×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Libropaĝo por pura akvo

Libro povas savi vivon. Tiu moto ne estas nova, sed normalkaze ĝi validas por la enhavo de verko. Sed Theresa Dankoviĉ en Bostono, Usono en tiu kazo havas alian aliron. La esploristino disvolvis libron kies unuopaj paĝoj estas plenaj je partikloj de arĝento kaj kupro. La paĝoj estas elŝireblaj kaj estas uzataj kiel filtroj por igi malpuran akvon trinkebla. La ideo funkcias, tion demonstris Dankoviĉ en Bostono ĉe konferenco de la usona ĥemia societo. En plej multaj kazoj unu paĝo forigis 99 procentojn de la malsanigaj mikroorganismoj - bakteriojn kaj virusojn - kaj produktis trinkakvon kies kvalito estas komparebla kun la usona.

Ke arĝento havas bakterimortigan econ, tion oni ja jam delonge scias, ŝi diras. Ŝi nur pluŝpinis tiun penson kaj ankaŭ eksperimentis kun kupro. En sia esplorejo tamen ŝi nur uzis akvon kiu estis malpurigita de la esploristoj mem. La rezultoj de la ekstera laboro en la praktiko tial estis des pli gravaj: Interalie en Ganao, Sudafriko kaj Bangladeŝo ŝi elprenis je 25 lokoj malpuran akvon kaj filtris ĝin. Ŝiaj esplorrezultoj do ankaŭ tie estis konfirmitaj.

En unu loko la akvo estis ege malpuriĝinta ĉar interalie tien alfluis ankaŭ rubakvo. En provaĵo oni trovis milionojn da bakterioj. Sed eĉ ŝi miris ke ankaŭ en tiu kazo per unu paĝo estis forigitaj preskaŭ ĉiuj mikroorganismoj. Dum evidente estis mortigitaj ĉiuj bakterioj, necesas ankoraŭ testi kiuj virusoj kaj parazitoj povus esti rezistivaj kontraŭ la filtro, klarigas la esploristino.

Ĉe la filtrado ankaŭ etaj partikloj de arĝento kaj kupro eniras la trinkakvon, sed ne je kvanto kiu povus endanĝerigi la sanon. Estas ĉiukaze la celo produkti la libron en serio kaj disvastigi ĝin en afrikaj kaj aziaj landoj. Nun gestudentoj de Dankoviĉ permane produktas la librojn. Sur la paĝoj estas cetere legeblaj informoj pri pura trinkakvo kaj instrukcio en la angla kaj en la koncerna lingvo de la lando. Laŭ Dankoviĉ unu paĝo povas purigi 100 litrojn da akvo, laŭ tio unu libro povus servi por unu persono ĝis maksimume 4 jarojn. La produktado estas relative malmultekosta.

Laŭ taksoj de la Monda Sanorganizo 2,4 miliardoj da homoj mondskale apenaŭ havas aliron al sanitaraj instalaĵoj kaj 630 milionoj ne havas puran trinkakvon. Dum la pasintaj jardekoj la provizado tamen ankaŭ pliboniĝis kaj tiel inter la jaroj 1990 kaj 2010 du miliardoj da homoj ricevis aliron al trinkakvo, precipe en Indonezio kaj Ĉinio.