×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La oka pordo 4/4

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Antikva egipta pentraĵo: transmonda juĝceremonio.Sur la pesilteleroj: homa koro kaj la plumo de Maat.

DUA SCENO: ”EN LA TRONSALONO DE RA” (daŭrigata)

AIDA: Ho! Jen nova pordo… RADAMES: La ĉiopova Ra flustras ion en la orelojn de Bes… Kio okazos? AIDA: Sst…[paŭzo] BES: Mi, Bes, kiu kapablas distri infanojn, pretas permesi al la ĝojoj de Aida kaj Radames pasi trans la Magia Pordo De Ĉiela Rido. RADAMES: Donu la manon, Aida. Ni transpasu la okan pordon! [paŭzo kun muziko] RA: Nun, la vojaĝo de Aida kaj Radames estas cent procente laŭleĝa. Hmm, ni perdis multan tempon pro la interveno de Set. Kaj mi hastas... Brilanta Maat, mi petas mallongigon de la ceremonio. Bonvolu laŭtlegi tre rapide la liston pri la pekoj de la kandidatoj. MAAT: Mi proponas, ke mi laŭtlegu nur la liston de tiuj pekoj, pri kiuj la kandidatoj NE kulpas. Tia listo estas kutime malpli temporaba kaj ĉiukaze pli interesa... RA: Jes, jes. Bonvolu. MAAT: ”La kandidatoj neniam perfidis siajn infanaĝajn revojn.” RA: Bonege… MAAT: ”La kandidatoj neniam forgesis ĝui muzikon.” RA: Tre bone, tre bone… MAAT: ”La kandidatoj neniam ĉesis ami la florojn.” RA: Ĉu vere? Ĉarme, tute ĉarme… MAAT: ”La kandidatoj neniam kuiris malbongustajn manĝaĵojn.” RA: Laŭdinde! Eĉ tre laŭdinde… MAAT: ”La kandidatoj neniam kuiris malsanigajn manĝaĵojn.” RA: Hoo! Eĉ pli laŭdinde… Brave! Brave! MAAT: ”La kandidatoj neniam perfidis sian amon.” RA: Hmmm… Belega vivraporto! Splendida Maat, vi povas komenci la sanktan pesadon. MAAT: Mi rememorigas al vi, ke por atingi eternan liberecon, ĉiu animo devas pezi ne pli ol mia plumo. Princino Aida, bonvolu surmeti vian animon sur la pesilon… [paŭzo kun sonefekto] Gratulon! Generalo Radames, bonvolu surmeti vian animon sur la pesilon [paŭzo kun sonefekto] Gratulon! Ambaŭ animoj taŭgas por liberiĝo. RA: Mi, la ĉiopova Ra, la leĝfaranto en la ĉielo kaj sur la tero, decidas: Aida kaj Radames vivis belajn, inspiropovajn vivojn. Ili meritas senfinan liberecon. Mi permesas al ili krei arton laŭ sia plaĉo. Nek en la ĉielo nek sur la tero ekzistas pli altkvalita libereco ol la libereco de kreado. Mi permesas al iliaj animoj reveni ree kaj ree sur la teron. Post kelkmil jaroj, ili estos permesataj inspiri faman spektaklo-muzikon al tiama fama komponisto, kiu nomiĝos Giuseppe VERDI. La juĝceremonio finiĝis.

====================FINO========================