×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Duobla datreveno por meritoplena libro

Antaŭ dek jaroj oni varme celebris la jubileon de ´Don Kiĥoto´ - eminenta verko, kies unua parto publikiĝis en la jaro 1606. En 2016, oni recelebros, ĉi tiun fojon pro la publikiĝo de la dua parto. La graveco de tiu libro pravigas la duoblan datrevenon – kaj multajn aliajn celebrojn, ĉie. Krome, en 2016 oni rememoros ankaŭ la morton de la aŭtoro, Miguel de Cervantes Saavedra. Okazos multaj omaĝoj, kaj certe ni devos reveni al tiu temo, en la Esperanta Retradio.

En Hispanujo, oni preparas grandan novan eldonon, pli ol 1000-paĝan. Precipe en hispanlingvaj landoj, oni antaŭvidas amason da eventoj, al kiuj certe aliĝos la tuta mondo. Kaj mi pensas, ke ankaŭ ni, Esperantoparolantoj, devus partopreni en tiu okazaĵo, pro memkompreneblaj motivoj. ´Don Kiĥoto´ estas libro tiel grava, ke oni komparas ĝian aŭtoron al Ŝekspiro. En tempo, kiam kavalirrakontoj furoris en lia lando, li verkis ironian, parodian, manierisman romanon, kiu malfermis larĝan pordon al literaturo. Li mokis per heroo, kiu freneziĝis de tro da legado de kavaliraventuroj – kaj sekve ekiris en la mondon kiel deliranta justulo. Genia kontrapunkto estas lia servisto Sanĉo, modesta kaj praktika, kiu reprezentas la sanan parton de ĉiu frenezulo. Post multaj aventuroj, la kavaliro venas al la konkludo, ke herooj ne ekzistas. La romano estas tre amuza, plena de popoldiraĵoj, proverboj, ŝercoj kaj eĉ saĝaj filozofiaĵoj – kvazaŭ por montri, ke efektive en ĉiu frenezo kuŝas iom da prudento. Cervantes ŝajne intencis verki nur la unuan parton. Sed lia verko atingis tiel fortan sukceson, ke aliaj verkistoj komencis imiti lian ideon. Ekaperis tiam aliaj similaj libroj, praktike plagiatoj. Cervantes do decidis verki la duan parton, interalie por denunci kaj moki la imitantojn. Kiel dirite, tiu dua parto publikiĝis en la sama jaro, kiam li mortis. Kaj la tuto gravuriĝis en la universalan literaturon. ´Don Kiĥoto´ interesas homojn ĉie, sendepende de lokaj kulturoj kaj lingvoj. Ĝi inaŭguris la ĝenron romano.

Por celebri la 300-jariĝon de la libro aperis en Esperanto traduko de tri ĉapitroj, en 1905, fare de Carlo Bourlet, Vicente Inglada kaj Geo Law, sub la titolo ´Don Kiĥoto de Manĉujo´. En 1977 publikiĝis bona traduko de la tuta verko, farita de la hispano Fernando de Diego, en bela, solida eldono de Hispana Esperanto-Federacio. Tamen, kiel oni scias, tiu rafinita tradukisto uzis tute propran formon de Esperanto. Ĉar li malŝatis la prefikson ´mal- ´, tial li uzis amason da neologismoj, kio faras lian tekston iom neordinara. Mi tute ne aŭdacus kritiki tion, sed mi ŝatus relegi ´Don Kiĥoton´ en pli tradicia Esperanto. Cetere, aliaj klasikaĵoj meritis du (kaj eĉ tri) versiojn – pensu pri ´Hamleto´, ´La Metamorfozo´ kaj ´Alico en Mirlando´, ekzemple. Do, kial ankaŭ ´Don Kiĥoto´ ne povus aperi en unu plia Esperanta vesto? Certe tiu estus bela renovigo de omaĝo flanke de la Esperanta mondo al la granda Cervantes. Ĉu niaj hispanlingvaj samideanoj pretas?