×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kion infanoj bezonas por esti feliĉaj

Kion infanoj bezonas por esti feliĉaj

Kion bezonas infanoj por esti feliĉaj? Tiu demando okupis usonan instruistinon. Ŝi enketis dum 16 jaroj siajn gelernantojn kaj ricevis ĉiam denove la samajn respondojn. Kaj tiuj respondoj estas mirige simplaj.

Sindediĉo, amdonacoj, mono? La demando kion la infana animo bezonas ofte okupas gepatrojn. Enketo montras ke etaj homoj aparte ŝatas etajn aferojn.

Gepatroj ofte sin demandas ĉu ili ĝuste agas, kaj dubas pri siaj kvalitoj rilate al edukado. Klopodante doni la plej bonon al la infano, gepatroj subkonscie timas erari kaj ne esti sufiĉe bonaj.

Usona pedagogino okupiĝis pri tiu demando. Dum 16 jaroj ŝi starigis tiun demandon je la tago de la patrino al siaj plenkreskaj gelernantoj. Estis kortuŝe por ŝi vidi kiel tiu pensvojaĝo en la infanaĝon provokis rideton ĉe ŝiaj gelernantoj.

Estis surprizo por ŝi ke la respondoj ofte similis. Kaj tiuj respondoj tra la jaroj ne ŝanĝiĝis. La pedagogino instruis tra la tuta Usono kaj ankaŭ eksterlande. Ŝajnas ke la infanoj sendepende de la kultura regiona medio deziras la samon trans la landoj. "Estas la malgrandaj aferoj de la vivo pri kiuj la infanoj memoras ankoraŭ dum plenkreska aĝo kaj kiuj ankaŭ tiam feliĉigas ilin", ŝi diras. Infanoj estas tre saĝaj kaj perceptas la mondon laŭ malpli komplika maniero ol plenkreskuloj. En tiu punkto la etuloj estas modelo laŭ kiu plenkreskuloj orientiĝu.

Jen la 10 plej gravaj punktoj kiujn infanoj bezonas por esti feliĉaj: Venu vespere en mian ĉambron, kovru min kaj kantu al mi kanton por bona nokto. Rakontu ion al mi el via infanaĝo. Kisu kaj brakumu min. Mi volas interparoli kun vi sen aliaj homoj. Donacu al mi tempon kiu apartenas nur al mi. Mi volas tiam havi vin por mi. Miaj gefratoj ne ĉeestu. Donu al mi sanan nutraĵon por ke mi fariĝu granda kaj forta. Dum la vespermanĝo mi volas priparoli kun vi kion fari dum la semajnfino. Ni parolu vespere pri Dio kaj la mondo, pri amo, lernejo, familio - egale kio estas. Permesu al mi ofte ludi ekster la domo. Kunkuŝu kun mi sub kovrilo kaj spektu kun mi niajn favorajn serialojn. Korektu min. Ĉar tio donas al mi la senton ke vi interesiĝas pri mi. Skribu por mi etajn notaĵojn kiujn vi metas en mian manĝaĵujon aŭ en mian librosakon.

Kion infanoj bezonas por esti feliĉaj

Kion bezonas infanoj por esti feliĉaj? Tiu demando okupis usonan instruistinon. Ŝi enketis dum 16 jaroj siajn gelernantojn kaj ricevis ĉiam denove la samajn respondojn. Kaj tiuj respondoj estas mirige simplaj.

Sindediĉo, amdonacoj, mono? Dedicação, presentes de amor, dinheiro? La demando kion la infana animo bezonas ofte okupas gepatrojn. Enketo montras ke etaj homoj aparte ŝatas etajn aferojn.

Gepatroj ofte sin demandas ĉu ili ĝuste agas, kaj dubas pri siaj kvalitoj rilate al edukado. Klopodante doni la plej bonon al la infano, gepatroj subkonscie timas erari kaj ne esti sufiĉe bonaj.

Usona pedagogino okupiĝis pri tiu demando. Dum 16 jaroj ŝi starigis tiun demandon je la tago de la patrino al siaj plenkreskaj gelernantoj. Estis kortuŝe por ŝi vidi kiel tiu pensvojaĝo en la infanaĝon provokis rideton ĉe ŝiaj gelernantoj. Foi tocante para ela ver como aquela viagem de pensamento à infância trouxe um sorriso para seus colegas de classe.