×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Memfarita fromaĝo en Rusio

Produktoj el EU-landoj pro la sankcioj ne plu estas aĉeteblaj en Rusio. Do pli kaj pli da rusoj mem faras sian fromaĝon.

La fromaĝoj Mocarela kaj Rikota el Italio, Kamemberto el Francio, Feta el Grekio - tiaj frandaĵoj jam de monatoj en Rusio ne plu haveblas. La fromaĝo el EU-landoj ne plu estas aĉetebla en la superbazaro ekde kiam prezidento Vladimiro Putin antaŭ pli ol unu jaro malpermesis la importadon de okcidentaj nutraĵoj kiel reago je sankcioj de la okcidento en la konflikto pri Ukrainio. Kaj la rusa fromaĝo tutsimple ne sufiĉe bongustas. Kvar el kvin ofertataj specoj enhavas plantan oleon, kion kritikis antaŭ nelonge eĉ la rusa aŭtoritato por protektado de konsumantoj. Tial pli kaj pli da rusoj mem faras sian fromaĝon.

"Dum nur unu horo mi tutsimple faras fromaĝon, kiu estas pli freŝa kaj pli bona ol tiu kiun mi aĉetis antaŭ la sankcioj", diras la 25-jara Tatjana. Alte en la 20-a etaĝo de loĝdomo en Moskvo ŝi kirlas per la ŝaŭmkulero en la varmega lakto. Ŝia edzo Andrej kiu estas financkonsilanto en banko, diras ke pluraj el liaj kolegoj jam fabrikas sian propran fromaĝon.

Precipe en la grandaj urboj kiel Moskvo kaj Sankta Peterburgo la homoj malhavas la fromaĝojn el eksterlando. Tiuj fromaĝoj alvenis post la falo de la Fera Kurteno en la jaro 1991, kaj post la malfermo rilate al okcidentaj landoj la rusoj trovis la guston kaj ankaŭ havis la monon por pagi importitan fromaĝon. Preskaŭ 500.000 tunojn da fromaĝo Rusio importis el okcidenteŭropaj landoj antaŭ la starigo de sankcioj.

Ankaŭ en urboj kiel Niĵni-Novgorod, Kazan, Samara aŭ Rostov ĉe Don multaj homoj ne plu povas mordi en spican pecon da fromaĝo. Ankaŭ de tie Valeria Opanasjuk ricevas mendojn por sia "Fromaĝskatolo". Ekde januaro la 25-jarulino ofertas siajn kolektojn por memproduktado de fromaĝo pere de la interreto. Monaton post monatoj la vendociferoj plialtiĝis je 25 procentoj, ŝi entuziasme rakontas. "En fromaĝskatolo troviĝas ĉio kio estas bezonata por produkti fromaĝon: "kribriloj, termometro, dozadkuleroj kaj kompreneble la recepto. "Mi ne estus pensinta ke tio fariĝos tiel granda sukceso", diras Valeria - ĉar ŝi mem kaj ŝia fianĉo kiu estas informadikisto ne sukcesis produkti bonan fromaĝon je la unua fojo en la propra kuirejo. Sed ŝi estas konvinkita ke "post malmultaj semajnoj komencantoj povas eĉ elsorĉi Kamemberton." La produktado de kapra freŝfromaĝo aŭ de rikoto estas "tiel simpla kiel la konservado de kukumoj en aceto". Ekzistas ankaŭ aliaj similaj ofertoj. Kaj furoras en Rusio ankaŭ kursoj pri la farado de fromaĝoj. Kaj jam aktivas pluraj grupoj de entuziasmuloj kiuj sin dediĉas al la produktado de altkvalitaj specialaj fromaĝoj. Ili komprenis ke ili mem devas preni la aferon en proprajn manojn por havigi al si bongustajn fromaĝojn.


Produktoj el EU-landoj pro la sankcioj ne plu estas aĉeteblaj en Rusio. Do pli kaj pli da rusoj mem faras sian fromaĝon.

La fromaĝoj Mocarela kaj Rikota el Italio, Kamemberto el Francio, Feta el Grekio - tiaj frandaĵoj jam de monatoj en Rusio ne plu haveblas. La fromaĝo el EU-landoj ne plu estas aĉetebla en la superbazaro ekde kiam prezidento Vladimiro Putin antaŭ pli ol unu jaro malpermesis la importadon de okcidentaj nutraĵoj kiel reago je sankcioj de la okcidento en la konflikto pri Ukrainio. Kaj la rusa fromaĝo tutsimple ne sufiĉe bongustas. Kvar el kvin ofertataj specoj enhavas plantan oleon, kion kritikis antaŭ nelonge eĉ la rusa aŭtoritato por protektado de konsumantoj. Tial pli kaj pli da rusoj mem faras sian fromaĝon.

"Dum nur unu horo mi tutsimple faras fromaĝon, kiu estas pli freŝa kaj pli bona ol tiu kiun mi aĉetis antaŭ la sankcioj", diras la 25-jara Tatjana. Alte en la 20-a etaĝo de loĝdomo en Moskvo ŝi kirlas per la ŝaŭmkulero en la varmega lakto. Ŝia edzo Andrej kiu estas financkonsilanto en banko, diras ke pluraj el liaj kolegoj jam fabrikas sian propran fromaĝon.

Precipe en la grandaj urboj kiel Moskvo kaj Sankta Peterburgo la homoj malhavas la fromaĝojn el eksterlando. Tiuj fromaĝoj alvenis post la falo de la Fera Kurteno en la jaro 1991, kaj post la malfermo rilate al okcidentaj landoj la rusoj trovis la guston kaj ankaŭ havis la monon por pagi importitan fromaĝon. Preskaŭ 500.000 tunojn da fromaĝo Rusio importis el okcidenteŭropaj landoj antaŭ la starigo de sankcioj.

Ankaŭ en urboj kiel Niĵni-Novgorod, Kazan, Samara aŭ Rostov ĉe Don multaj homoj ne plu povas mordi en spican pecon da fromaĝo. Ankaŭ de tie Valeria Opanasjuk ricevas mendojn por sia "Fromaĝskatolo". Ekde januaro la 25-jarulino ofertas siajn kolektojn por memproduktado de fromaĝo pere de la interreto. Monaton post monatoj la vendociferoj plialtiĝis je 25 procentoj, ŝi entuziasme rakontas. "En fromaĝskatolo troviĝas ĉio kio estas bezonata por produkti fromaĝon: "kribriloj, termometro, dozadkuleroj kaj kompreneble la recepto. "Mi ne estus pensinta ke tio fariĝos tiel granda sukceso", diras Valeria - ĉar ŝi mem kaj ŝia fianĉo kiu estas informadikisto ne sukcesis produkti bonan fromaĝon je la unua fojo en la propra kuirejo. Sed ŝi estas konvinkita ke "post malmultaj semajnoj komencantoj povas eĉ elsorĉi Kamemberton." La produktado de kapra freŝfromaĝo aŭ de rikoto estas "tiel simpla kiel la konservado de kukumoj en aceto".

Ekzistas ankaŭ aliaj similaj ofertoj. Kaj furoras en Rusio ankaŭ kursoj pri la farado de fromaĝoj. Kaj jam aktivas pluraj grupoj de entuziasmuloj kiuj sin dediĉas al la produktado de altkvalitaj specialaj fromaĝoj. Ili komprenis ke ili mem devas preni la aferon en proprajn manojn por havigi al si bongustajn fromaĝojn.