×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Elektronika legilo por vojaĝoj

Por povi laŭeble agrable pasigi longajn vojaĝojn en aviadilo aŭ en aŭtobuso, ekzemple al kaj tra Brazilo dum ĉi tiu januaro, mi aĉetis por mia edzino elektronikan legilon de la marko "Tolino". Tiu aparato similas al libro, precipe se ĝi estas enmetita en la tiucela kovrilo. Ĝia ekrano estas blanka/nigra. La tekstoj estas bonege legeblaj ankaŭ en plena sunlumo danke al la sistemo de elektronika inko. Sed eblas ankaŭ legi dumnokte se oni enŝaltas la ekranan lumon.

La kapacito estas preskaŭ senlima. Depende de la volumo oni povas enmemorigi centojn da libroj. La aparato akceptas librojn laŭ diversaj formatoj. La plej konata estas ePub (do por elektronika publikaĵo), la legado funkcias ankaŭ ĉe pdf-dosieroj aŭ ĉe simplaj txt-dosieroj. Tiu ĉi lasta ebleco aparte interesis min, ĉar oni povas preskaŭ el ĉiu formato konverti tekston al la txt-formato kaj tiel ebligi la legadon sur la elektronika legilo, ankaŭ en Esperanto, kun bela supersigna skribo.

En tiu Tolino-legilo jam elskatole troviĝas kelkaj libroj (en germana lingvo). Por tiuj libroj mi nenion devas pagi, ĉar aŭ la eldonejo senpage disponigas ilin reklamcele aŭ ilia kopirajto ne plu validas, ĉar ilia aŭtoro jam delonge estas mortinta.

Por havigi al si librojn estas principe tri vojoj: 1) La komerca vojo signifas aĉeti libron ĉe eldonejo. 2) Eblas pruntepreni libron el publika librejo kontraŭ lupago. 3) Eblas elŝuti librojn senpage el diversaj retserviloj, ĉu indikante sian nomon por fariĝi kliento aŭ sen indiko de nomo, ekzemple ĉe projekto Gutenberg kie tamen temas pri malnovaj libroj por kiuj ne plu validas kopirajto.

Ĝis nun mi testis la duan kaj la trian eblecojn: Mia edzino estas membro de loka publika biblioteko kaj de tie ŝi povas pruntepreni elektronike sufiĉe multajn librojn. Ŝi pagas por tio same kiom ŝi pagas por la pruntepreno de reala libro. Kaj ankaŭ la pruntodaŭro estas limigita, nome ĝi validas por tri semajnoj. Ŝi ricevas en kazo de pruntepreno per elŝuto ĉifritan dosieron por protekti la kopirajton. Tiu dosiero estas malfermebla nur se oni instalas kroman programon de la firmao Adobe.

Mi aliflanke testis la trian eblecon: Mi elŝutis malnovajn senpagajn librojn de Gutenberg.org. Tiuj libroj estis en la formato html, kiun la legilo ne ekkonas kaj tial mi konvertis tiujn librojn al la txt-formato kiu bonege funkcias en la legilo. La dua libro kiun mi elŝutis, estis la "Fundamenta Krestomatio" de LL Zamenhof. Ankaŭ tiun libron mi konvertis, eĉ duoble: La dua konvertado estis de la X-skribo al unikodaj literoj. Nun mi povas legi tiun valoran libron sur la Tolino-legilo laŭ supersigna skribo.

La legilo ebligas sendratan aliron al la interreto. Ĝi havas krozilon per kiu eblas preskaŭ normale surfi en la reto. Ĝi ja montras bildojn, sed ne filmetojn kaj ne funkcias sonigo. Kaj ĉio estas nigra/blanka. Ege granda avantaĝo de elektronika legilo estas la longa daŭro de unu ŝargo de la baterio. Oni povas legi dum kelkaj semajnoj sen bezono pri reŝargo. Tion ebligas la sistemo de la elektronika inko. Mi jam provlegis kelkajn tekstojn, kaj dumtage kaj dumnokte. La legado bonege funkciis kaj estis tre agrabla. Do la legilo certe fariĝos bona akompananto por niaj vojaĝoj.