×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Aventureca vojaĝo al Hindio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Antaŭ kelkaj jaroj (mi estis 62 jaraĝa) ni deziris vojaĝi al Hindio. Do ni serĉis iun grupan vojaĝon. Sed ni trovis neniun por la periodo, en kiu ni havis tempon. Jam proksime al niaj ferioj ni decidis vojaĝi al Italujo (kiu estis alia vojaĝocelo), kredante ke tie certe ni trovus grupan vojaĝon al Hindio. Tamen en neniu el pluraj agentejoj de Romo estis planita tia vojaĝo dum la postaj du semajnoj.

Pro tio ni decidis vojaĝi individue. Aĉetinte malpli multekostajn flugbiletojn, ni devis preni – por flugi de Romo ĝis Nov-Delhio – unue aviadilon ĝis Amsterdamo (do en la kontraŭan direkton). Alveninte nokte en Amsterdamo ni devis atendi ĝis la mateno. Dum pluraj horoj ni dormis - aŭ provis dormi - sur flughavenaj seĝoj. Fine ni povis flugi al Nov-Delhio.

Kiam ni alvenis tie, jam estis la sekva nokto, post la unua horo. Ni estis pensintaj trovi en la flughaveno agentejon por turistoj (por demandi pri hoteloj), sed tia ne ekzistis. Do ni demandis (en Hindio ĉiam en la angla) al ŝajne serioza oficisto. Li telefonis kaj poste indikis relative multekostan hotelon al ni, dirante ke hoteloj malpli multekostaj ekzistas nur tre malproksime. Do ni akceptis tiun indikon kaj iris per taksio al la hotelo.

En la hotelo ni ne volis pagi tutan unutagan enspezon por dormi nur kelkajn horojn. La dungito ĉe la akceptejo permesis al ni resti sur foteloj ne tre malproksime de la akceptejo. Tie ni ripozis kaj iomete dormis. Je la sepa la dungito diris al ni, ke ni jam povis eniri la ĉambron, en kiu ni restos la sekvantan nokton. Tie ni fine povis dormi kelkajn horojn en lito.

Sed antaŭ tio ni demandis al la dungito, ĉu li konas iun vojaĝagentejon. Li jesis tion kaj vokis dungiton de la agentejo por la posttagmezo.

Post nia dormo tiu dungito venis kaj kondukis nin al la agentejo. Ĝi estis en malproksima kaj eta strato kaj en vere malgrandega ĉambro, kiu faris tre malbonan impreson al ni. Ni eksplikis, ke ni volis ekkoni kaj viziti kelkajn famajn vidindaĵojn en norda Hindio dum unu semajno. La ĉefa dungito – aŭ eble la proprietulo – proponis specifan itineron kaj plurajn prezojn (depende de la tipoj de hoteloj kaj aŭtomobiloj, kiujn ni deziris). Ni elektis meznivelajn hotelojn kaj simplan (sed tre bonan kaj komunan) aŭtomobilon. Kial aŭtomobilon? En Hindio – almenaŭ en la turista regiono, kiun ni volis viziti – estas tre komune, ke la turistoj vojaĝas en aŭtomobiloj kun ŝoforo – kion ni antaŭe ne sciis. Evidente ni petis, ke la ŝoforo scipovu paroli la anglan. Ni pagis la prezon por la tiel organizita vojaĝo, sed ricevis nur papereton kun la itinero, nenion vere oficialan. La komenco de la vojaĝo estis planita por la sekva tago.

En la hotelo, dum la nokto, mi vekiĝis kaj pensis maltrankviliĝinte: “Ĉu tiu eta vojaĝagentejo estas serioza? Mi jam pagis; ĉu ili sendos aŭtomobilon kun ŝoforo? Se ni fakte komencos la vojaĝon, ĉu ni povas fidi la ŝoforon?” Kaj mi sendis retmesaĝon al niaj filoj por ke ili almenaŭ eksciu, kie ni estis kaj kion ni estis farontaj.

La sekvan matenon la ŝoforo alvenis kaj nia vojaĝo komenciĝis. La hindo estis tre simpatia. Tamen li – tre simpla - preskaŭ ne scipovis paroli la anglan. Do dum unu semajno ni komunikiĝis nur per kelkaj vortoj, frazetoj kaj gestoj. En la urboj, kiujn ni vizitis, li nur veturigis nin ĝis la vizitindaĵoj kaj la hoteloj.

La unuan tagon li montris al ni ĵurnalon kun artikolo pri pluraj kazoj de malapero de eksterlandaj turistoj. Evidente tio ne plibonigis nian humoron, kaj plurfoje dum la vojaĝo en tre izolitaj regionoj ni pensis “Kio okazus se la ŝoforo farus ion malbonan al ni?”

Kion ni vizitis? Unue la urbon Agra kun la famega Taĝ Mahalo kaj poste la konatan turistan regionon Raĝastano, kie ni vizitis belajn palacojn kaj hinduismajn templojn.

La trafiko en Hindio estas kaosa. Bonŝance nia ŝoforo estis bonega ŝoforo. Cetere mi opinias la hindajn aŭtomobilkondukistojn kaj motociklistojn geniuloj; mi ne komprenas, kiel eblas, ke en la kaosa trafiko okazas malmultaj akcidentoj. Sed ofte dum nia vojaĝo ni preskaŭ mortis pro timo, kiam aŭtomobiloj aŭ kamionoj venis en nia direkto sur nia flanko de la strato kaj nia ŝoforo lastsekunde evitis mortigan kolizion: la du veturiloj preterpasis unu la alian je la distanco de malmultaj centimetroj.

Malgraŭ ĉio tio la vojaĝo estis belega - unu el la plej interesaj el niaj vojaĝoj. Kaj ĝi kostis nur duonon de grupa vojaĝo. (Vidu filmeton trovitan en Jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=VxIDnJWQxJI.

Malgraŭ ĉio tio la vojaĝo estis belega - unu el la plej interesaj el niaj vojaĝoj. Kaj ĝi kostis nur duonon de grupa vojaĝo. (Vidu filmeton trovitan en Jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=VxIDnJWQxJI. )