×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, De ŝlako al energio

En la industrio pri fero kaj ŝtalo la elprofitigo de likvaj fornegaj ŝlakoj prezentas ankoraŭ neuzatan energipotencialon. Tiun potencialon nun esploristoj volas malfermi.

La industrio pri fero kaj ŝtalo dum la pasintaj jaroj plenumis jam ŝanĝojn por pli klimatotaŭga labormaniero. Alternativaj energiprocezoj estis integritaj en multajn laborprocedojn. La varmo de la akumuliĝintaj fornegaj ŝlakoj, do la restaĵo el fandado ĉe la produktado de metaloj tamen ĝis nun ne estis elprofitata.

Tio nun ŝanĝiĝu: En projekto de granda aŭstra firmao oni esploras novan teknologion por la elprofitado de energio el fornegaj ŝlakoj. Kio okazas pri la varmega ŝlako? En plej multaj kazoj ĝi estas per akvo malvarmigata kaj granuligata por esti reutiligata en formo de fornega sablo en la industrio pri cemento. La tiel nomata malseka granuligo tamen alportas kelkajn malavantaĝojn: Ĝi konsumas multe da akvo kaj da energio. Samtempe la preta produkto enhavas ankoraŭ resthumidecon de 5 ĝis 20 procentoj. Krome ĝi malagrable odoras pro la uzo de sulfuraj kombinaĵoj dum la malvarmigado.

Unuaj provoj dum la 1990-aj jaroj ricevi granularon sen akvo alportis multpromesajn rezultojn. Sed tiam la klientoj ankoraŭ ne estis pretaj akcepti novan teknikon. La ideo pri mediprotektado ankoraŭ ne estis sufiĉe forte disvastiĝinta.

Kiel nun funkcias la granuligo sen perakva malvarmigo de la ŝlako? La centra granulilo disponas pri turniĝanta telerego. Tien la likva ŝlako kun temperaturo de 1500 gradoj estas alŝutata kaj disŝirata al gutetoj per rotacio de 1500 turniĝoj en minuto. Tiuj gutetoj malvarmiĝas laŭlonge de sia flugvojo, ili kaptiĝas en kestego kaj transportiĝas al granularkuŝejo. Tie ili denove estas malvarmigataj per aero.

La tiel varmegiĝinta aero sekve povas esti rekondukata al la energicirkulado de la ferproduktejo. Oni tiel ĉerpas energion el la produktado de granuloj kaj samtempe oni ricevas granularon kun signife pli bonaj ecoj ol per la malseka procezo kaj sen ĝena malbonodoro.

Post la ĝojigaj rezultoj de la disvolva fazo kaj post la konfirmo per la rezultoj de la testinstalaĵoj nun sekvos la realigo. Oni konstruas nun prototipan instalaĵon en Linz. Se la teknologio pruvos sian taŭgecon ĝi estos vendata por aplikado en la tuta mondo kaj tiel kontribuos al la redukto de enaerigo de karbondioksido. Tio povus esti mil fornegoj en la tuta mondo kio signife kontribuos al la protektado de la medio.