉio, kion ni kiel malsanaj volas ekaŭdi de kuracisto estas: „Bone, do ni provu ion alian...” (kaj tute ne temas pri laŭvica antibiotiko aŭ sekva simila pilolo, da kiuj ni senrezulte jam prenis kilogramojn)