×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Oranĝa suko estas pli sana ol oranĝoj

Fruktoj estas sanaj, diras ekspertoj, sed la sciencistoj pri nutrado devas repensi sian propran sloganon, ĉar nova esploro montras klarajn alidirektajn rezultojn.

Freŝe elpremita oranĝosuko povas esti elstara bongustaĵo. Tion oni pensis ĝis nun: Sed la suko el la pakujo superas el scienca vido la freŝan frukton. Tion nun konstatis esploristoj de la universitato de Hohenheim en Germanio. La nutraĵoj en la pasteŭrizita oranĝosuko estas absorbataj de la korpo duoble pli bone ol la suko el la freŝa frukto, diras la rezulto de la esploro.

Ĝis nun freŝaj oranĝoj estis konsiderataj kiel sanaj nutraĵoj. Ilia enhavo de abunde da vitamino C kaj varieco de karotinoidoj kaj de flavonoidoj estas prijuĝata kiel bremsilo por certaj specoj de kanceroj kaj de korsangocirkulaj malsanoj. La tiel nomataj antioksidantoj protektas la korpon kontraŭ damaĝigaj mediaj influoj. La karotinoidoj krome prizorgas ke la korpo estas provizata de la provitamino A.

La reputacio de oranĝosuko aliflanke aspektas tute alie. Ĝi estis prijuĝata de nutroekspertoj ofte kiel same malsana kiel kokakolao. Precipe pro la alta natura enhavo de sukero ĝi estu konsumata nur modere. Nun du esploristoj de la universitato de Hohenheim montris kiel sana oranĝosuko vere estas.

Jam ĉe la unuaj studoj dum marto 2015 montriĝis indikoj ke oranĝa suko estas pli bona fonto por karotinoidoj ol la oranĝo mem. Tiujn rezultojn la sciencistoj nun konfirmis per studo ĉe homoj. Konstatiĝis ke la korpo absorbas el pasteŭrizita oranĝosuko ĉirkaŭ duoble pli da karotinoidoj ol el aĉetebla oranĝo.

La kaŭzo por tio troviĝas en la produktado de la suko, klarigas profesoro. "Ĉe la produktado de la oranĝa suko balastaj substancoj kiel ekzemple pektino aŭ ankaŭ celulozo estas parte separataj. Tiuj substancoj malhelpas la absorbadon de karotinoidoj dum la digestado. En la oranĝo estas pli da nedigesteblaj balastaĵoj ol en la suko, kaj tial la absorbado de karotinoidoj el la frukto forte reduktiĝas.

Sed jen tio ankoraŭ ne sufiĉas, ankaŭ la konsisto ludas rolon ĉe la absorbado de nutraĵoj, ĉar ĉe la maĉado de la oranĝo la fruktaj konsisteroj neniam plene dishakiĝas. Multaj ĉeloj restas intaktaj kaj tiel la absorbado kaj elprofitado de karotinoidoj en la korpo estas malhelpata.