×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Transdono de la regado al la juna generacio

Politikistoj ĝenerale emas teni la ricevitan potencon dum laŭeble longa tempo, ĉar tiu potenco donas al ili multajn avantaĝojn pri kiuj ili ne volas rezigni. En demokratioj la politikistoj tamen regule devas submetiĝi al reelekto, dum en diktaturoj tio ne okazas. Do en demokratioj freŝaj fortoj povas anstataŭigi la longe servintajn kaj longe ĝuintajn politikistojn.

Tamen pro la internaj mekanismoj de la politikaj partioj la rejunigo de la gvidantaj partianoj nur heziteme okazas kaj tiel kandidatoj por ĝeneralaj balotoj estas sufiĉe maljunaj. En la kandidatolistoj la junaj kandidatoj plej ofte troviĝas en malantaŭaj rangoj, sed ekzemple en Aŭstrio ekzistas la ebleco doni preferajn voĉojn al iu certa kandidato en la elektolisto de la partio kaj se tiuj preferaj voĉoj atingas la elektronombron, tiam la kandidato estas elektita, sendepende en kiu rango de la listo li aŭ ŝi troviĝis.

Bedaŭrinde ofte partioj ne havas allogajn junajn kandidatojn kiuj tiel povus elpuŝi aliajn (maljunajn) kandidatojn. Ofte la tiel nomata "politika klaso" jam estas sufiĉe maljuna kaj tial en la establitaj partioj apenaŭ troviĝas novaj freŝaj vizaĝoj. Tiam nova partio kun juna partigvidanto havas bonan ŝancon konkeri seĝojn en la parlamento. Tiel okazis en Aŭstrio antaŭ kvar jaroj pri la partio "Neos" (la novuloj). Sed povas ankaŭ okazi ke establita partio ricevas novan gvidanton kiu estas tre alloga kaj populara. Ĝuste tio okazis nun en Aŭstrio: La 31-jara ministro pri eksteraj aferoj Sebastian Kurz ĵus fariĝis partiestro de la (kristandemokrata) popolpartio. Li estas jam ege populara ĉar li haltigis la enfluon de rifuĝintoj al Aŭstrio per konferenco de la landoj de la okcidenta Balkano en kiu oni organizis la fermadon de la limo inter Grekio kaj Makedonio (kaj Bulgario kaj Albanio) kaj tiel retenis la rifuĝintojn en Grekio.

La 15-an de oktobro laŭ lia iniciato en Aŭstrio okazos parlamentaj balotoj. Sebastian Kurz reorganizas kaj rejunigas la popolpartion. Li estos la pinta kandidato de la elektolisto de la partio. Ĝenerala sekretario de la partio fariĝis la 39-jara deputitino al la EU-parlamento, Elisabeth Köstinger. Sekvos multaj novaj junaj vizaĝoj.

Dum la popolpartio tiel esence rejuniĝas, aliaj partioj havas problemon pri la juna generacio. Tio koncernas ĉefe la socialdemokratan partion kaj la verdan partion. Tial la perspektivoj por Sebastian Kurz kaj lia "nova popolpartio" fariĝi la plej forta partio en la parlamento, estas bonegaj. Kaj li volas fariĝi federacia kanceliero. La aliaj partioj pro tio timas lin kaj serĉas rimedojn por ataki lin. Sed ĝis nun li ege lerte agis kaj povis ĝentile rebati ĉiujn atakojn.

La politika situacio estas tre favora por li. Li verŝajne fariĝos la federacia kanceliero de Aŭstrio post la 15-a de oktobro. Ĉiukaze okazos rejunigo de la parlamento kaj tiel sekvos la transdono de la regado al la juna generacio kiel tio jam okazis en Francio kun ties nova prezidento. Se en Britio regus la juna generacio, tiam la "Breliro" ne okazus. Jen ekzemplo kiu montras kiom gravas la transdono de la regado al la juna generacio.

Politikistoj ĝenerale emas teni la ricevitan potencon dum laŭeble longa tempo, ĉar tiu potenco donas al ili multajn avantaĝojn pri kiuj ili ne volas rezigni. En demokratioj la politikistoj tamen regule devas submetiĝi al reelekto, dum en diktaturoj tio ne okazas. Do en demokratioj freŝaj fortoj povas anstataŭigi la longe servintajn kaj longe ĝuintajn politikistojn.

Tamen pro la internaj mekanismoj de la politikaj partioj la rejunigo de la gvidantaj partianoj nur heziteme okazas kaj tiel kandidatoj por ĝeneralaj balotoj estas sufiĉe maljunaj. En la kandidatolistoj la junaj kandidatoj plej ofte troviĝas en malantaŭaj rangoj, sed ekzemple en Aŭstrio ekzistas la ebleco doni preferajn voĉojn al iu certa kandidato en la elektolisto de la partio kaj se tiuj preferaj voĉoj atingas la elektronombron, tiam la kandidato estas elektita, sendepende en kiu rango de la listo li aŭ ŝi troviĝis.

Bedaŭrinde ofte partioj ne havas allogajn junajn kandidatojn kiuj tiel povus elpuŝi aliajn (maljunajn) kandidatojn. Ofte la tiel nomata "politika klaso" jam estas sufiĉe maljuna kaj tial en la establitaj partioj apenaŭ troviĝas novaj freŝaj vizaĝoj. Tiam nova partio kun juna partigvidanto havas bonan ŝancon konkeri seĝojn en la parlamento. Tiel okazis en Aŭstrio antaŭ kvar jaroj pri la partio "Neos" (la novuloj).

Sed povas ankaŭ okazi ke establita partio ricevas novan gvidanton kiu estas tre alloga kaj populara. Ĝuste tio okazis nun en Aŭstrio: La 31-jara ministro pri eksteraj aferoj Sebastian Kurz ĵus fariĝis partiestro de la (kristandemokrata) popolpartio. Li estas jam ege populara ĉar li haltigis la enfluon de rifuĝintoj al Aŭstrio per konferenco de la landoj de la okcidenta Balkano en kiu oni organizis la fermadon de la limo inter Grekio kaj Makedonio (kaj Bulgario kaj Albanio) kaj tiel retenis la rifuĝintojn en Grekio.