×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La ideala gen-koktelo

Ke korpa grandeco kaj inteligenteco mirinde kompletigas unu la alian, tion altkreskintaj samepokanoj jam delonge konjektis. Nun ankaŭ la scienco prezentas koncernajn pruvojn. En granda analizo esploristoj montras en faka revuo kial la homoj dum la kuro de la evolucio fariĝis pli grandaj kaj pli inteligentaj. Tra la popoloj kaj nacioj la idoj superas la antaŭulojn kaj plej ofte kapablas pensi pli rapide, kio en la homa historio estis plej ofte avantaĝo.

Internacia esplorista teamo de la universitato de Edinburgo en Skotlando valorkalkulis la datumojn de 350.000 homoj ĉirkaŭ la terglobo. Ĉe tio mezuriĝis ne nur pezoj kaj grandecoj, sed ankaŭ konstatiĝis 16 karakterizaj trajtoj kiuj - se ili devias de la normo - povus liveri indikon por la emo pri certaj malsanoj. Al tio apartenas ekzemple la mezurvaloroj pri sangopremo, grasometabolo kaj spirfunkcio, sukermetabolo kaj kogna laborkapablo.

La paralele farita analizo de la genaro montris mirigan kuntekston: Ju pli la gepatroj genetike malsamis, des pli grandaj kaj inteligentaj fariĝis la infanoj. Genetika proksimeco efikis negative. Tiel la idoj de unuagradaj gekuzoj averaĝe estis je 1,2 cm pli malgrandaj kaj posedis 10 monatojn malpli da lerneja kleriĝo ol la idoj de neparencaj gepatroj.

Genetika diverseco estas konsiderata granda avantaĝo en la evolucio. Jam delonge estas konate ke paroj kies genaro forte varias havas pli rezistivajn idojn - la miksado de diversaj defendaj fortoj armigas ilin kontraŭ pli granda gamo da infektantoj. Simile kompreneblaj estas la aktualaj rezultoj: Kiu havas neparencajn gepatrojn, tiu rekompence estas pli granda kaj pli inteligenta, ĉar estas pli da diverseco en la genaro. Eĉ se por la ĉiutaga laboro en la oficejo tio ne plu estas tiom grava, el evolucia perspektivo signifas survivan avantaĝon fronte al malamikoj esti pli granda kaj pli inteligenta.

"Per niaj esploroj ni enprofundiĝas en unu el la problemoj kiun jam Darwin estis elmontrinta, kiam li demandis pri la avantaĝoj de la genetika diverseco", diras la studestro. "Kiel sekvan paŝon ni volas pli precize esplori, kiuj partoj de la genaro plej forte profitas de la diverseco." Aliflanke la esploristoj ne trovis konjektitan kuntekston inter malpli da genetika diverseco, kaj la emo al kormalsanoj, diabeto kaj aliaj malsanoj.

Elstara korpa grandeco en sciencaj studaĵoj jam ofte estis vidata en kunteksto kun pozitivaj akompanaj fenomenoj. Tiel pli grandaj homoj averaĝe okupas pli bonajn postenojn, ili estas konsiderataj kiel pli allogaj kaj pli malstreĉitaj partneroj kiuj krome estas malpli ĵaluzaj. Vertikale handikapitaj samepokanoj tamen pro tio ne ĉagreniĝu, ĉar en modernaj socioj la evolucia surviva avantaĝo ne plu estas tiom decida.