×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Zamenhof kaj ESPERANTO en bazlernejo

Zamenhof kaj ESPERANTO en bazlernejo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ekzempla leciono laŭ ĝisdatigitaj kriterioj

En antaŭa sonartikolo mi pritraktis la ĝeneralan aliron de la projekto "Saltotabulo al lingvoj" kaj rilata kurso "Plurlingva Alfabetigo". Tiu ĉi sonartikolo kaj la akompananta filmeto ilustras la scenaron de la unua enkonduka leciono de tiu kurso por 4-a/5-a bazlernejaj klasoj.

La lecionoj de la kurso celas ekspluati la modernajn ciferecajn tabulojn sed, rezignante pri la fizika interago per elektronika plumo sur tia tabulo, la instruisto povas doni la samajn lecionojn uzante komputilon, muson kaj projekciilon. Ĝuste tion mi faris en la alkroĉita filmeto.

Kiam, post pli-malpli 30 jaroj de universitata prelegado, mi volontulis en bazlerneja edukado, devige estis alfronti tute novajn defiojn ĉefe didaktikajn. Do mi revenis al lernejaj benkoj kaj lernis en kursoj por bazlernejaj instruistoj. Bonŝance mi povis fari tion samtempe kun ekkono kaj spertiĝo kun novaj sonvidaj komputilaj rimedoj, kiuj sufiĉe ŝanĝas la didaktikan aliron al nuntempaj lernejanoj.

Sendube, ankaŭ sen tiaj modernaj rimedoj, bone celkonsciaj instruistoj kapablis pasintece fari allogajn kaj efektivajn lecionojn. Sed nuntempe la teknologia medio profunde ŝanĝas la gelernantojn do ankaŭ la tradicia instrua metodo de "fronta klasa prezentado" per kretoj/feltoplumoj sur nigra/blanka tabulo nepre postulas iom da ĝisdatigoj. Tiucele, sur la muro apud mia komputilo troviĝas detala listo de nemalhaveblaj kriterioj nomataj "Torĉoj por instruado". La temo postulus kelkajn prelegojn, sed mi klopodos prezenti koncize la plej gravajn konsilojn al instruisto, kiu planas novan lecionon.

Unue, en iu ajn kampo de scioj: "leciono devus kunigi plurajn studfakojn" kaj por ĝin konstrui necesas uzi tri grupojn da torĉoj: 1. iloj por krei interesan kaj defieman lecionon, 2. iloj por vigligi la diversajn tipojn de inteligenteco, 3. iloj por fone malrekte kuraĝigi virtajn kondutojn en la vivo.

Kaj nun, iom pli detale, jen priskribo de la 6 iloj de la unua grupo:

Oni ne komencos la lecionon deklarante ĝian temon, male, la lernantoj mem identigos ĝin poste per sia propra dedukto. La malfermo de la leciono devas esti interesa kaj alloga, ekz. per enigmo. Dum la leciono la instruisto devas aktivigi la lernantojn per defiaj demandoj kaj ludoj, virtualaj kaj permanaj. La instruisto priskribos situaciojn, kiujn la geknaboj devos analizi ne nur el la propra vidpunkto sed el tiu de aliuloj. Necesas krei ligon kun realo signifa por la infanoj per uzado de ekzemploj, terminoj kaj iloj el ilia mondo, ekz. el interreta medio. La instruisto devas kiom eble doni plurajn solvojn al prezentitaj problemoj.

Kompreneble plani kaj konstrui tiajn allogajn kaj efikajn lecionojn postulas tre signifan tempon des pli, ke oni devas daŭre ilin poluri kaj plibonigi laŭ la reagoj de la lernantoj.

Verdire mi estas freŝbakita (kaj amatora) maljuna instruanto en bazlernejoj kaj mi devas konfesi, ke tre grava defio, kiun mi tamen konstatis ankaŭ ĉe profesiaj spertaj instruistoj, estas atingi en klaso, ofte tro multnombra, sufiĉe da disciplina atento por efika lernado. Sendube bone strukturitaj kaj do allogaj lecionoj signife helpas al la celo kaj, ĉefe, aliaj instruistoj ĝoje lernas kaj uzas ilin kun siaj lernantoj.

Jen en la sekva filmeto, la skemo de enkonduka leciono pri Zamenhof kaj Esperanto sub la metafora titolo "Juna knabo, granda idealo", kiun mi prezentis kiel finan laboron por la ekzameno de bazlerneja didaktiko. Kompreneble en tiu ĉi versio de la filmo mi prezentas esperantlingve ankaŭ parton de mia nacilingva parolado.

Zamenhof kaj ESPERANTO en bazlernejo Zamenhof and ESPERANTO in primary school

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ekzempla leciono laŭ ĝisdatigitaj kriterioj

En antaŭa sonartikolo mi pritraktis la ĝeneralan aliron de la projekto "Saltotabulo al lingvoj" kaj rilata kurso "Plurlingva Alfabetigo". Tiu ĉi sonartikolo kaj la akompananta filmeto ilustras la scenaron de la unua enkonduka leciono de tiu kurso por 4-a/5-a bazlernejaj klasoj.

La lecionoj de la kurso celas ekspluati la modernajn ciferecajn tabulojn sed, rezignante pri la fizika interago per elektronika plumo sur tia tabulo, la instruisto povas doni la samajn lecionojn uzante komputilon, muson kaj projekciilon. Ĝuste tion mi faris en la alkroĉita filmeto.

Kiam, post pli-malpli 30 jaroj de universitata prelegado, mi volontulis en bazlerneja edukado, devige estis alfronti tute novajn defiojn ĉefe didaktikajn. Do mi revenis al lernejaj benkoj kaj lernis en kursoj por bazlernejaj instruistoj. Bonŝance mi povis fari tion samtempe kun ekkono kaj spertiĝo kun novaj sonvidaj komputilaj rimedoj, kiuj sufiĉe ŝanĝas la didaktikan aliron al nuntempaj lernejanoj.

Sendube, ankaŭ sen tiaj modernaj rimedoj, bone celkonsciaj instruistoj kapablis pasintece fari allogajn kaj efektivajn lecionojn. Sed nuntempe la teknologia medio profunde ŝanĝas la gelernantojn do ankaŭ la tradicia instrua metodo de "fronta klasa prezentado" per kretoj/feltoplumoj sur nigra/blanka tabulo nepre postulas iom da ĝisdatigoj. Tiucele, sur la muro apud mia komputilo troviĝas detala listo de nemalhaveblaj kriterioj nomataj "Torĉoj por instruado". La temo postulus kelkajn prelegojn, sed mi klopodos prezenti koncize la plej gravajn konsilojn al instruisto, kiu planas novan lecionon.

Unue, en iu ajn kampo de scioj: "leciono devus kunigi plurajn studfakojn" kaj por ĝin konstrui necesas uzi tri grupojn da torĉoj: 1\\. iloj por krei interesan kaj defieman lecionon, 2. iloj por vigligi la diversajn tipojn de inteligenteco, 3. iloj por fone malrekte kuraĝigi virtajn kondutojn en la vivo.