×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Falĉi la falĉilforman anemion

`Falĉilforma anemio` estas terura, komplika malsano. Ĝi estas genetika difekto en la produktado de la ruĝaj ĉeloj (eritrocitoj) en la sango, tiel ke ili montras strukturon en stranga formo simila al falĉiloj. Pro tio, ili ne sukcesas ĝuste plenumi sian funkcion de transportado de oksigeno al la korpo. La malsano do evoluas en krizoj, dum kiuj tiuj eritrocitoj ŝtopas la sangocirkuladon kaj tro rapide mortadas. Sekvas paleco, iktero, malforteco, pligrandiĝo de la lieno kaj precipe fortaj ostaj doloroj. Laŭ sia genetika karaktero, tiu malsano atakas preskaŭ nur negrojn.

Dum la lastaj jaroj, fakuloj pri Hematologio klopodadis tamen trovi solvon. Kaj ili nun tion sukcesas atingi, almenaŭ en granda parto de la kazoj. En `anemio de falĉilformaj ĉeloj`, la misfunkcio lokiĝas en la medolo, do interne de ostoj. Tie produktiĝas la ruĝaj ĉeloj. Ĉar ne eblas alĝustigi tiun denaskan produktadon, medicinistoj nun uzas la transplanton de medolo. La tekniko konsistas el mortigo de la difekta medolo kaj sekve enplantado de novaj, sanaj produktoĉeloj, donitaj de sanaj homoj. Laŭ iuj informoj, rezultas kompleta kuracado je 80 procentoj el la pacientoj, aliaj esplorcentroj mencias eĉ 95 procentojn. `Anemio de falĉilformaj ĉeloj` sin prezentas je diversaj gradoj de graveco. Iuj pacientoj estas preskaŭ sensimptomaj, aliaj estas tute sanaj – sed transdonas la malsanon al siaj idoj. Nur gravaj kazoj, kun multaj simptomoj kaj risko, estas kandidatoj al medoltransplantado. En Brazilo, ekzistas ĉirkaŭ 50000 homoj portantaj tiun genetikan malsanon. Ĉiujare naskiĝas pliaj miloj da infanoj, kiuj heredis la problemon. La bona informo estas, ke antaŭ ne longe la Ministerio de Sano decidis disponigi la medoltransplanton al ĉiuj brazilanoj, senpage, pere de la publika sanservo. Tio signifas esperon pri normala vivo por homoj mizere suferantaj. Aplaŭdon al niaj aŭtoritatuloj!