×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kial sanavertoj ofte malutilas

Sidado endanĝerigas vian sanon! Viando kaŭzas kanceron! Avertoj kiel tiuj ofte provokas pli da damaĝoj ol la minacantaj danĝeroj.

Sidado mortigas! Sidado estas la nova fumado. Preskaŭ senmove sidaĉi dum ok horoj ĉiutage en la oficeja seĝo kaj nur porokaze pantoflumi al la kafaŭtomato, tio ruinigas la sanon. Jen minacas sango-cirkulaj malsanoj, jen graskorpeco, diabeto, alta sangopremo kaj kio ajn povas aperi kiel malsanumo.

Ŝoknovaĵojn kiel tiu pri la damaĝiga sidado oni hodiaŭ daŭre renkontas, la historio pri la seĝo kiel kaŭzo por malsano ekzemple travivas etan konjunkturon. Sed kiel kondutas la publiko se ĝi estas konfrontata de tiaj drastaj avertoj - ĉu nun ĉiu plenumas sian laboron ĉe starpupitro? Aŭ ĉu forvaporas la protima starimpulso post kelkaj momentoj, tiel ke oni sentas sin finfine denove nur kiel vole malforta idioto?

Pri la efikeco de timvekaj avertoj en la psikologio jam de longa tempo estas disputoj. Ĵus esploristoj de la universitato de Illinois prezentis analizon de dekoj da studaĵoj pri la temo kaj ili diras el sia vido la finan verdikton: Timvekaj avertoj efikas. Ili ŝanĝas sintenojn kaj helpas modifi konduton.

Sed malgraŭ la klara prijuĝo la laboraĵo de la psikologoj liveras argumentojn por tio ke oni nepre rezignupri timvekaj mesaĝoj. Unuflanke la efikoj estas tre malfortaj. Do necesas fortaj minackulisoj por ŝanĝi homojn. Kaj kiam la timigita homo reagas, tiam tio daŭras nur mallonge: Per timvekaj mesaĝoj oni ekzemple igas homojn ne stari tro proksime ĉe abismo; sed peli laboranton en oficejo por ĉiam al starpupitro, tio ne estas atingebla per tio. Pro tio resumas la psikologoj ke ekzemple sanakcelaj kampanjoj ne baziĝu sur timvekaj avertoj.

La plej gravan punkton la esploristoj tamen ne mencias: la kromefikojn de drastaj avertoj. Ili sendube ekzistas. Ne kaŭzas bonajn sentojn se daŭre estas anoncataj gravaj danĝeroj. Se oni diras ke sidado endanĝerigas la sanon, ke tro da graso malutilas, ke tro da sukero kaŭzas damaĝojn, ke viando kaŭzas kanceron aŭ ke mallongaj problemoj pri orientiĝo estas signo por Alchejmero, tiam la efiko estas negativa: La ĉiam kaj ĉie aperantaj drastaj sanavertoj produktas daŭran internan alarmstaton, kiu malakcelas la bonfarton certe pli forte ol multaj danĝeroj mem. La situacio similas al infanoj kies gepatroj daŭre admonas ilin sidi rekte, ne ŝmaci, ne esti tro laŭta kaj nefari ion ajn. Tiu daŭra admonado ne kondukas al bona konduto sed al malagrabla sento pri nesufiĉa forteco.