×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kunligo de cerboj tra la interreto

Kion atingis usonaj sciencistoj nun en eksperimento, tio antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ estus sciencfikcio: dialogo inter du homoj kiuj interŝanĝas cerbajn kurentojn tra la interreto.

Se oni bone pripensas la aferon, ĉiu konversacio estas miraklo. En la cerbo de la parolanto elektraj kurentoj prizorgas ke moviĝas muskoloj en buŝo kaj laringo kaj ke la voĉkordoj eksvingas. La sono alvenas ĉe la orelo de la aŭskultanto kie la tuto estas retradukata al elektraj impulsoj.

Tiuj elektraj impulsoj migras tra la akustika nervo ĝis la kortekso - tiam la aŭskultanto aŭdas sonon kvankam en la cerbo regas silento. La samo validas por la vidado: En la kapo estas malhelege. Tio tamen tute ne forigas la multkolorecon de la mondo.

Ĉu eblus ankaŭ konversacii sen uzi la muskolojn kaj la sensorganojn - kvazaŭ de cerbo al cerbo? Jes, estas la respondo de Andrea Stocco. La psikologo de la universitato de Vaŝingtono realigis jenan eksperimenton: Li sidigis du testpersonojn en ĉambroj de la universitato. En ĉambro 1 troviĝis la "demandato" (B) - li portis EEG-kufon kiu registris liajn cerbajn kurentojn, kaj oni montris al li sur ekrano diversajn objektojn, ekzemple hundon. En ĉambro 2, en distanco de unu kilometro kaj duona, troviĝis la "demandanto" (F). Ankaŭ li vidis tiujn objektojn sur la ekrano - estis lia tasko eltrovi kion B ĵus estis vidinta.

Tion li povis plenumi per "demando": Tiu demando konsistis el tio tuŝi la koncernan bildon, ekzemple la hundon, per la musmontrilo. Per tio sur la ekrano de B komencis intermiti du lampoj laŭ malsamaj frekvencoj. Unu lampo reprezentis la respondon "jes", la alia reprezentis la respondon "ne". B bezonis nur rigardi al la ĝusta lumo, liaj cerbaj kurentoj tradukiĝis al cifereca signalo kaj estis senditaj tra la interreto al F, kio siavice aktivigis kufon kiun F portis sur sia kapo.

La kufo produktis magnetan kampon kaj stimulis la vidocentron en la kortekso de F. Se la respondo estis "jes", F subite vidis lumon. Tiu lumo estis virtuala, do aperis nur en lia kapo, sed por la neŭronoj en la vidocentro estas sensignife de kie venas la elektra impulso.

En la studaĵo partoprenis 10 personoj. La kvoto de trafoj estis 72 procentoj. La eksperimento povus laŭ la sciencistoj konduki al medicinaj aplikoj, ekzemple ke sana homo povus transmiti siajn cerbajn kurentojn al pacientoj trafitaj de apopleksio.

Kion atingis usonaj sciencistoj nun en eksperimento, tio antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ estus sciencfikcio: dialogo inter du homoj kiuj interŝanĝas cerbajn kurentojn tra la interreto.

Se oni bone pripensas la aferon, ĉiu konversacio estas miraklo. En la cerbo de la parolanto elektraj kurentoj prizorgas ke moviĝas muskoloj en buŝo kaj laringo kaj ke la voĉkordoj eksvingas. La sono alvenas ĉe la orelo de la aŭskultanto kie la tuto estas retradukata al elektraj impulsoj.

Tiuj elektraj impulsoj migras tra la akustika nervo ĝis la kortekso - tiam la aŭskultanto aŭdas sonon kvankam en la cerbo regas silento. La samo validas por la vidado: En la kapo estas malhelege. Tio tamen tute ne forigas la multkolorecon de la mondo.

Ĉu eblus ankaŭ konversacii sen uzi la muskolojn kaj la sensorganojn - kvazaŭ de cerbo al cerbo? Jes, estas la respondo de Andrea Stocco. La psikologo de la universitato de Vaŝingtono realigis jenan eksperimenton: Li sidigis du testpersonojn en ĉambroj de la universitato. En ĉambro 1 troviĝis la "demandato" (B) - li portis EEG-kufon kiu registris liajn cerbajn kurentojn, kaj oni montris al li sur ekrano diversajn objektojn, ekzemple hundon.

En ĉambro 2, en distanco de unu kilometro kaj duona, troviĝis la "demandanto" (F). Ankaŭ li vidis tiujn objektojn sur la ekrano - estis lia tasko eltrovi kion B ĵus estis vidinta.