×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La unua enciklopedio en la historio

En nia tempo, interreto estas speco de senfina, facile alirebla deponejo de scioj, kaj en ĝi Vikipedio elstaras kiel formala enciklopedio. Ili preskaŭ realigas la fikcian revon de la argentina aŭtoro Jorge Luis Borges, pri ĉioscia konsultejo, iam atingota de la homaro. Al la moderna homo, tio sonas tute natura kaj memkomprenebla afero, ke ekzistas interreto kapabla solvi preskaŭ ĉiun lian dubon. Oni apenaŭ memoras, ke ĝi estas relative freŝa atingo de la homaro. Oni apenaŭ pensas, kiel eksterordinara estis la aperigo de la unua enciklopedio, en la 18-a jarcento.

Nuntempe en Brazilo ĵurnaloj anoncas la intencon de la Eldonejo de Universitato de San-Paŭlo baldaŭ publikigi portugallingvan tradukon de la unua enciklopedio en la Historio, nome la verko de Diderot kaj D´Alembert, en la franca lingvo, kies lastaj volumoj aperis en la jaro 1772. Ĝi estos eble la plej ampleksa traduko de tiu historia, epokfara verko. La brazila eldono konsistos el kvin volumoj organizitaj laŭ temoj (ne laŭ alfabeta ordo, kiel en la originalo) kaj enhavos preskaŭ 300 kapvortojn de 37 aŭtoroj. Originalaj desegnaĵoj ilustros la tuton.

La ´Enciklopedio aŭ Racia Vortaro pri Sciencoj, Artoj kaj Oficoj´ (ĉi tiu estas la titolo de la originalo) estis fakte mirinda atingo de la tiel nomata iluminismo. Ĝi estis inspirita de la angla Enciklopedio el 1728, kiu enhavis nur du volumojn. La francaj aŭtoroj bezonis preskaŭ dudek jarojn por kompletigi 17 volumojn (72000 kapvortojn) kaj 11 volumojn da desegnaĵoj. 140 kunlaborantoj partoprenis la verkadon, inter ili Jean Jacques Rousseau kaj Voltaire. Ĝin forte atakis tiamaj intelektulaj aŭtoritatuloj, kritikistoj, la Papo kaj precipe la jezuitoj; ĝin cenzuris eĉ Sorbono. La verko tamen furore vendiĝis en Eŭropo kaj inaŭguris novan tempon por disvastigo de konoj. Diderot intencis konstrui ´ĝeneralan bildon pri la klopodoj de la homa spirito, ĉiaspecaj kaj ĉiutempaj´. Diderot mem verkis pli ol 5000 artikolojn kaj D´Alembert pli ol 1600. En letero, li skribis: ´Ĉi tiu verko certe kaŭzos, laŭ la pasado de la tempo, ian revolucion en la spiritoj, kaj mi esperas, ke tiranoj, subpremantoj kaj netoleremuloj nenion gajnos per tio. Ni servos al la homaro.´ La unua enciklopedio de Diderot kaj D´Alembert plenumis gravan rolon por la aŭtonomio de scienco rilate la tradicion, la teologion kaj la politikajn potencojn. Ĝi severe kritikis arbitrecon, certajn morojn, cenzuron, tribunalajn maljustaĵojn kaj iujn politikajn tendencojn. Jen kial oni konsideras tiun verkon vere mejloŝtona.