×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Libroj liberigas

En negranda urbo Hortolândia, en la ŝtato San-Paŭlo, Brazilo, komenciĝis antaŭ iom da tempo interesa projekto rilate la restadon de krimuloj en karcero. Se temas pri evidente nedanĝeraj homoj, kiuj faris ne tre gravajn krimojn (ĝenerale ŝtelojn aŭ portadon de drogaĉoj), kaj bone kondutas, tiam ili povas ricevi mallongigon de sia tempo en la karcero. Por tio necesas montri laborkapablon, pacemon kaj ... legadon! Jes, legadon de libroj!

Iniciatis la aferon pedagogiistino Elisandre Oliveira, kaj la programo nomiĝas ´Legado liberigas´. Ĝi konsistas en semajnaj kunvenoj de grupoj da prizonuloj, kiuj rajtas ricevi po unu libro monate, sub la superrigardo de instruisto. Dum la kunsidoj ili diskutas la enhavon de la legata verko kaj fine ĉiu devas verki 3-4-paĝan komenton pri la elektita libro. Se la teksto estas aprobita, la verkinto ricevas mallongigon de sia restado en la prizono je 4 tagoj. La biblioteko de la institucio disponigas preskaŭ du mil librojn al la interesitoj. Krome, ili spektas kaj komentas filmojn kaj komune legas poemojn. Jam kelkaj dekoj da homoj ricevis sian liberecon pli frue, danke al la programo. Temas fakte pri homeca ago. La socia organizo kiel tuto, kiu ne traktas ĉiujn civitanojn egalece, kunkulpas pri la okazado de krimoj, precipe inter junuloj. Doni al ili novan ŝancon estas morala devo. Kompreneble, oni devas agi prudente. Fakuloj, kiuj akompanas la krimulojn, atestas pri la evidenta ŝanĝo de sintenoj, kiujn ili prezentas. Ili fariĝas pli trankvilaj, pli pensemaj kaj motivitaj serĉi novajn vojojn post la liberiĝo. Aliaj brazilaj ŝtatoj (Paraná, Piauí kaj Goiás) jam praktikas la rimedon de legado por mallongigo de restado en prizonoj. En la ŝtato San-Paŭlo, oni planas disvastigi la programon ´Legado liberigas´ al ĉiuj ŝtataj prizonoj. Cetere, la serĉado de alternativaj punoj por ne tre gravaj krimoj estas lastatempe pledo de multaj juristoj. En Brazilo, Esperantista juĝisto César Barros Leal publikigis fakan verkon tradukitan al Esperanto: ´Enprizonigo: Krepusko de Erao´. Ĝi pritraktas la fiaskon de la prizona sistemo en la historio kaj la bezonon homecigi ĝin. Tiusence, legado de libroj estas sencohava ideo. Legado stimulas analizemon, pripensadon, sentemon kaj kritikemon. La konata brazila verkisto Monteiro Lobato asertis: ´Nacion oni konstruas per homoj kaj libroj´. Legado stimulas ankaŭ pripensadon pri la propra vivhistorio, kaj tio rekte koncernas la vivon de prizonuloj. Marcel Proust, ĉi-rilate, skribis: `Ĉiu leganto estas leganto de si mem´.