×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La 60-jara Guinness

La 60-jara Guinness

Homoj havas nerezisteblan emon al konkurado. La esprimo “la plej…” altiras ĉies ate nton kaj intereson, en ĉiuj kulturoj.

En la jaro 1951, S-ro Hugh Beaver, sudafrikano kaj prezidanto de la konata bierfabriko Guinness, partoprenis en ĉasado kun amikoj kaj form iĝis diskuto pri la demando: kiu estas la plej rapidfluga birdo en Eŭropo? Neniu sukcesis t iam konvinke respondi tiun demandon, kaj la problemo inspiris lin krei libron, kiu enhavu tiaspecajn klarigojn. En la monato aŭgusto de la jaro 1955, kun helpo de ĵur nalistoj, kiuj estis fakuloj pri statistikaĵoj, aperis la unua volumo de la monde konata “Guinness Book of Records”, “Guinness – libro de rekordoj”. La libro tuj furore vendiĝis, kaj ĝis nun, post 60 jaroj, ĝi e stas eldonata ĉiujare kaj entute jam atingis la mirindan kvanton de pli ol 100 milionoj da ekzempleroj, e n pli ol 100 landoj. Ĝi stara s inter la dek plej venditaj libroj en l a historio. Laŭ la pasado de la tempo, la libro ricevis ankaŭ belan grafikan aranĝon, kun multaj allogaj ilustraĵoj. Tel evidprogramoj kaj aliaj libroj rezultis de tiu unika eldonaĵo. ¶ Hugh Beaver mortis en Londono, en 1967.

Kurioza kaj tikla afero estas la kriterioj por elekto de rekordoj, kiuj meritas enveni la libron. Mistrakto de bestoj povus rezulti, kiam oni registris la “plej pezan katon en la mondo”. Same pri homaj manĝado kaj drinkado, kaj oni forigis alkoholaĵojn el la verko. Si milaj ekzotikaĵoj estis malpermesitaj, kiel rekorda “englutado de glavklingoj” (ĉi tiu tamen estis p oste restarigita!). En diversaj urboj tra la mondo, oni konstruis muzeojn pri Guinness, por t uristoj - interalie en Tokio, Kopenhago, San Francisco, Londono. ="mceNonEditable">¶ Kvankam tem as pri plej ofte tute senutilaj informoj, neeviteble kun ĝuo oni ekscias pri iuj rekordoj en la mondo: ⦁ La plej granda “seĝodanco” en la mondo kunigis pli ol 3000 partoprenantojn, kaj daŭ ris 3 horojn kaj duonon. ⦁ La plej longaj haroj apartenas al ĉina virino : ŝiaj haroj atingis la longecon de pli ol 5 metroj. ⦁ La plej longa serpento en la mondo, vivanta en kaptiteco, estas pitono, pli ol 7 metrojn longa kaj pli ol 150 kilogramojn peza. ⦁ La plej alta homo en la mondo estas turko, kiu naskiĝis en la jaro 1982. Li atingis la altecon de 2,51 metroj. ⦁ La futbalisto, kiuj plej multajn golojn sukcesis fari en FIFA- Mondkonkuroj estas la germano Klose: 16 golojn li faris (la lastan kontraŭ Brazilo, en 2014, okaze de la tragika “7 x 1”).

Eble temas nur pri frivolaĵoj, sed fakto estas, ke post 60 jaroj Guinness-libroj plu ravas la homojn. Ĉu ili devus aperi ankaŭ en Esperanto?