×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Esperanto en baza lernejo

Brazilo daŭre estas la plej granda katolika lando en la mondo, kvankam la procentaĵo malgrandiĝis inter la jaroj 2000 kaj 2010 de 73,5 al 64,5% de la loĝantaro. Laŭ nova esploro en 2015 nur 57% asertis, ke ili estas katolikoj, dum la procentaĵo de protestantoj (aŭ memnomitaj “evangelianoj”) kreskas. Hodiaŭ ili estas 23% de la loĝantaro.

Unuflanke la nombro de ateistoj (aŭ homoj sen religio) ankaŭ kreskas; aliflanke Brazilo daŭre estas lando, en kiu spiritaj aferoj tre gravas. Kiel mi diris en mia artikolo de la 27-a de aŭgusto, spiritismo estas forta ĉi tie, kaj ĝi forte apogas Esperanton. Sed ekzistas multaj aliaj spiritaj movadoj, ekzemple la tiel nomata “Nova Epoko” aŭ “Nova Erao” (vidu la vikipedian artikolon “Nova Epoko”).

Bone. Kial mi diris ĉion tion?

Ĉar mi volas paroli pri lernejo fondita de nov-epokanoj (aŭ nov-eraanoj), eks-spiritistoj, kiuj ekkonis Esperanton pere de spiritistoj.

Jen la historio: De 1988 ĝis 1990 grupo da homoj renkontiĝis en domo de spiritistoj en satelita urbo de Braziljo. Tie ili ekkonis Esperanton. En 1990 du membroj de tiu grupo aĉetis kamparan terenon de 25.000 kvadrataj metroj – kun kelkaj simplaj konstruaĵoj - en alia malgranda urbo, ankaŭ proksime al Braziljo, sed pli trankvila (Brazlândia), kaj aliaj membroj transloĝiĝis tien. La grupo konstruis grandan salonon en formo de iglo, renkontiĝadis tie, daŭris lerni Esperanton, studis spiritajn librojn, eklernis taj-ĉi-ĉuanon kaj fondis “Grupon de Studoj kaj Alternativaj Rimedoj Nova Erao”. Ĝi volis krei alternativan memdaŭrigeblan komunumon. Sed tiu komunumo ne prosperis. Tamen la grupo ofertis senpagajn kursojn de Esperanto, de taj-ĉi-ĉuano kaj de muziko al la loĝantoj de la urbo. Jam en 1993 estis organizata la Unua Renkonto de Esperanto de Brazlândia.

En 1999 la plej elstara ano de la grupo proponis la fondon de lernejo. Tiu lernejo funkciis de 2000 ĝis 2001 en la menciita urbo. Kiam la spaco fariĝis tro malgranda, la grupo translokigis la lernejon al la granda tereno – meze de la naturo –, kie jam ekzistis la necesaj konstruaĵoj kaj granda igloforma salono.

Ĉar la grupo tre ŝatas Esperanton kaj la idearon de ties kreinto, ĝi donis al la lernejo la nomon “Lázaro Luiz Zamenhof”, aldoninte la vorton “Curumim”, kiu signifas “knabo” en brazila indiana lingvo.

La estro estas pedagogo kaj post-licenciulo pri Kogna Psikologio kaj Pedagoga Gvidado. La aliaj instruistoj estas licenciuloj pri diversaj fakoj. La instruado baziĝas sur la tiel nomata Socia-Interaga Konstruktivismo.

Tiu lernejo (kun klasoj por infanoj ekde 2 ĝis 11 jaraĝaj) estas privata, sed oficiale agnoskita de la Sekretario pri Edukado de la Federacia Distrikto (kie troviĝas la ĉefurbo Braziljo). Do estas instruataj ekde la unua klaso de la brazila eduksistemo la normalaj lernofakoj (gepatra lingvo, matematiko ktp.). Sed jam ekde la aĝo de 4, t.e. la plejmulto de la ĉirkaŭ 150 infanoj lernas Esperanton. Krome estas ofertataj taj-ĉi-ĉuano (kaj aliaj korpaj ekzercoj), muziko, baza informadiko kaj ekologia edukado.

Kiam la infanoj – 11-jaraĝaj - forlasas la lernejon, kelkaj el ili plulernas Esperanton en spiritista grupo en la menciita urbo. Aliaj kreis interretan forumon por paroli pri la internacia lingvo.

Jen bonega ekzemplo de por-esperanta agado, ĉu ne?