×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Bonvenon, novaj ideoj!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Esperantistoj amas simbolojn, precipe emociigajn simbolojn. Dum la lasta semajno de julio 2015 okazis unu el la plej simbolplenaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun sia tuta ŝarĝo da emocioj.

Ĝin akceptis la impona urbo Lillo, en la norda Francujo, do proksime al Bulonjo ĉe Maro, kie antaŭ cent dek jaroj kelkaj centoj da entuziasmaj pioniroj inaŭguris la tradicion de ĉiam kortuŝaj kongresoj. Komparante la unuan kaj la centan, oni konstatas, ke esence la kongresoj estas tre similaj, laŭ certa vidpunkto. Se oni flankenlasas la novaĵojn en nia moderna teknologia mondo (bonvenon, interreto! ; bonvenon, informadiko! ; bonvenon, transportiloj! ), la spirito de nia verda popoleto restas preskaŭ la sama. Samaj verdaj steloj sur brustoj, sama kantado de la himno, sama entuziasmo pro la renkontiĝado de ´homoj kun homoj´, samaj ekskursoj, samaj larmoverŝaj ĉirkaŭbrakoj – dum ekstere en la mondo´popolo popolon atakas ŝakale´.

Estas vero, ke amaso da kunsidoj, prelegoj, diskutoj kaj artaj programeroj klopodas aldoni al tiu menuo da emociaĵoj ian klerigon, ian esprimon de kultura, mensostimula evento. Ne eblas listigi ĉi tie ĉiujn intelekte valorajn momentojn en la kongreso, sed por lasi la memoron libera, ni tuj menciu la prelegon de André Cherpillod pri la franca kulturo, aparte pri la vivo kaj verkaro de Gaston Waringhien (kiucetere naskiĝis en Lillo). Same meritas mencion la kontribuo de la aŭstraliano Jonathan Pool, kiu prelegis pri ´Kiel aprezi arton´. Kaj la lekcioj de la Internacia Kongresa Universitato, kaj la itala trupo de bravaj gejunuloj, kiuj bele surscenejigis moderne konceptitan dramon pri la problemo de enmigrintoj en la nuna mondo. Kaj aliaj programeroj – bonvolu nur ne ofendiĝi la multaj nemenciitoj - , kiuj amplekse kontribuis per sciencaj, filozofiaj kaj aliaj paroladoj. Oni konsentu, ke la centa kongreso estis kulture riĉa.

Tamen, daŭre ŝvebas en la aero ia impreso, ke niaj kongresoj, post cent dek jaroj, ripetas ĝenerale la samon. Tion klare diris eĉ la prezidanto mem de Universala Esperanto-Asocio, Mark Fettes, kiam en unu el siaj paroladoj li aludis al nia kongresa tradiciemo. Kion signifas, ke preskaŭ ĉiuj kongresanoj volis ekskursi al Bulonjo kaj verŝi diskretajn larmojn en la teatro, kie Zamenhof faris la unuan paroladon? Kion signifas tiu eterna reveno al la ´Majstro´, kvazaŭ ni estus infanoj, kiuj ĉiam bezonas patran protekton kaj apenaŭ scipovas iri antaŭen per niaj propraj paŝoj kaj novaj ideoj?

Vere oni bezonas renovigon, modernigon, kreemon. Sed ne eblas nei, ke tiu ŝarĝo da emocioj en niaj kongresoj (kaj en la movado, ĝenerale), dum jardekoj funkciis kiel fortika masonaĵo, kiu firmigis nian komunuman konstruaĵon. Ni ne hontu pri niaj larmetoj, pri nia sentimentalismo. Tute brilan ekzemplon pri tio donis al la kongresanaro la juna slovako Petro Balatz, kiu ricevis la flagon de la kongreso por la proksima jaro – kaj tuj surgenuiĝis antaŭ du mil homoj kaj sur la podio petis sian amatinon pri... geedziĝo! Delira aplaŭdego en la salono! Jen ekzemplo de kreema maniero provizi novan dozon da emocioj al nia popoleto... Tamen, krom tio, ni strebu al kulturaj, aktualaj valoroj por ia rapide ŝanĝiĝanta mondo. Bonvenon, novaj ideoj!

http://www.espero.com.cn/2015-08/03/content_36212195.htm

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Esperantistoj amas simbolojn, precipe emociigajn simbolojn. Dum la lasta semajno de julio 2015 okazis unu el la plej simbolplenaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun sia tuta ŝarĝo da emocioj.

Ĝin akceptis la impona urbo Lillo, en la norda Francujo, do proksime al Bulonjo ĉe Maro, kie antaŭ cent dek jaroj kelkaj centoj da entuziasmaj pioniroj inaŭguris la tradicion de ĉiam kortuŝaj kongresoj. Komparante la unuan kaj la centan, oni konstatas, ke esence la kongresoj estas tre similaj, laŭ certa vidpunkto. Se oni flankenlasas la novaĵojn en nia moderna teknologia mondo (bonvenon, interreto! ; bonvenon, informadiko! ; bonvenon, transportiloj! ), la spirito de nia verda popoleto restas preskaŭ la sama. Samaj verdaj steloj sur brustoj, sama kantado de la himno, sama entuziasmo pro la renkontiĝado de ´homoj kun homoj´, samaj ekskursoj, samaj larmoverŝaj ĉirkaŭbrakoj – dum ekstere en la mondo´popolo popolon atakas ŝakale´.

Estas vero, ke amaso da kunsidoj, prelegoj, diskutoj kaj artaj programeroj klopodas aldoni al tiu menuo da emociaĵoj ian klerigon, ian esprimon de kultura, mensostimula evento. Ne eblas listigi ĉi tie ĉiujn intelekte valorajn momentojn en la kongreso, sed por lasi la memoron libera, ni tuj menciu la prelegon de André Cherpillod pri la franca kulturo, aparte pri la vivo kaj verkaro de Gaston Waringhien (kiucetere naskiĝis en Lillo). Same meritas mencion la kontribuo de la aŭstraliano Jonathan Pool, kiu prelegis pri ´Kiel aprezi arton´. Kaj la lekcioj de la Internacia Kongresa Universitato, kaj la itala trupo de bravaj gejunuloj, kiuj bele surscenejigis moderne konceptitan dramon pri la problemo de enmigrintoj en la nuna mondo. Kaj aliaj programeroj – bonvolu nur ne ofendiĝi la multaj nemenciitoj - , kiuj amplekse kontribuis per sciencaj, filozofiaj kaj aliaj paroladoj. Oni konsentu, ke la centa kongreso estis kulture riĉa.

Tamen, daŭre ŝvebas en la aero ia impreso, ke niaj kongresoj, post cent dek jaroj, ripetas ĝenerale la samon. Tion klare diris eĉ la prezidanto mem de Universala Esperanto-Asocio, Mark Fettes, kiam en unu el siaj paroladoj li aludis al nia kongresa tradiciemo. Kion signifas, ke preskaŭ ĉiuj kongresanoj volis ekskursi al Bulonjo kaj verŝi diskretajn larmojn en la teatro, kie Zamenhof faris la unuan paroladon? Kion signifas tiu eterna reveno al la ´Majstro´, kvazaŭ ni estus infanoj, kiuj ĉiam bezonas patran protekton kaj apenaŭ scipovas iri antaŭen per niaj propraj paŝoj kaj novaj ideoj?

Vere oni bezonas renovigon, modernigon, kreemon. Sed ne eblas nei, ke tiu ŝarĝo da emocioj en niaj kongresoj (kaj en la movado, ĝenerale), dum jardekoj funkciis kiel fortika masonaĵo, kiu firmigis nian komunuman konstruaĵon. Ni ne hontu pri niaj larmetoj, pri nia sentimentalismo. Tute brilan ekzemplon pri tio donis al la kongresanaro la juna slovako Petro Balatz, kiu ricevis la flagon de la kongreso por la proksima jaro – kaj tuj surgenuiĝis antaŭ du mil homoj kaj sur la podio petis sian amatinon pri... geedziĝo! Delira aplaŭdego en la salono! Jen ekzemplo de kreema maniero provizi novan dozon da emocioj al nia popoleto...

Tamen, krom tio, ni strebu al kulturaj, aktualaj valoroj por ia rapide ŝanĝiĝanta mondo. Bonvenon, novaj ideoj!