×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Festivalo de animacioj en Brazilo

La neologismo ´animacio´ ŝajnas al mi necesa en nia lingvo. Ene de la filmarto, ĝi estas tute nova koncepto, kaj apenaŭ oni povus esprimi tiun koncepton pere de tradiciaj radikoj. En la komenco, ekde la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, ili estis simple ´desegnofilmoj´, konstruitaj per manstrekoj sur papero, bildo post bildo, kaj oni ne bezonis novan vorton. Iom post iom, aldoniĝis sono, muziko, koloroj. Laŭ la evoluo de la tekniko, precipe per la mirinda helpo de komputiloj, ili fariĝis rafinita produktado de scenoj kaj figuroj, kiuj liveras nekredeblajn efektojn. Ili jam ne estas simple ´desegnofilmoj´, sed... animacioj! Ili jam ne celas ekskluzive la infanan publikon, sed montras ofte seriozajn, subtilajn enhavojn, tute proprajn por maturaj homoj. Vere moderna formo de arto.

En la monato julio okazas en Brazilo, ĉiujare, jam de pli ol dudek jaroj, granda festivalo de animacioj. Ĝia nomo estas ´Anima Mundi´, kaj ĝi okazas dum kelkaj tagoj, unue en la urbo Rio-de-Ĵanejro, poste en la urbo San-Paŭlo. Partoprenis ĉi-jare pli ol 450 filmoj el 42 landoj, kaj estis premiitaj 12 verkoj en diversaj kategorioj. Ili amuzas, pensigas, filozofiumas, ravas. Novaĵo nun estas la inkluzivigo de propagandaj filmetoj. Krom ampleksa montrado de belaj spektakloj, la evento faciligas la interŝanĝadon de spertoj kaj informoj inter la produktantoj mem de la filmoj. En la premiado de la plej bonaj verkoj, ankaŭ la publiko voĉdonas.

En 2015, diversaj ´juveloj´ de la animacia arto estis programitaj en Brazilo. Inter ili, eble la plej atendata estis la nova versio de ´La Eta Princo´, farita surbaze de la fama verko de Saint-Exupéry, kiu furoris en la festivalo de Cannes. Rapida reklamfilmeto estas videbla per youtube: https://www.youtube.com/watch?v=Zl0S927VD3Q Sed la granda venkinto en 2015 estis la tre amuza ´Shaun, la Ŝafo´, el Britujo, kiu venkis en la kategorio de longdaŭraj animacioj. Ĝi rakontas la aventurojn de nigra ŝafeto en granda urbo. Eblas ĝui la reklamfilmeton pri la venkinto kaj ankaŭ partojn de la originalo per youtube, same. https://www.youtube.com/watch?t=25&v;=E6qLSo9RsaE https://www.youtube.com/watch?v=k8g-penGL6U


La neologismo ´animacio´ ŝajnas al mi necesa en nia lingvo. Ene de la filmarto, ĝi estas tute nova koncepto, kaj apenaŭ oni povus esprimi tiun koncepton pere de tradiciaj radikoj. En la komenco, ekde la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, ili estis simple ´desegnofilmoj´, konstruitaj per manstrekoj sur papero, bildo post bildo, kaj oni ne bezonis novan vorton. Iom post iom, aldoniĝis sono, muziko, koloroj. Laŭ la evoluo de la tekniko, precipe per la mirinda helpo de komputiloj, ili fariĝis rafinita produktado de scenoj kaj figuroj, kiuj liveras nekredeblajn efektojn. Ili jam ne estas simple ´desegnofilmoj´, sed... animacioj! Ili jam ne celas ekskluzive la infanan publikon, sed montras ofte seriozajn, subtilajn enhavojn, tute proprajn por maturaj homoj. Vere moderna formo de arto.

En la monato julio okazas en Brazilo, ĉiujare, jam de pli ol dudek jaroj, granda festivalo de animacioj. Ĝia nomo estas ´Anima Mundi´, kaj ĝi okazas dum kelkaj tagoj, unue en la urbo Rio-de-Ĵanejro, poste en la urbo San-Paŭlo. Partoprenis ĉi-jare pli ol 450 filmoj el 42 landoj, kaj estis premiitaj 12 verkoj en diversaj kategorioj. Ili amuzas, pensigas, filozofiumas, ravas. Novaĵo nun estas la inkluzivigo de propagandaj filmetoj. Krom ampleksa montrado de belaj spektakloj, la evento faciligas la interŝanĝadon de spertoj kaj informoj inter la produktantoj mem de la filmoj. En la premiado de la plej bonaj verkoj, ankaŭ la publiko voĉdonas.

En 2015, diversaj ´juveloj´ de la animacia arto estis programitaj en Brazilo. Inter ili, eble la plej atendata estis la nova versio de ´La Eta Princo´, farita surbaze de la fama verko de Saint-Exupéry, kiu furoris en la festivalo de Cannes. Rapida reklamfilmeto estas videbla per youtube: https://www.youtube.com/watch?v=Zl0S927VD3Q

Sed la granda venkinto en 2015 estis la tre amuza ´Shaun, la Ŝafo´, el Britujo, kiu venkis en la kategorio de longdaŭraj animacioj. Ĝi rakontas la aventurojn de nigra ŝafeto en granda urbo. Eblas ĝui la reklamfilmeton pri la venkinto kaj ankaŭ partojn de la originalo per youtube, same. https://www.youtube.com/watch?t=25&v=E6qLSo9RsaE https://www.youtube.com/watch?v=k8g-penGL6U