×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Malkreskas la epidemio de aidoso

La Unuiĝintaj Nacioj komunikas sukceson en la batalo kontraŭ HIV: 15 milionoj da homoj nuntempe ricevas vivosavajn medikamentojn. La ambicia celo estas meti finon al la epidemio ĝis la jaro 2030.

La nombro de novinfektoj kun HIV ekde la jaro 2000 estas forte malkreskinta. Ankoraŭ antaŭ 15 jaroj ĉirkaŭ 3,1 milionoj da homoj nove infektiĝis kun la viruso. En la jaro 2014 estis plu nur ĉirkaŭ 2 milionoj, diras la raporto de la kontraŭaidosa programo (UNAIDS) de UNO.

"La mondo sukcesis haltigi la epidemion de aidoso kaj eĉ malkreskigi ĝin", diris la ĝenerala sekretario de UNO Ban Ki Moon. Danke al la mondskalaj klopodoj ekde la jaro 2000 laŭ la raporto 30 milionoj da homoj evitis infekton kaj 8 milionoj da mortokazoj povis esti evititaj.

Havigi vivosavan kuracadon al 15 milionoj da homoj en la jaro 2015, tiu celo nun eĉ jam estas atingita antaŭ la atingo de la limdato en ĉi tiu jaro. Tiu mejloŝtono montras ke la komunumo de ŝtatoj povas starigi ambiciajn celojn kaj kapablas atingi ilin, diris Ban Ki Moon. La batalo kontraŭ la HIV-epidemio apartenas al la ok celoj de UNO okaze de la jarmilŝanĝo.

La sekva paŝo devas esti la "ambicia, sed realisma" celo, meti finon al la epidemio ĝis la jaro 2030, postulis Ban. Por atingi tion necesos plialtigi la monrimedojn por la batalo kontraŭ HIV dum la venontaj 5 jaroj de nuntempe ĉirkaŭ 22 miliardoj da usonaj dolaroj je 8 ĝis 12 miliardoj da dolaroj en jaro.

En la jarmilŝanĝa jaro HIV signifis en pli malriĉaj landoj ofte mortokondamnon. Tiam mortis laŭ la raporto mondskale ĉiutage ĉirkaŭ 4300 homoj pro la konsekvencoj de la imundifekta malsano aidoso. Nur 700.000 havis aliron al la necesaj medikamentoj. Intertempe ricevas mondskale 15 milionoj da homoj la koktelon el tablojdoj per kiu la HIV-viruso je longa vido povas perdi sian malsanigan forton.

Antaŭ 15 jaroj medikamentoj estis ankoraŭ "nur por riĉuloj, ne por malriĉuloj", diris la estro de UNAIDS. La vivespero de HIV-infektitoj laŭ tio kreskis ekde la jaro 2000 de 36 al 55 jaroj, la nombro de mortokazoj malkreskis de 2 milionoj al 1,2 milionoj en jaro. Oni esperas ke en la jaro 2030 estos nur po 200.000 tiaj kazoj.

Malgraŭ la mondskala malkresko de novinfektoj kun aidoso en Germanio la infektoj montras kreskantan tendencon. Tamen granda parto de la trafitoj devenas el landoj en kiuj aidoso estis aparte ofta. La infekto plej ofte okazis jam en la devenlando.

La respondeculoj de UNO alvokas daŭrigi la batalon kontraŭ aidoso. 70 procentoj de la 36,9 milionoj da HIV-infektitoj vivas en Afriko sude de la Saharo.