×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La homaro daŭre plisaĝiĝas

Jaron post jaro homoj havas pli kaj pli bonajn rezultojn en inteligentec-testoj, de unu jarcento ni plisaĝiĝas. Ampleksa studaĵo nun eltrovis kio kreskigas nian mensajn kapablojn - kaj kio ne faras tion.

Esploristoj jam delonge observas ke la inteligentec-kvociento (IKvo) de la loĝantaro daŭre kreskas. Infano naskita antaŭ 50 jaroj ne kapablis solvi la taskojn de la testo tiel bone kiel infano de hodiaŭ. Estas tamen disputataj la kaŭzoj por tiu tiel nomata Flynn-efiko (laŭ la esploristo James Flynn).

Estis tamen enigmo kial en diversaj landoj tiu kresko malsame evoluis. En nova supervida studaĵo nun psikologoj de la universitato de Vieno komparis la IKvo-datumojn el dekoj da landoj. Laŭ la psikologoj el Vieno la IKvo plialtiĝis je po 3 procentaj gradoj en ĉiu jardeko. Por tiu meta-studaĵo ili analizis la rezultojn de inteligentec-testoj el pli ol unu jarcento. 219 studaĵoj kun entute kvar milionoj da partoprenintoj el 31 landoj kunifluis la rezulton.

Laŭ tio la partoprenintoj en la testoj dum la kuro de la tempo pli kaj pli bone sukcesis. Ekzemple en Usono la IKVo de la jaro 1932 ĝis 1972 ĉe infanoj plialtiĝis je 10 procentaj gradoj - la bazo por tio estis esploro kun preskaŭ 2400 partoprenintoj. La vienaj esploristoj kunkalkulis la datumojn de la 219 studaĵoj por ricevi bildon pri la evoluo de la landoj kaj kontinentoj.

Tiel la entuta IKvo de la jaro 1909 ĝis 2013 plialtiĝis je 30 procentaj gradoj. Tiu plialtiĝo tamen ne okazis uniforme kaj ankaŭ ne estis same forta en ĉiuj fakoj. La plej grandan kreskon la esploristoj trovis ĉe testoj pri logiko kaj abstraktiga kapablo, do ĉe la tiel nomata "fluida" inteligenteco. Tie stariĝas demandoj kiujn oni povas respondi sen granda antaŭscio, ekzemple: "Daŭrigu la vicon de nombroj: 3, 6, 9, 12, ...". La esploristoj konkludas ke por la plialtiĝo de la inteligenteco respondecas precipe mediaj faktoroj. Kleriĝo kaj pli bona medicina prizorgado bone kongruas kun la evoluo de la IKvo. Al tio aldoniĝas tiel nomataj sociaj multiplikatoroj. La ideo ĉe tio estas ke homo povas akiri pli da kognaj kapabloj se por tio riceveblas rekompenco en la socia medio. Per tio en la socio pligrandiĝas entute tiaj kapabloj kaj la stimulo por la unuopa homo ankoraŭ pligrandiĝos. Tiel la efiko pligrandiĝas de si mem.

Sed la influo de la medio reduktiĝas kun pli kaj pli bonaj vivocirkonstancoj. "Iam pli da nutraĵo neniom plu alportas", diras viena psikologo. "Per tio la homoj nur pli dikiĝos". Tio povus klarigi la ebeniĝon de la kresko dum la pasintaj jardekoj.

Jaron post jaro homoj havas pli kaj pli bonajn rezultojn en inteligentec-testoj, de unu jarcento ni plisaĝiĝas. Ampleksa studaĵo nun eltrovis kio kreskigas nian mensajn kapablojn - kaj kio ne faras tion.

Esploristoj jam delonge observas ke la inteligentec-kvociento (IKvo) de la loĝantaro daŭre kreskas. Infano naskita antaŭ 50 jaroj ne kapablis solvi la taskojn de la testo tiel bone kiel infano de hodiaŭ. Estas tamen disputataj la kaŭzoj por tiu tiel nomata Flynn-efiko (laŭ la esploristo James Flynn).

Estis tamen enigmo kial en diversaj landoj tiu kresko malsame evoluis. En nova supervida studaĵo nun psikologoj de la universitato de Vieno komparis la IKvo-datumojn el dekoj da landoj. Laŭ la psikologoj el Vieno la IKvo plialtiĝis je po 3 procentaj gradoj en ĉiu jardeko. Por tiu meta-studaĵo ili analizis la rezultojn de inteligentec-testoj el pli ol unu jarcento. 219 studaĵoj kun entute kvar milionoj da partoprenintoj el 31 landoj kunifluis la rezulton.

Laŭ tio la partoprenintoj en la testoj dum la kuro de la tempo pli kaj pli bone sukcesis. Ekzemple en Usono la IKVo de la jaro 1932 ĝis 1972 ĉe infanoj plialtiĝis je 10 procentaj gradoj - la bazo por tio estis esploro kun preskaŭ 2400 partoprenintoj. La vienaj esploristoj kunkalkulis la datumojn de la 219 studaĵoj por ricevi bildon pri la evoluo de la landoj kaj kontinentoj.

Tiel la entuta IKvo de la jaro 1909 ĝis 2013 plialtiĝis je 30 procentaj gradoj. Tiu plialtiĝo tamen ne okazis uniforme kaj ankaŭ ne estis same forta en ĉiuj fakoj. La plej grandan kreskon la esploristoj trovis ĉe testoj pri logiko kaj abstraktiga kapablo, do ĉe la tiel nomata "fluida" inteligenteco. Tie stariĝas demandoj kiujn oni povas respondi sen granda antaŭscio, ekzemple: "Daŭrigu la vicon de nombroj: 3, 6, 9, 12, ...".

La esploristoj konkludas ke por la plialtiĝo de la inteligenteco respondecas precipe mediaj faktoroj. Kleriĝo kaj pli bona medicina prizorgado bone kongruas kun la evoluo de la IKvo. Al tio aldoniĝas tiel nomataj sociaj multiplikatoroj. La ideo ĉe tio estas ke homo povas akiri pli da kognaj kapabloj se por tio riceveblas rekompenco en la socia medio. Per tio en la socio pligrandiĝas entute tiaj kapabloj kaj la stimulo por la unuopa homo ankoraŭ pligrandiĝos. Tiel la efiko pligrandiĝas de si mem.