×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Naĝanta ruldometo

Pasigi siajn somerajn feriojn ĉe la akvo aŭ eĉ sur ĝi, do ĉe lago aŭ ĉe la maro estas la prefero de plej multaj homoj. Multaj homoj deziras esti en laŭeble natura medio kaj ili laŭ siaj financaj eblecoj ŝatas pasigi sian ferian restadon en tendoj, en kabanoj, en ruldometoj aŭ en boatoj.

Nun germana industridezajnisto el la plej norda urbo de Germanio Kiel konstruis ruldometon kiu estas uzebla ankaŭ sur la akvo. Kaj tio ne estas nur amatoraĵo, sed produkto preta por la merkato.

La kvar metrojn longa ruldometo estas apenaŭ distingebla de tradicia veturilo. La sola distingaĵo estas la fakto ke ĝi nun ne staras sur herbejo de kampadejo, sed ke ĝi naĝumas en la akvo de nordgermana lago. Nur la flanka enirpordo mankas ĉe tiu ruldometo. La pordo anstataŭe leviĝas supren ĉe la antaŭa flanko.

Nun post pluraj disvolvaj fazoj la naĝanta ruldometo kun la nomo "Sealander" estas preta por seria produktado. La plej granda defio estis samtempe plenumi la postulojn de ruldometo kaj de boato. Ekzemple la algluiĝo de la glacoj devas esti tiom hermetika ke la mara salo ne povas enpenetri. La duoblaj aprobaj procedoj por la Sealander rabis multe da tempo. Nun finfine la veturilo ricevis ĉiujn necesajn kontrolsigelojn kaj aprobojn.

La interno donas lokon al kvar personoj sur du vidalvidaj sidbenkoj. Troviĝas malgranda tablo, kuireja niĉo, kampadeja necesejo kaj ŝrankoj. Laŭbezone la du benkoj konvertiĝas al kuŝareo je grandeco de 200 oble 156 centimetroj - do ĉio kiel ĉe normala ruldometo. Nekutima estas ankaŭ la konstruo de la malantaŭa parto: Tie la tegmento estas rulebla ĝis la mezo de la ruldometo kiu tiel ne nur kapablas naĝumi, sed ankaŭ taŭgas kiel kabrioleto.

Por la surakva moviĝo ĉe la malantaŭa parto fikisiĝas elektra boatmotoro. Necesas nur du manipuloj kaj la ekstera motoro estas ŝraŭbe fiksita kaj la Sealander povas ekveturi surakve. La kapitano de la naĝanta unuĉambra loĝejo ne bezonas kondukpermeson por boatoj, se la motoro ne superas 15 ĉevalpovojn (11,1 kW).

La amfibia veturilo kiu estas preskaŭ plene produktata en Germanio havas prezon kiu korespondas al ĝiaj apartaj ecoj: La baza varianto kostas 17.990 eŭrojn, la malgranda versio de motoro kostas krome 1849 eŭrojn. Kiu krome mendas kelkajn akcesoraĵojn tiu bone pagas pli ol 20.000 eŭrojn. Tio ja estas konsiderinda sumo, sed se oni aĉetus ruldometon kaj boaton separe, oni verŝajne devus pagi ankoraŭ pli.