×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kreskas la nombro de centjaruloj

Kreskas la nombro de centjaruloj

Germanio estas la dua plej aĝa socio de la mondo. Preskaŭ 17.000 germanoj aĝas pli ol cent jarojn - jen tendenco kiu daŭras. Multaj altaĝuloj ankaŭ super cent jaroj restas mense fortaj kaj ŝatas pluvivi.

Post Japanio Germanio okupas kun averaĝa aĝo de 46,3 jaroj la duan rangon rilate al aĝo en la mondo. Preskaŭ ĉiu kvina germano (18 procentoj) estas pli ol 65 jarojn aĝa. Kaj pli kaj pli da homoj fariĝas maljunegaj, celebras sian 100-an naskiĝdatrevenon kaj eĉ pli. En la jaro 2014 la centra germana statistika oficejo nombris 16.860 homojn en aĝo pli 100, en la jaro 2011 estis 14.436. Antaŭe tiu aĝogrupo ankoraŭ tute ne aparte nombriĝis.

En la universitato de Heidelberg profesoro Rott okupiĝas pri studaĵo pri centjaruloj. Li opinias ke baldaŭ la apero de centjaruloj fariĝos pli kaj pli normala. La plej ofte pozitiva sinteno de la altaĝuloj pri la propra vivo surprizis la profesoron. Li konstatas ke la psikologia bonfarto kaj la psika forteco estas surprize bonaj. Granda parto de la altaĝuloj suferas signifajn korpajn limigojn, preskaŭ 90 procentoj bezonas flegadon je diversaj gradoj, sed preskaŭ la duono el ili kogne bone funkcias. Tri kvaronoj opiniis ke la vivo por ili havas sencon. Oni estis enketinta 112 centjarulojn por reprezenta studaĵo en la jaro 2013.

Kaj la nombro de centjaruloj daŭre kreskas. En la jaro 2026 oni atendas nombron de 44.200 centjaruloj kaj por la jaro 2050 oni taksas la nombron je 114.700. Se oni demandas homojn, plej multaj el ili tute ne deziras atingi biblian aĝon. Plej multaj el ili diras ke ili volas fariĝi 70- aŭ 80-jaraj - precipe sub bonaj cirkonstancoj. Gravas sociaj ligoj. La deziroj kaj celoj de centjaruloj ofte ne plu rilatas al la propra vivo, sed al la gefiloj kaj genepoj.

La 103-jarulino Hildegard kiu vivas en urbeto ĉe la Rejno rakontas: "Miaj amikinoj ĉiuj ne plu vivas. Mia patrino kaj mia fratino ankaŭ mortis. Sed mi havas du tre ĉarmajn nevojn kaj ankaŭ kelkajn aliajn parencojn. Se mi ne havus ilin, tiam mi ne plu vivus." Simile tion vidas la centjarulo Georg. Li havas elstare bonan rilaton al siaj filoj kaj estas fiera pri ili. Lian longegan vivon li kun kontento akceptas.

Hildegard preferas vidi la pozitivajn trajtojn de sia nuna vivo. "Mi havas belan ĉambron kun freŝa aero, ĉiuj estas tre afablaj al mi. Nu, la pladojn mi devas ĉiam respicigi. Ŝi travivis ankaŭ malbonajn epokojn, sed ĝojis kiam ŝia edzo revenis el militkaptiteco. La plej malbona evento estis la subita morto de ŝia filino. Pri tio ŝi ankoraŭ hodiaŭ suferas. La sinjorino ŝatas ankoraŭ pluvivi, sed atendas ankaŭ la morton.