×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Diamantoj plej multe brilas sur griza fono

La satira sovetia romano "Dek du seĝoj" Alkroĉitaj al ĉi tiu sonartikolo troviĝas la ligiloj al la libere elŝuteblaj klasikaj romanoj de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov, "Dek du seĝoj" kaj al ĝia daŭrigo "Ora bovido", elrusigitaj de la israela esperantisto Aleks Kerbel. Tiuj verve tradukitaj malnovaj satiraj romanoj estas tre ĝuindaj, malgraŭ, ke la tradukisto uzas la ne-fundamentajn prefikson "pe" (por indiki kompletan plenumon de ago) kaj prepozicion "na" (por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj), kiuj miaopinie tute ne necesas kaj iom ĝenas la legadon. Iom simpligante, oni povas dividi la satiran literaturon de la sovetia periodo en Rusujo en tri partojn. La unua parto estas la oficiala satiro, kiu celis moki la "malmultajn miskutimojn kaj malhelpojn el la estinteco", kiuj malfruigis la deziratan komunisman estonton. La duan parton konstituis la satiro kontraŭ la sovetia reĝimo. Inter la reprezentantoj de tiu ĝenro troviĝas la satiraj libroj de Miĥail Bulgakov, "Hunda koro" kaj "Fatalaj ovoj". Dum la verkistoj de oficiala satiro atingis estimon kaj honoron, la libroj el tiu ĉi dua ĝenro estis severe malpermesitaj kaj sufiĉe ofte iliaj aŭtoroj enkarcerigitaj aŭ eĉ mortigitaj.

Tamen estis ankoraŭ tria ĝenro de satiro: libroj, kiuj eksplicite ne provis defii la sovetian idealismon kaj eĉ estis al ĝi lojalaj, sed kaŝe esprimis kritikajn vidpunktojn. Ĝuste tia estis la romano de Ilf kaj Petrov "Dek du seĝoj". Ene de la rusa kulturo, oni konsideras tiun ĉi romanon klasika kaj fundamenta verko. Samkiel ĝia daŭrigo, "Ora bovido", ĝi akiris multnombrajn eldonojn kaj filmajn adaptojn kaj en Rusujo kaj eksterlande (unu el la plej konataj estas tiu de la usona reĝisoro Mel Brooks el la jaro 1970). La romano "Dek du seĝoj" rakontas pri ĉasado de trezoro. En Rusujo de 1927, Ipolit Matveeviĉ Vorobjaninov, rusa eksnobelo trafinte la revolucian malfavoron, vivas ekzilita en provinca urbeto kiel griza sovetia funkciulo. Sed, tute neatendite, la maljuna bopatrino de Ipolit Matveeviĉ, ĉe mortosojlo, malkaŝas al li, ke siatempe ŝi kaŝis la grandvalorajn familiajn diamantojn en la remburaĵo de unu el dek du manĝoĉambraj seĝoj el sia malnova hejmo.

Sed nun la dek du seĝoj estas dissemitaj tra la tuta Rusujo. Tiel Ipolit Matveeviĉ freneze komencas tre malfacilan serĉadon, helpita de Ostap Bender, ruza fripono, kiu fakte fariĝas la vera heroo de la romano. Tamen, ekzistas ankaŭ alia konkuranto, patro Fjodor Vostrikon, kiu dum la pekkonfeso de la maljuna religia damo eksciis pri la sekreto kaj firmdecide ĉiakoste intencas al si alproprigi la trezoron.

La protagonistoj travivas sennombrajn aventurojn, amuze priskribitajn laŭ la plej bona ĝenro de prifripona romano. Tiel la verkistoj prezentas al la leganto vastan panoramon de homaj tipoj en la tiama Rusujo.

La personeco de la ĉefa protagonisto, Ostap Bender, tre elstaras en la sovetia literatura panoramo kaj ankaŭ tra la roluloj de la romano. Bender, kiu, laŭ kelkaj aludoj tie ĉi tie tra la romano, verŝajne estas eksmalliberulo post kondamno pro fraŭdo, reprezentas socian kriplulon de la socialista realismo. Li tute ne intencas partopreni en la konstruado de nova socio sed samtempe ne estas plene negativa heroo. Lia granda persona ĉarmo facile konkeras kaj la koron de virinoj kaj tiun de la legantoj.

Jen ĉi sube la ligiloj al la du libere elŝuteblaj esperantigitaj romanoj: http://www.russievirtuelle.com/textes/humour/Dek%20du%20segxoj.pdf http://www.russievirtuelle.com/textes/humour/Ora%20bovido.pdf

La satira sovetia romano "Dek du seĝoj"

Alkroĉitaj al ĉi tiu sonartikolo troviĝas la ligiloj al la libere elŝuteblaj klasikaj romanoj de Ilja Ilf kaj Jevgenij Petrov, "Dek du seĝoj" kaj al ĝia daŭrigo "Ora bovido", elrusigitaj de la israela esperantisto Aleks Kerbel.

Tiuj verve tradukitaj malnovaj satiraj romanoj estas tre ĝuindaj, malgraŭ, ke la tradukisto uzas la ne-fundamentajn prefikson "pe" (por indiki kompletan plenumon de ago) kaj prepozicion "na" (por indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj), kiuj miaopinie tute ne necesas kaj iom ĝenas la legadon.

Iom simpligante, oni povas dividi la satiran literaturon de la sovetia periodo en Rusujo en tri partojn. La unua parto estas la oficiala satiro, kiu celis moki la "malmultajn miskutimojn kaj malhelpojn el la estinteco", kiuj malfruigis la deziratan komunisman estonton.

La duan parton konstituis la satiro kontraŭ la sovetia reĝimo. Inter la reprezentantoj de tiu ĝenro troviĝas la satiraj libroj de Miĥail Bulgakov, "Hunda koro" kaj "Fatalaj ovoj". Dum la verkistoj de oficiala satiro atingis estimon kaj honoron, la libroj el tiu ĉi dua ĝenro estis severe malpermesitaj kaj sufiĉe ofte iliaj aŭtoroj enkarcerigitaj aŭ eĉ mortigitaj.

Tamen estis ankoraŭ tria ĝenro de satiro: libroj, kiuj eksplicite ne provis defii la sovetian idealismon kaj eĉ estis al ĝi lojalaj, sed kaŝe esprimis kritikajn vidpunktojn. Ĝuste tia estis la romano de Ilf kaj Petrov "Dek du seĝoj".

Ene de la rusa kulturo, oni konsideras tiun ĉi romanon klasika kaj fundamenta verko. Samkiel ĝia daŭrigo, "Ora bovido", ĝi akiris multnombrajn eldonojn kaj filmajn adaptojn kaj en Rusujo kaj eksterlande (unu el la plej konataj estas tiu de la usona reĝisoro Mel Brooks el la jaro 1970).

La romano "Dek du seĝoj" rakontas pri ĉasado de trezoro. En Rusujo de 1927, Ipolit Matveeviĉ Vorobjaninov, rusa eksnobelo trafinte la revolucian malfavoron, vivas ekzilita en provinca urbeto kiel griza sovetia funkciulo. Sed, tute neatendite, la maljuna bopatrino de Ipolit Matveeviĉ, ĉe mortosojlo, malkaŝas al li, ke siatempe ŝi kaŝis la grandvalorajn familiajn diamantojn en la remburaĵo de unu el dek du manĝoĉambraj seĝoj el sia malnova hejmo.