×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La restoracio de la estonteco

En San Francisko troviĝas la restoracio de la estonteco. Almenaŭ tion asertas eŭforiaj artikoloj en gazetoj, blogoj aŭ interretaj portaloj. Eatsa estas la nomo de la restoracio kaj laŭdire ĝi estas reinventanta la rapidvoran kulturon je monda skalo. Skribotablaj laborantoj el la tuta urbo ĉiutage urĝas al la Financa Distrikto por havigi al si pladon. La atendovico tie antaŭ la enirejo estas preskaŭ same longa kiel ĉe apero de nova I-Phone antaŭ Apple-vendejo.

Pro kio elstaras la restoracio? Kompreneble ne pro la manĝaĵoj! Ne, la Eatsa estas ŝatata pro la fakto ke oni tie ne renkontas eĉ nur unu homan kunlaboranton. Oni mendas ĉe tabuletaj komputiloj. Kiu dum la tuta tago sidas antaŭ ekrano kaj stoike premas klavojn, tiu evidente dum tagmeza paŭzo preferas alklaki nur pladon sur ekrano, anstataŭ devi paroli ankoraŭ kun kunlaboranto de la restoracio. La buŝo malfermiĝas nur por manĝado.

Sur la menuo troviĝas diversaj salatoj. Ĉiuj kreaĵoj estas preparitaj kun kvinoo kaj estas strikte vegetaraj. Oni pagas per karto, kontanta mono en la jaro 2015 en San Francisko aspektus kiel pagmetodo kvazaŭ el la ŝtonepoko.

Eatsa estas la perfekta restoracio por la moderna sanfranciskano el la teknologia branĉo. Ties vivo ja ĉiukaze ja estas plene ciferecigumita kaj organizita por alporti efikecon.

La teknikema homo ja jam de jaroj alkutimiĝis mendi sian vespermanĝon per aplikaĵeto kaj ricevi ĝin de liveranto ĉe sia dompordo. Kuiri ja kostus tro da tempo, necesas ja revolucii la mondon. En superbazaro la teknikemulo jam delonge ne plu aperis. Pro kio ankaŭ? Diversaj nutraĵliveraj servoj liveras aĉetojn kiuj estis menditaj interrete - de biologia legomo al biero ĝis tualeta papero - en la domon ene de horo. Kaj simile funkcias aliaj servoj por purigi la loĝejon aŭ lavi la malpurajn tolaĵojn.

Sed estas ankoraŭ tiu ĝena interago kun la samepokanoj kiu kostas valoran tempon. Eatsa forigas eĉ tiun ĝis nun necesan ĝenaĵon kaj optimumigas la tagmezan paŭzon.

Almenaŭ Eatsa sukcesas logi la teknikemulojn for de iliaj skribotabloj kaj al freŝa aero. Al tio kontribuas ke en San Francisko ĉiu nova atingaĵo kiu iel rilatas al tekniko tuj estas altenlaŭdata al unika evento. Se oni mem vizitas tiun novan restoracion, oni fiere faras fotojn kaj publikigas ilin en sociaj retoj.

Post mallonga atendado aperas la nomo de la mendinto sur travidebla klapo. En la fako malantaŭe staras la plado. Senvorte eblas konsumi la manĝaĵon helpe de plasta manĝilaro. La manĝaĵo ja bongustas. Nun necesus restoracio kiu servas pladojn sen amasigi montojn da plasta rubo. Sed eble oni preferas iri al tute malmoderna restoracio kun porcelanaj teleroj por tie babili iomete kun la kelnero. La temo ja povus eble esti plej novaj teknikaj atingaĵoj en San Francisko.