×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Kio okazas en la kapoj de aliaj

Kio okazas en la kapoj de aliaj

Esploristoj el Salzburg volas eltrovi ekde kiam infanoj kapablas imagi kio okazas en la kapoj de aliaj. Tio ankaŭ gravas por la disvolvado de artefarita inteligenteco.

Ekde kiam infano komprenas ke la propra imago pri peco da ĉokolado ne devas kongrui kun la imago kiun amiko havas pri peco da ĉokolado? La demando kiel kaj kiam homoj kapablas image eniri la pensojn de aliaj okupas de jardekoj profesoron pri psikologio en la universitato de Salzburg. Temas pri tio, kompreni laŭ kiuj principoj alia persono agas.

Tiu konscio estas bazo por nia socia agado, ĝi kapabligas ankaŭ konscie mensogi al aliaj. Dum la 1980-aj jaroj la profesoro kune kun kolego disvolvis teston per kiu eblas konstati, ĉu infano jam regas la "teorion de la menso" aŭ ne. Kutime infanoj ekde la kvara aŭ kvina vivojaro kapablas esprimi kio okazas en la kapoj de aliaj. Sed tiu kapablo jam multe pli frue intuicie disponeblas.

Normalkaze oni ne interesiĝas pri la menso de aliaj, klarigas la profesoro. "Nur se io ne funkcias, ni komencas psikologiumi." Je la komenco de sia laboro li estis konvinkita ke la "teorio de la menso" servas por akceptigi individuajn celojn pli bone. Sed tio ŝanĝiĝis: La kompreno pri la perspektivo de aliaj homoj kapabligas al komuneca agado: "Ni havas naturan sintenon al kunlaboro." Por la homo ne nur gravas individuaj celoj.

Jam delonge la profesoro kaj liaj kolegoj ne plu limigas sian agadon al testo ĉe kiuj al infanoj estas prezentata kuketujoj kun atendebla aŭ neatendebla enhavo. Per metodoj de magnetresonado ili prilumigas kiuj cerbaj areoj aktivas kiam ni okupiĝas pri la perspektivo de aliaj homoj.

En nova hipotezo pri la kompreno de la procedoj la profesoro parolas pri "mensaj dosieroj": Dosierujoj en la cerbo en kiuj diversaj informoj estas enmemorigitaj povus esti ŝlosilo en la "teorio de la menso". Ĉio kion oni scias pri objekto estas arkivita en dosierujoj. Se oni kapablas kunligi dosierujojn kiuj prezentas la saman objekton sub malsamaj perspektivoj, tiam ekestas la kapablo ricevi imagon pri la pensoj de aliaj homoj.

La scio pri la funkcimaniero de la "teorio de la menso" povus esti bazo por terapioj, ekzemple por homoj kiuj samkiel aŭtistoj ne posedas tiun kapablon. Ankaŭ ĉe la disvolvado de artefarita inteligenteco tiu scio povus ludi rolon.


Kio okazas en la kapoj de aliaj

Esploristoj el Salzburg volas eltrovi ekde kiam infanoj kapablas imagi kio okazas en la kapoj de aliaj. Tio ankaŭ gravas por la disvolvado de artefarita inteligenteco.

Ekde kiam infano komprenas ke la propra imago pri peco da ĉokolado ne devas kongrui kun la imago kiun amiko havas pri peco da ĉokolado? La demando kiel kaj kiam homoj kapablas image eniri la pensojn de aliaj okupas de jardekoj profesoron pri psikologio en la universitato de Salzburg. Temas pri tio, kompreni laŭ kiuj principoj alia persono agas.

Tiu konscio estas bazo por nia socia agado, ĝi kapabligas ankaŭ konscie mensogi al aliaj. Dum la 1980-aj jaroj la profesoro kune kun kolego disvolvis teston per kiu eblas konstati, ĉu infano jam regas la "teorion de la menso" aŭ ne. Kutime infanoj ekde la kvara aŭ kvina vivojaro kapablas esprimi kio okazas en la kapoj de aliaj. Sed tiu kapablo jam multe pli frue intuicie disponeblas.

Normalkaze oni ne interesiĝas pri la menso de aliaj, klarigas la profesoro. "Nur se io ne funkcias, ni komencas psikologiumi." Je la komenco de sia laboro li estis konvinkita ke la "teorio de la menso" servas por akceptigi individuajn celojn pli bone. Sed tio ŝanĝiĝis: La kompreno pri la perspektivo de aliaj homoj kapabligas al komuneca agado: "Ni havas naturan sintenon al kunlaboro." Por la homo ne nur gravas individuaj celoj.

Jam delonge la profesoro kaj liaj kolegoj ne plu limigas sian agadon al testo ĉe kiuj al infanoj estas prezentata kuketujoj kun atendebla aŭ neatendebla enhavo. Per metodoj de magnetresonado ili prilumigas kiuj cerbaj areoj aktivas kiam ni okupiĝas pri la perspektivo de aliaj homoj.

En nova hipotezo pri la kompreno de la procedoj la profesoro parolas pri "mensaj dosieroj": Dosierujoj en la cerbo en kiuj diversaj informoj estas enmemorigitaj povus esti ŝlosilo en la "teorio de la menso". Ĉio kion oni scias pri objekto estas arkivita en dosierujoj. Se oni kapablas kunligi dosierujojn kiuj prezentas la saman objekton sub malsamaj perspektivoj, tiam ekestas la kapablo ricevi imagon pri la pensoj de aliaj homoj.

La scio pri la funkcimaniero de la "teorio de la menso" povus esti bazo por terapioj, ekzemple por homoj kiuj samkiel aŭtistoj ne posedas tiun kapablon. O conhecimento do funcionamento da "teoria da mente" poderia servir de base para terapias, por exemplo, para pessoas que, como os motoristas, não possuem essa habilidade. Ankaŭ ĉe la disvolvado de artefarita inteligenteco tiu scio povus ludi rolon.