×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Danĝera sukero

En la evoluintaj landoj (kaj en pluraj aliaj) ekzistas la tiel nomata "sociala ŝtato". Vidu la difinon en la esperanta Vikipedio: Sociala ŝtato estas formo politika, kiu naskiĝis kaj kreskiĝis per la pligrandigo de koncepto pri civitaneco. Aperis la ideo, ke ĉiuj homoj havas neforigeblajn sociajn rajtojn. De ĉi tiu ideo aperis la koncepto de providenca ŝtato (angle: Welfare State). Laŭ ĉi tiu koncepto, ĉiu individuo rajtus, ekde sia naskiĝo, aron da havaĵoj kaj servoj, kaj la Ŝtato devus garantii ĉi tiujn rajtojn rekte aŭ per regulado al socio. Tiuj rajtoj inkluzivus sanon, edukadon, asekuron kontraŭ senlaboreco, garantion al minimuma maljuneca pensio ktp.” Ekzemple en la kampo de sano la ŝtato ofertas publikajn malsanulejojn, asekurojn kontraŭ malsano, vakcinadojn ktp. Ĝi ankaŭ malpermesas certajn kondutojn. Nuntempe ne estas permesite fumi en kinejoj, aviadiloj aŭ - en kelkaj landoj - eĉ en iu ajn fermita loko, kaj oni ne rajtas stiri motorveturilojn post trinki alkoholaĵojn. La ŝtato ankaŭ kelkfoje faras klarigajn kampanjojn pri certaj malsanigaj danĝeroj.

Tamen, malgraŭ tiuj kampanjoj, multaj homoj - eĉ sciante pri la danĝeroj - daŭrigas siajn malsanigajn kondutojn.

Unu grava ekzemplo estas fumado: oni scias (kaj de tempo al tempo, ekde jardekoj, la ŝtato memorigas tion), ke ĝi estas tre danĝera, sed malgraŭ tiuj avertoj multaj homoj ne ĉesas fumi.

Nu, kial la ŝtato ne avertas pri la danĝero de sukero?

“Kio? Kiu diris, ke sukero estas danĝera? Mi ne kredas.” Aŭ: “Mi ne sciis”, diros multaj homoj.

Tamen – fakte sukero estas tre danĝera por la sano. Ĝi kaŭzas: - Sukeran Diabeton - Tropezon kaj Trodikecon - Kardio-vaskulajn malsanojn - Cerbatakojn - Mortojn Per scienca esploro estas pruvite, ke sukero eĉ kaŭzas gravan sukerdependecon simile al toksomanio (droga dependeco). Sed multaj homoj - plenkreskuloj, adoleskantoj, infanoj - diros, ke ili ne manĝas multe da sukero aŭ ke nuntempe ili nur uzas dolĉigilojn (ekz. Sakarino) en sia kafo, teo ktp. Ili forgesas aŭ ne scias, ke multaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj enhavas sukeron: ŝaŭmlimonado, kuko, torto, biskvito, ĉokolado, glaciaĵo ktp.

Vidu la ĉiutagajn maksimumajn kvantojn da sukero rekomenditajn de la Usona Koro-Asocio por plenkreskuloj: viroj: 37 gramoj virinoj: 25 gramoj Kiom da gramoj da sukero estas en jenaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj?

1 tabuleto da ĉokolado (100 gramoj) = 48 gramoj 100 gramoj da dolĉa densigita lakto = 48 gramoj 1 glaso da ŝaŭmlimonado = 20 gramoj 1 glaso da industria oranĝosuko = 20 gramoj Bone, normale oni ne manĝas tutan tabuleton da ĉokolado, sed oni manĝas kaj trinkas ĉiutage iomete da pluraj sukerhavaj produktoj; iomete da kuko, iomete da ĉokolado, iomete da glaciaĵo kaj – ĉefe – iomete da ŝaŭmlimonado. Tiel multaj aŭ eble plejmultaj homoj transpasas la limon de permesitaj sukerkvantoj.

Precipe – sed ne nur – la trinkado de ŝaŭmlimonado estas gravega problemo inter infanoj kaj adoleskantoj. Ekzistas eĉ patrinoj, kiuj donas tiun trinkaĵon al siaj infanetoj – imagu: en la suĉbotelo! Ili ne scias pri la danĝera sukero. Finfine la reklamo evidente nur laŭdas tiujn produktojn.

Kelkaj ŝtatoj komencas maltrankviliĝi pri la trodikeco de la loĝantaro. Sed ĝis nun mankas fortaj klerigaj kampanjoj pri kaj kontraŭ sukero.

En la evoluintaj landoj (kaj en pluraj aliaj) ekzistas la tiel nomata "sociala ŝtato". Vidu la difinon en la esperanta Vikipedio:

Sociala ŝtato estas formo politika, kiu naskiĝis kaj kreskiĝis per la pligrandigo de koncepto pri civitaneco. Aperis la ideo, ke ĉiuj homoj havas neforigeblajn sociajn rajtojn. De ĉi tiu ideo aperis la koncepto de providenca ŝtato (angle: Welfare State). Laŭ ĉi tiu koncepto, ĉiu individuo rajtus, ekde sia naskiĝo, aron da havaĵoj kaj servoj, kaj la Ŝtato devus garantii ĉi tiujn rajtojn rekte aŭ per regulado al socio. Tiuj rajtoj inkluzivus sanon, edukadon, asekuron kontraŭ senlaboreco, garantion al minimuma maljuneca pensio ktp.”

Ekzemple en la kampo de sano la ŝtato ofertas publikajn malsanulejojn, asekurojn kontraŭ malsano, vakcinadojn ktp. Ĝi ankaŭ malpermesas certajn kondutojn. Nuntempe ne estas permesite fumi en kinejoj, aviadiloj aŭ - en kelkaj landoj - eĉ en iu ajn fermita loko, kaj oni ne rajtas stiri motorveturilojn post trinki alkoholaĵojn. La ŝtato ankaŭ kelkfoje faras klarigajn kampanjojn pri certaj malsanigaj danĝeroj.

Tamen, malgraŭ tiuj kampanjoj, multaj homoj - eĉ sciante pri la danĝeroj - daŭrigas siajn malsanigajn kondutojn.

Unu grava ekzemplo estas fumado: oni scias (kaj de tempo al tempo, ekde jardekoj, la ŝtato memorigas tion), ke ĝi estas tre danĝera, sed malgraŭ tiuj avertoj multaj homoj ne ĉesas fumi.

Nu, kial la ŝtato ne avertas pri la danĝero de sukero?

“Kio? Kiu diris, ke sukero estas danĝera? Mi ne kredas.” Aŭ: “Mi ne sciis”, diros multaj homoj.

Tamen – fakte sukero estas tre danĝera por la sano. Ĝi kaŭzas: - Sukeran Diabeton - Tropezon kaj Trodikecon - Kardio-vaskulajn malsanojn - Cerbatakojn - Mortojn

Per scienca esploro estas pruvite, ke sukero eĉ kaŭzas gravan sukerdependecon simile al toksomanio (droga dependeco).

Sed multaj homoj - plenkreskuloj, adoleskantoj, infanoj - diros, ke ili ne manĝas multe da sukero aŭ ke nuntempe ili nur uzas dolĉigilojn (ekz. Sakarino) en sia kafo, teo ktp. Ili forgesas aŭ ne scias, ke multaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj enhavas sukeron: ŝaŭmlimonado, kuko, torto, biskvito, ĉokolado, glaciaĵo ktp.

Vidu la ĉiutagajn maksimumajn kvantojn da sukero rekomenditajn de la Usona Koro-Asocio por plenkreskuloj: viroj: 37 gramoj virinoj: 25 gramoj Kiom da gramoj da sukero estas en jenaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj?

1 tabuleto da ĉokolado (100 gramoj) = 48 gramoj 100 gramoj da dolĉa densigita lakto = 48 gramoj 1 glaso da ŝaŭmlimonado = 20 gramoj 1 glaso da industria oranĝosuko = 20 gramoj

Bone, normale oni ne manĝas tutan tabuleton da ĉokolado, sed oni manĝas kaj trinkas ĉiutage iomete da pluraj sukerhavaj produktoj; iomete da kuko, iomete da ĉokolado, iomete da glaciaĵo kaj – ĉefe – iomete da ŝaŭmlimonado. Tiel multaj aŭ eble plejmultaj homoj transpasas la limon de permesitaj sukerkvantoj.