×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Dancanta Sokrato

Je sun' mi kuŝas, ul' aĝhava, mi kuŝas, kaj oscedas, vantas, Aĝhava estas mi, sed brava: Se drinkas mi el vazo kava, Mi kantas. Varmigas sun' ostaron mian Kaj saĝan kapon fian - Sed kiel bosko en printemp' En la kapaĉo vino brua. Kaj pensoj ĉiam pasas, fluas Kiel temp'... Vi kial gapas, Kirbeuso? Jen kuŝas maljunul' je sun' Kaj balbutadas nur sen ĉes'. Ĉu li jam finis? Ha, jes, jes... Do panon baki iru nun.

En la angul' disĉiploj ridas: Sokratan kapon vin' malbridas, Ebria estas li... Al ili, Kirbeuso, diru: Ke trovis mi la kernan sencon, Plej granda virto estas ĝi: La polvon de Ateno leki Aŭ pufe blovi je vezik' - Kruĉon plenigi aŭ malplenigi (Tio ne faras diferencon...) Sidiĝu kaj en nuna hor' Ne baku viajn bulkojn, panon, Prefere trinku nian sanon, Ni trinku do la vivon for! Nu kio? Ĉu afliktas vin , ke Absurdojn mia lang' balbutas? Ke tiel ridas mi sen ĝeno? Ke mi sur placo de Ateno Mizere kuŝas, vinon glutas? Ĝi ne konvenas – vi parolas - Instru' malbona por skolanoj, Se mi, Sokrato, jen petolas Kiel infanoj? Ke ne arigas mi adeptojn, Al voj' de vero ne aspiras? Konceptojn Novajn mi ne diras?

Ha jes... Ha jes... La vero! bono! homoj! dioj!, Ago, virtoj, la eterno - Kaj ree la samo laŭ alterno: Homoj, dioj, vero, amo, La respubliko, virtoj, agoj, Tio, alio – kaj ree la samo!... Mia kara – veraj blagoj!

De Herifono ja vi aŭdis, Ke mi plej saĝa estas viro... La orakol min tiel laŭdis, De nun kun glora nimb' mi staras! Do vidu, kion nun mi faras! Jen! Ĉar kio estas vort' aŭ faro Aŭ la malbono aŭ la ben'! Kiam gajigis min nektaro - Kaj mia kap' al hund' similas? Kaj vinkonfuzo ĝin balancas?! Vidu – la filozofo dancas: Kaj hopsa-sa, kaj hopsa-sa! Kaj hopsa, hopsa, hopsa-sa! Jen kiel la saĝulo dancas! Jen kiel saltas membroj liaj - Bon', malbono, homoj, dioj, Virtoj, vero, vorto saĝa - Hopsa, hopsa – danc' sovaĝa! Foje dekstren – hopsa-sa! Virto, ripo – hej Ksantipo! Ludas la muziko, ha!

Kirbeuso, kara frato, Venu kun mi, jen sur strato Dancas Filozof' ebria. For la bel'! For virto dia! Homoj, gapu! Min Ksantipo Certe batos, krevos ripo! Jam nun mi ektremas ja, Tamen dancas hopsa-sa! Nur sen fin', kun tuta forto Danci, danci ĝis la morto, Per piedoj svingi, treti! Jen turniĝi, jen salteti! Danco, iru, flamu ĝi! Kaj ekĝoju, granda Di', Ke Sokrato konas veron, Ĉiun veron kaj misteron, Ke Sokrato konas veron, La plej saĝa hom' sur tero Kun kap' hundsimila ja Dancon konas, dancon konas - Hopsa, hopsa, hopsa-sa!

Je sun' mi kuŝas, ul' aĝhava, mi kuŝas, kaj oscedas, vantas, Aĝhava estas mi, sed brava: Se drinkas mi el vazo kava, Mi kantas.

Varmigas sun' ostaron mian Kaj saĝan kapon fian - Sed kiel bosko en printemp' En la kapaĉo vino brua. Kaj pensoj ĉiam pasas, fluas Kiel temp'...

Vi kial gapas, Kirbeuso? Jen kuŝas maljunul' je sun' Kaj balbutadas nur sen ĉes'. Ĉu li jam finis? Ha, jes, jes... Do panon baki iru nun.

En la angul' disĉiploj ridas: Sokratan kapon vin' malbridas, Ebria estas li... Al ili, Kirbeuso, diru: Ke trovis mi la kernan sencon, Plej granda virto estas ĝi: La polvon de Ateno leki Aŭ pufe blovi je vezik' - Kruĉon plenigi aŭ malplenigi (Tio ne faras diferencon...) Sidiĝu kaj en nuna hor' Ne baku viajn bulkojn, panon, Prefere trinku nian sanon, Ni trinku do la vivon for!

Nu kio? Ĉu afliktas vin , ke Absurdojn mia lang' balbutas? Ke tiel ridas mi sen ĝeno? Ke mi sur placo de Ateno Mizere kuŝas, vinon glutas? Ĝi ne konvenas – vi parolas - Instru' malbona por skolanoj, Se mi, Sokrato, jen petolas Kiel infanoj? Ke ne arigas mi adeptojn, Al voj' de vero ne aspiras? Konceptojn Novajn mi ne diras?