×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, "Mirakla fabo" sojo

Vizio fariĝis iluzio: La monda kariero de la "mirakla fabo" sojo, kiu devis anstataŭi viandon, prosperas nun kiel porbesta nutraĵo. Sinjoro Haberlandt havis vizion: Anstataŭ la pene produktata viando do povus ankaŭ planto - nome sojo - esti la bazo por favorkosta kaj samtempe sana nutrado. Tiu ideo sonas tre moderna: La bestobredado voras enormajn kvantojn da bestnutraĵoj kaj kultivareojn (por kiuj ankaŭ pluvarbaro estas forigata), ĝi rekte kaj malrekte respondecas por grandaj enaerigoj de varmdomaj gasoj kaj nitrogenaj kombinaĵoj; kaj krome alta konsumo de viando estas vere ne tre sanakcela.

Friedrich Haberlandt havis sian vizion, sed ne dum niaj tagoj, sed en la jaro 1873. La profesoro pri plantokultivado ĉe la agrikultura altlernejo en Vieno konatiĝis dum la Monda Ekspozicio en Vieno kun malproksimorientaj kreskaĵoj, interalie kun sojo. Tiu fabo kiu de 3000 jaroj estas kultivata en Manĝurio enhavas preskaŭ 40 procentojn da oleo kaj ĉirkaŭ 20 procentojn da plenvalora proteino. Haberlandt tuj komencis testkultivadon, sed kelkajn jarojn poste li mortis kaj kun li la ideo. Lia vizio tamen fariĝis realaĵo - kvankam eĉ per tute alia maniero ol li estis intencinta tion: La profesoro nome pensis ke la homoj konsumu sojon kiel legomon kiel oni tion praktikas en la malproksima oriento - hodiaŭ aliflanke enhavaĵoj de sojo estas mondskale la plej grava porbesta nutraĵo.

Kiel tio povis okazi, tion esploris aŭstra historiisto: En studaĵo kiu aperis antaŭ nelonge la aŭtoro priskribas kiel usonaj farmistoj malkovris en la periodo inter ambaŭ mondmilitoj la "miraklan fabon" sojo. Precipe dum la Dua Mondmilito sojoleo estis alte demandata industria krudmaterialo, la sojfaruno (la riĉenhava je proteino resto post la elpremado de la oleo) estis eksportata en la tutan mondon kiel proteinenhava porbesta nutraĵo.

Post la liberaligo de la tutmondaj agroproduktaj merkatoj Brazilo transprenis la gvidadon en la produktado de sojo. La ceteron oni konas: Eŭropo hodiaŭ plene dependas de importado de sojo el Sudameriko, alimaniere nia malsato pri viando neniam estus kontentigebla. Krome - tio estas ironiaĵo de la historio - intertempe Ĉinio, la lando el kiu devenas la sojfabo, estas mondskale la plej granda importanto de sojo. Malsame ol en antaŭaj epokoj tamen sojo hodiaŭ tie tamen ne estas konsumata kiel legomo, sed ĝi ankaŭ tiel servas plejgrandparte en la bestobredado.

Do sojo ne anstataŭis la produktadon de viando sed ĝi nur ebligis ties disvastiĝon. Kaj tiel la vizio de Haberlandt pri nutraĵo surbaze de sojo ŝanĝiĝis al iluzio, resumas la historiisto.

Vizio fariĝis iluzio: La monda kariero de la "mirakla fabo" sojo, kiu devis anstataŭi viandon, prosperas nun kiel porbesta nutraĵo.

Sinjoro Haberlandt havis vizion: Anstataŭ la pene produktata viando do povus ankaŭ planto - nome sojo - esti la bazo por favorkosta kaj samtempe sana nutrado. Tiu ideo sonas tre moderna: La bestobredado voras enormajn kvantojn da bestnutraĵoj kaj kultivareojn (por kiuj ankaŭ pluvarbaro estas forigata), ĝi rekte kaj malrekte respondecas por grandaj enaerigoj de varmdomaj gasoj kaj nitrogenaj kombinaĵoj; kaj krome alta konsumo de viando estas vere ne tre sanakcela.