×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ĉu sendefendiĝo de Eŭropo?

La temo de la hodiaŭa sonartikolo estas laŭ mi grava, ĉar ĝi estas demando, ĉu la fenomeno pri grandskala miksiĝo de la nacioj sur la t.n. malnova kontinento favoras la pacan kunvivadon aŭ eble estas kelka minaco por ĝi?

En 1990 aperis demografia prognozo de UNO koncerne la malnovan EU, kies aŭtoroj pruvis, ke la socioj de ĝiaj tiamaj 15 membroj ĉiam pli rapide maljuniĝas kaj se Unio volas teni la socialajn privilegiojn sur la sama nivelo, dum la plej proksimaj 50 jaroj ĝi devas venigi 100 milionojn da laborantoj. De tiu momento al Eŭropo alvenas do reprezentantoj de diversaj nacioj, kaj tre signifagrade – de kelkaj variaĵoj de Islamo, kio eble pli gravas - de ĝiaj pli radikalaj frakcioj. Tio povas esti minaco por eŭropanoj, kaj eble ne nun sed estonte ili volos konverti la „malfidelulojn” al sia kredo. Jam nun estas tiel, ke la islamaj venintoj ellaboris al si multajn rajtojn. Ili ne nur posedas siajn vendejojn, sed ankaŭ plurajn aliajn instituciojn ĉefe religiajn. Orientiĝinte pri la problemo la eŭropdecidantoj de kelkaj jaroj jam malfermis siajn labormerkatojn por laborantoj el Mezeŭropo, estantaj pli mildaj kulture kaj religie. Ke ĉiu posedanto de eŭropcivitaneco devus posedi la samajn rajtojn, estas afero tute klara, sed oni povas antaŭvidi la eblecon pri eblaj ŝanĝoj, kiam la proporcioj inter la toleremaj indiĝenaj eŭropanoj kaj la laborcelaj alireligiaj alvenintoj ŝanĝiĝos. Tamen ĉu la problemo estas nur la venintaj tien ĉi muzulmanoj, kiel kelkiuj klopodas al ni sugesti? Ja iama Eŭropo ne „timis” muzulmanojn apud Lepanto 1571 aŭ Vieno 1683, simile cetere estis eĉ post Reformacio.

Sed nun daŭras nova procezo. Nome Eŭropo kaj pli ĝuste Eŭropunio estas objekto de la dua fazo de la komunisma revolucio. Eŭropo kiel supernacia organismo fariĝis ilo, kie estas altrudataj mekanismoj, kiuj ne povus esti aprobitaj pli frue sur la nivelo de unuopaj nacioj. Tio povas iam alkonduki al la stato de la sendefendeco de la nacioj de Eŭropo. Povas esti eĉ, ke Eŭropo deturniĝos ĝis la antaŭnacia nivelo. Ĉar imagu, ke en la hodiaŭa Eŭropo jam nun en ĉiam multaj „okupitaj” familioj la gepatroj tute ne okupiĝas pri siaj infanoj. Ili tute ne edukas ilin, kaj tiuj komencas uzi eĉ iun kvazaŭ lingvon, ofte tute nekomprenatan, lingvon de duonvortoj kaj signaloj. Sed tute ne temas pri la bonstateco, ĉar eĉ en malriĉaj familioj la gepatroj povas zorgi pri siaj infanoj. Do ekzemple kiam la familio ĉesos ludi sian kutiman, gravan rolon en la socio, tiam la estontaj generacioj povos regresi intelekte tiom multe, ke iom post iom la nacieco perdiĝos, kaj la socio atingos la „antaŭnaciecan nivelon”. Se aldone al tio ankaŭ la religio en EU estos forpuŝata el la publika tereno, la situacio fariĝos delikate dirite des pli malfavora.

Verdire oni povas diskuti, ĉu la forpuŝado de religio el la publika tereno estas bona aŭ ne, sed fakte ni nenion scias pri iuj senreligiaj socioj. Eĉ se estis tiaj, ili postlasis neniujn spurojn. Eĉ ŝajne la ateista Rusio, kiu unuflanke kontraŭbatalis religion, tamen samtempe enkondukadis la idokulton de Stalin kiel duondio preskaŭ. Fakte do la problemo ne estas nur la alveno de granda nombro da muzulmanoj al Eŭropo, kiuj ĉiam estis la samaj. La problemo kuŝas prefere ĉe nia flanko – estas ni eŭropanoj kiuj ŝanĝiĝis. La kristana religio estis konsisto de la latina civilizacio, kiu kreis Eŭropon, dum hodiaŭ la religio ĉi tie estas neglektata. Iam estis tute klare, ke Eŭropo apartenas al la latina civilizacio, kies esenca elemento estis kristanismo - la skeleto de la socio. La nuntempaj eŭropaj paganoj malestimas kristanismon ĉefe pro la t.n. politika korekteco aŭ „moderneco”. Tiel la procezo pri poioma sendefendiĝo de la miksiĝantaj kaj malidentiĝantaj nacioj de Eŭropo daŭras. Ŝajnas al mi, ke la protektado de la homa identeco inkluzive ties lingvon estas unu el ĉefaj klopodoj de esperantistoj, kio favoras la pacan kunvivadon de la nacioj de la tuta mondo.