×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ĉu vokaloj aperas pli en varmaj landoj?

Ĉu vokaloj aperas pli en varmaj landoj?

Lingvistoj vidas kuntekston inter la klimato kaj la sonado de homaj lingvoj.

Kial lingvoj sonas tiel malsame? Kial ĝuste en slavaj lingvoj aperas tiom da konsonantoj? Kial rezignas la ĉina lingvo sed ankaŭ la itala plej ofte pri fermitaj silaboj? Kial klaksonoj kaj vipobataj sonoj aperas preskaŭ nur en la khoisan-lingvoj de la suda Afriko? Kial en la turka la vokalo ü kaj en la sveda la vokalo ö tiom ofte aperas?

Verŝajne neniam eblos ekspliki ĉiujn karakterizaĵojn de lingvoj, nek per kulturaj apartecoj, nek per naturspacaj faktoroj. Sed jam de sufiĉe longa tempo aperadas simpla sed facile komprenebla tezo pri tio, kiel la klimato povus influi la sonprofilon de lingvo: Homoj en varmaj regionoj pasigas pli da tempo ekster la domo, ili komunikas tie je pli grandaj distancoj. Ili do devus preferi sonkombinojn kiuj estas bone transportataj ankaŭ trans grandajn distancojn.

Lingvistoj de la universitato de Nova Meksiko prezentis nun ĉe konferenco de la Akustika Societo de Usono en Florido teorion kiu plidetaligas tiun teorion. La lingvisto Ian Maddieson bazigas sian tezon eksplicite sur paralelaĵo el la zoologio: Kantbirdoj preferas uzi frekvencojn kiuj estas bone transportataj en iliaj vivejoj. Tiel arbaraj birdoj kantas pli base ol birdoj en malfermaj areoj. Ĉar arboj alidirektas la sonondojn.

En homaj lingvoj konsonantoj estas aparte ambiciaj koncerne la frekvencan gamon. Tio estas kaŭzo kial maljunaj homoj kiuj ne plu povas aŭdi la altajn frekvencojn, komprenas paroladojn tiom malpli bone. "Tio povus ekspliki kial lingvoj en regionoj kun pli granda denseco de arboj tendencas havi malpli da konsonantoj", opinias Maddieson. Sed ne nur la vegetaĵaro influas laŭ li la preferatajn sonojn de lingvoj, sed ankaŭ la temperaturo: Varma aero povas formi malgrandajn sonondojn kiuj ĝenas la transsendadon de altaj frekvencoj. Fakte la lingvisto trovis kunrilaton de la denseco je konsonantoj de lingvoj kun la regiono kie ili estas parolataj: kun denseco de arboj, pluvado, temperaturo. Lingvoj en pli humidaj kaj pli varmaj regionoj estas malpli "konsonantecaj", li resumas. Por sia analizo la lingvistoj prenis entute 633 lingvojn, sed ili ne konsideris mondolingvojn kiel la hispanan, anglan aŭ mandarenan: Ties disvastiĝo certe ne plu rilatas kun la naturaj spacoj en kiuj ili iam ekkreskis.