×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Malmultaj amikoj por la vivo

Malmultaj amikoj por la vivo

Trovi amikojn estis neniam pli simple ol nun: Ĉiu uzanto de Fejsbuko estas amike ligita kun averaĝe 350 homoj, junaj plenkreskuloj havas eĉ 649 amikojn. Jen ora epoko por amikecoj, oni povus kredi. Sed analizo de usonaj esploristoj montras aliajn rezultojn: Kvankam la kontaktoj en sociaj retoj plimultiĝas, la nombro de intimaj konatuloj restas mirinde malgranda kaj dum la kuro de la vivo eĉ ankoraŭ malkreskas.

Por la studaĵo la esploristoj de la Sonoma ŝtata universitato enketis 25 185 hazarde elektitajn vizitantojn de novaĵpaĝaro pri ilia amikaro. Ĉar ĉiu alie komprenas la nocion "amikeco", la sociologoj starigis pli specifajn demandojn: De kiom da amikoj vi dezirus ke ili entreprenu ion okaze de via naskiĝtago? Kiom el ili vi povus alvoki telefone meze en la nokto por paroli pri persona problemo? Kun kiom el ili vi parolas pri la propra seksa vivo?

Plej multaj enketitoj taksis ke inter 5 ĝis 10 personoj aperus por kunfesti la naskiĝtagon. Por la nokta urĝa parolbezono taŭgus proksimume 5 ĝis 7 telefonnumeroj. Kaj pri intimaĵoj ili parolus averaĝe kun 3 ĝis 7 personoj.

Montriĝis ankaŭ ke ne ekzistas signifaj diferencoj en la nombro de amikoj laŭ sekso kaj seksa orientiĝo. Oni konjektis ke gejaj viroj kaj lesbaj virinoj havas pli da amikaj rilatoj ol heteroseksaj homoj. Sed tio ne estas la kazo. Ankaŭ la nombro de intimaj amikoj ne dependas de la seksa orientiĝo. Sed la esploristoj substrekas ke eble la enketitaro ne estas vere reprezenta tiucele.

La sciencistoj tamen estas certaj en tio ke la aĝo ludas grandan rolon rilate al amikecoj. "Dum la junaĝo oni kreskigas sian amikaron, sed jam en la frua plenkreska aĝo la nombro denove malkreskas", diras psikologo de la universitato de Jena en Germanio. Tie esplorista teamo povis montri ĉe la valortaksado de pluraj studaĵoj kun entute 178 000 partoprenintoj ke 25-jaruloj praktikas plej multajn amikajn rilatojn - post tiu aĝo la nombro konstante malkreskas. Esploroj el la pasintaj jaroj eĉ supozigas ke la grandeco de sociaj retoj kompare al pasintaj jardekoj estas eĉ iomete ŝrumpinta - jen fakto kiun la sciencistoj ne vere povas ekspliki.

"Koncerne la nombron de vere bonaj amikoj kiujn oni renkontas dum la vivo ankaŭ la sociaj portaloj en la interreto ne ŝanĝis ion", diras la psikologo. Por la vivokontenteco laŭ li ja la nombro de amikoj entute restas sensignifa. "Por tio nur la kvalito de la amikecoj estas decida." Tiun rezulton ankaŭ ricevis la usonaj esploristoj. La nombro de amikoj ĉe Fejsbuko do ankoraŭ ne estas indikilo por persona feliĉo.

Malmultaj amikoj por la vivo

Trovi amikojn estis neniam pli simple ol nun: Ĉiu uzanto de Fejsbuko estas amike ligita kun averaĝe 350 homoj, junaj plenkreskuloj havas eĉ 649 amikojn. Jen ora epoko por amikecoj, oni povus kredi. Sed analizo de usonaj esploristoj montras aliajn rezultojn: Kvankam la kontaktoj en sociaj retoj plimultiĝas, la nombro de intimaj konatuloj restas mirinde malgranda kaj dum la kuro de la vivo eĉ ankoraŭ malkreskas.

Por la studaĵo la esploristoj de la Sonoma ŝtata universitato enketis 25 185 hazarde elektitajn vizitantojn de novaĵpaĝaro pri ilia amikaro. Ĉar ĉiu alie komprenas la nocion "amikeco", la sociologoj starigis pli specifajn demandojn: De kiom da amikoj vi dezirus ke ili entreprenu ion okaze de via naskiĝtago? Como todo mundo entende a noção de "amizade", os sociólogos fizeram perguntas mais específicas: Quantos amigos você gostaria que fizessem algo no seu aniversário? Kiom el ili vi povus alvoki telefone meze en la nokto por paroli pri persona problemo? Kun kiom el ili vi parolas pri la propra seksa vivo?