×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Vestaĵoj el algoj

Oni aĉetas ĝin je malalta prezo, surmetas ĝin nur kelkajn fojojn kaj tiam ĵetas ĝin en la rubujon: La vivodaŭro de vestaĵo pli kaj pli mallongiĝas, kreskas la bezono pri materialo. Ĉu kompoŝteblaj materialoj el algoj, urtikoj aŭ el lakto vere povas ŝtopi tiun truon?

La temo daŭripovo okupas la modobranĉon de jaroj, samtempe la konsumo de vestaĵoj kreskegas alten. Ekonomikistoj elkalkulis laŭ la organizo Verda Paco ke germanaj konsumantoj uzas siajn novaĉetitajn vestaĵojn averaĝe nur dum la duono de la tempo ol ili faris tion ankoraŭ antaŭ 15 jaroj. La mondvasta produktado de vestaĵoj dume duobliĝis. Estas bezonata pli kaj pli da teksaĵoj. Sed la mediaj kostoj de poliestero surbaze de nafto kaj de la akvon kaj pesticidojn glutanta kultivado de kotono estas enormaj.

Intertempe multaj entreprenistoj eksperimentas pri nekutimaj krudmaterialoj por fadenoj. Urtikoj, algoj, restaĵoj de lakto, bananaj fibroj, krustoj de kraboj kaj forĵetaĵoj de sojo apartenas al la krudmaterialoj el kiuj eblas produkti fadenojn. Ankaŭ la kompoŝteblo je la fino de la vivodaŭro de vestaĵo pli kaj pli fokusiĝas laŭ la devizo: Se ĝi jam devas esti ĵetata en rubujon, tiam tio estu almenaŭ la ujo por biologiaĵoj.

Sed en la vendejoj la temo ĝis nun restas piednoto. Kompoŝteblaj ŝuoj kaj fadenoj el urtiko ja estas novigaj produktoj, sed tiuj disvolvoj troviĝas nur je la komenco kaj ankoraŭ ne estas elmaturiĝintaj por la amasa merkato.

Ankaŭ ĉe la organizo Verda Paco oni parolas pri tre malaltaj kvantoj. Pura bio-kotono sumiĝas je nur unu procento de la mondskale produktata kotono. Algoj kaj lakto laŭ ili ja estas bonaj ideoj, sed oni en tio ne vidas la solvon de la problemo de la konsumo de teksaĵoj. La produktado de kotono kiu jare ampleksas 25 milionojn da tunoj kovras nur trionon de la bezono pri fibroj.

La kompoŝteblo estas tie konsiderata kiel bona ideo, sed ĝi povus ankaŭ en plej malbona kazo esti psikologia kaptilo. Necesas malrapidigi la konsumon. Ĉiuj tiuj iniciatoj neniam havos la potencialon por povi kovri tion laŭ tiu granda stilo kiel oni konsumas.

Teksaĵoj el algoj ne povas solvi la problemon ĝenerale, sed povas esti nur loka solvo. Studentoj en Kubo produktis jam vestaĵojn el algoj, nun oni tie pli profunde studos la eblecon pri la produktado de fibroj el algoj. En iamaj plantejoj de kotono hodiaŭ kreskas tabako kaj sukerkano, la importado de teksaĵoj estas multekosta. Brunaj algoj aliflanke naĝas kiel tapiŝoj sur la karibia maro kaj inundas la strandojn. Tiuj algoj povus servi por la produktado de fibroj, fadenoj kaj fine de teksaĵoj kaj vestaĵoj.