×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Delikata temo

En la Esperanta RetRadio, unu el la reguloj estas elekti temojn kun ´pozitiva´ enhavo – kaj pri tio mi plene konsentas. Da negativaj temoj la mondo jam havas sufiĉe. Sed de tempo al tempo mi hezitas, fronte al iuj tute specialaj temoj, kiujn mi tamen trovas interesaj kaj gravaj. Mi nomus ilin ´delikataj´ temoj, pri kiuj oni povus eltiri kaj pozitivajn, kaj negativajn signifojn. Mi pensas, ke estas alloga defio provi ekspluati ilin kaj elpreni la bonan, la utilan parton.

Unu el tiuj delikataj temoj estas la morto. Plej multaj homoj sentas ion malagrablan, kiam oni mencias ĝin. Tamen, psikologoj instruas, ke antaŭ neeviteblaj aferoj, plej sane estas kuraĝe kaj rekte rigardi kaj ekzameni ĝin, por mildigi la malfacilecon. Mi tial pensas, ke pri morto oni devas pensi, malgraŭ la psika rezisto. Jen kial mi kuraĝas enpaŝi antaŭ niaj aŭskultantoj per io rilata al morto.

Kuriozan proponon faras en Usono arkitekturisto Katrina Spade, kiu loĝas en ŝtato Seattle. Motivite de humanismaj kaj ekologiaj ideoj, ŝi proponas, ke oni transformu homajn kadavrojn en specon de... sterkaĵo. Unuavide, eble ŝoke, ĉu? Ne malmultaj opinioj de tradiciemuloj leviĝis kontraŭ ŝia propono. Sed se oni trankvile pensas...

Multaj homoj nuntempe elektas forbruligon de kadavroj, anstataŭ simpla enterigo. La rezultintajn cindrojn oni uzas diversmaniere, kaj tio jam estas tute normala procedo. La nova propono estas pli malmultekosta kaj pli ekologia, en la senco, ke ĝi evitas bruligon. Oni simple povas trakti homan kadavron same kiel tiun de aliaj bestoj kaj vegetaĵoj, miksante ĝin al organikaj restaĵoj, en teknike ĝusta maniero, tiel ke ĝi transformiĝu en humon. Mikse kun normala grundo, ĝi efikas fedunkige kaj helpas kreskadon de plantoj. Alivorte, temas pri transformado de eksvivanto en novan specon de vivo. Kompreneble, antaŭ la tuta procedo oni preparas ceremonion similan al tiu, kiun oni praktikas antaŭ kremacio, konforme al religiaj kredoj, aŭ sen tio ĉi. Ĉu ne naturamika afero?

Persone, mi opinias, ke tiu nova maniero trakti kadavrojn estas utila ne nur laŭ ekologia vidpunkto. Eble ĝi povos faciligi nian rilaton kun la morto mem. Homoj en la moderna mondo klopodas pli kaj pli forigi de si la ideon pri la neevitebla morto, anstataŭ rigardi ĝin kiel ion naturan, malpli teruran. Scii, ke la mortinta korpo de mia amata familiano miksiĝis al grundo kaj helpas belan arbon kreski kaj flori – anstataŭ kuŝi por ĉiam en izolita skatolo – jen al mi konsola perspektivo. Eble ĝi alportas eĉ iom da poezio.

Sed mi konsentas, ke tiu estas ´delikata´ temo, eble ne plaĉa al ĉiuj. Se tiel estas al vi, kara aŭskultanto, tiam mi sincere pardonpetas.