×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La malfacila teorio de la relativeco

La malfacila teorio de la relativeco

En novembro 1915, la 36-jara Alberto Ejnŝtejno publikigis sian Teorion de la Ĝenerala Relativeco. Tio okazis dek jarojn post la publikigo de lia antaŭa Teorio de la Speciala (aũ Parta) Relativeco. Post unu jarcento, la mondo ankoraŭ miras pri la mensaj produktoj de tiu admirinda homo. En ĉi tiu novembro 2015, amaskomunikiloj ripete esprimas tiun admiron, ĉie.

Sciencistoj ĝis nun insistas unuanime, ke tiu eltrovaĵo estas unu el la plej gravaj por la progreso de scienco, en la tuta historio. Post Ejnŝtejno, iuj sciencaj fundamentoj definitive ŝanĝiĝis. Simile okazis, kiam Galileo anoncis siajn novaĵojn en Mezepoko, kiam Darvino ellaboris sian Evoluismon, en la 19-a jarcento, kaj kiam Watson kaj Cricks priskribis la strukturon de DNA, en la 20-a jarcento. Tamen, oni povas observi unu apartaĵon: rilate la eltrovojn de Galileo, Darvino kaj Watson/Cricks, multaj iom kleraj homoj kapablas esprimi, almenaŭ per ĝeneralaj vortoj, pri kio temas. Tamen, rilate la Teorion de la Relativeco, tre malmultaj meze kleraj homoj kapablas almenaŭ montri, ke ili havas etan ideon pri la afero. Dum kelkaj tagoj mi esploris inter miaj konatoj, kiuj ricevis universitatan kleriĝon, kaj mi konstatis, ke 9 el 10 tiaj homoj tute ne sukcesas klarigi ion ajn pri la ejnŝtejna elpensaĵo. Efektive, la afero estas komplika por “normalaj” homoj. En plej bona okazo, oni povus ĉi tiel esprimi ĝin: “Ejnŝtejno eltrovis, per matematikaj kalkuloj, ke ´tempo´ kaj ´spaco´ ne estas sendependaj dimensioj – unu influas la alian. Nome, se iu objekto moviĝas je tre granda rapideco (proksima al la rapideco de la lumo, 300 000 kilometroj en ĉiu sekundo), tiam la tempo povas ricevi ekspansion.” Stranga koncepto! Por ilustri ĝin, ordinare oni proponas la tiel nomatan “paradokson de la ĝemeloj”. Ĝi sonas kiel fantasta fabelo: “Sur la Tero staras du ĝemelaj fratoj. Unu el ili ekveturas al fora galaksio per raketo, je la rapideco de la lumo. Kiam li revenas, li estas pli juna ol la frato.” Ne mirinde, do, ke la Teorio de la Relativeco de Ejnŝtejno sonas ankoraŭ strange al plej multaj oreloj! Fakte, oni apenaŭ povas imagi aplikojn de ĝi en la ĉiutaga vivo, se oni ne estas fakulo. Tio estas komprenebla, ĉar ĝi koncernas objektojn, moviĝantajn je rapidecoj tre grandaj. Tamen, almenaŭ pri unu populara instrumento oni povas tion diri: la konata GPS, kiu helpas ŝoforojn en la aŭtomobila trafiko, havas siajn kalkulojn bazitaj sur tiu eltrovo, ĉar ili dependas de satelitoj, kiuj moviĝas je miloj da kilometroj en ĉiu sekundo. Jen ni alvenis al unu apliko de ĝi en la reala mondo.

Kaj ĉi tie finiĝas mia modesta latino, rilate al tiu temo.